Depende de la uzataj bajtoj, entjera nombro povas atingi jenajn maksimumajn valorojn:
bajtoj | maksimuma valoro | |
---|---|---|
1 | 28-1 = | 255 |
2 | 216-1 = | 65.535 |
4 | 232-1 = | 4.294.967.295 |
8 | 264-1 = | 18.446.744.073.709.551.615 |
Se oni volas kodi ankaŭ negativajn nombrojn, la maksimuma valoro estas nur la duono, ĉar la alia duono estas uzata por la negativaj nombroj. Por interesitoj: jen pli detala prezento pri kodado de negativaj nombroj.
Frakciaj nombroj povas esti kodataj en fiksa-koma aŭ glit-koma reprezento.
Fiksa-komajn nombrojn uzas la komercista (financa) kalkulado, glit-komajn la fiziko. Fiksa-komaj nombroj ne esence diferencas de entjeraj nombroj, sed en komerco oni foje kodas ilin ne en la du-uma, sed en la dek-uma sistemo. (La dek-uma sistemo estas pli agrabla por homoj, sed komputiloj malpli rapide kalkulas en ĝi.) La esprimo "fiksa-koma" signifas, ke la pozicio de la komo (la nombro de la frakciaj pozicioj) estas fiksita kaj ne povas ŝanĝiĝi, ankaŭ se la valoro de la nombro ŝanĝiĝas. Ekzemplo: la nombro 130,17 havas du frakciajn poziciojn; se oni dividas ĝin per 2, la preciza rezulto estus 65,085; sed ĉar estas nur du frakciaj ciferoj, necesas rondigi al 65,09.
En glit-koma nombro la pozicio de la komo povas ŝanĝiĝi. Tiun pozicion indikas parto de la nombro. Glitkoma reprezento do kodas nombrojn per du vicoj de ciferoj:
Tiuj du cifervicoj senambigue karakterizas la kodatan nombron. Ili estas memorataj kiel duumaj nombroj. En la supra ekzemplo oni povus kodi la nombron 130,17 per (13017;2); post divido per 2 la rezulto estus (65085;3).
Ekzemploj (dekumaj):
signifikaĵo | eksponento | ||
---|---|---|---|
123.4567 | -> | 12345670 | +3 |
0.001234567 | -> | 12345670 | -2 |
456 * 10 28 | -> | 45600000 | 30 |
0.23 * 10 -7 | -> | 23000000 | -7 |
Por interesitoj: jen pli detala priskribo.
Inter la aplikoj de fiksa-komaj kaj glit-komaj nombroj estas grava diferenco: