Senaranĝaj tekstoj, produkteblaj ekzemple per simpla redaktilo, enhavas
Ne prezenteblas diversaj litergrandecoj kaj -tipoj,
grasa, oblikva, kursiva, altigita aŭ malaltigita skribo ktp.
Por kodi la literojn de la baza latina alfabeto,
tamen sen specialaj signoj de diversaj lingvoj
(ekzemple ä, ö,
ü, ß, à, ñ usw.)
establiĝis normigita kodo, la
American Standard Code for Information Interchange
("Usona norma kodo por inform-interŝanĝo),
akronime ASCII (Askio).
(Nur kelkaj komputilegoj ankoraŭ uzas alian kodon.)
ASCII kodas signojn en la malaltaj 7 bitoj de bajto;
la unua bito estas ĉiam 0. Tiel disponeblas 27 = 128
malsamaj kombinoj, nome la bajtoj 0 = 00000000 bis 127 = 01111111.
La preseblaj signoj uzas la bajtojn 32 (spaceto) ĝis 126 (~).
Sub la mastruma sistemo UNIX, linion finas la bajto 10, sub DOS/Vindozo la kombino 13-10 (du bajtoj). La dosier-finon sub DOS/Vindozo markas la bajto 26; UNIX simple memoras la precizan longecon de la dosiero kaj tial ne bezonas specialan signon. Vi povas vidi kelkajn ekzemplojn, kaj kompletan liston de ĉiuj preseblaj ASCII-signoj.
Askio kapablas kodi literojn nur el la baza latina alfabeto, sed ne aliajn literojn, ekzemple:
Por reprezenti tiajn simbolojn necesas vastigi Askion. Pri tio parolos la sekva leciono.