Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

Kodado de datenoj: vektoraj (strekaj) bildoj

La antaŭa leciono klarigis, kiel kodi punktokradajn bildojn. Alia maniero estas kodi bildojn kiel vektorajn (strekarajn) bildojn.

Vektoraj bildoj kodas instrukciojn, kiel desegni bildon, ekzemple:

vektora bildo

Strekaraj bildoj bonege taŭgas por prezenti skemajn desegnojn, mapojn ktp., sed ne por fotografie realismaj bildoj. Eblas ajne pligrandigi, malpligrandigi, rotaciigi ilin sen perdo de informo aŭ malklariĝo. Antaŭ la prezentado sur la ekrano aŭ la presilo necesas tamen transformi ilin al kradaj (rastrumaj) bildoj. (Iam, kiam komputila memoro estis ege multekosta, ekzistis ekran-vidigiloj, kiuj desegnis rekte strekojn, vidigitajn per movo de katod-radio.)

Vektoraj bildoj ofte ne aspektas tiom "bele" kiom punkto-kradaj, sed ili havas gravan avantaĝon: Ilia precizeco ne estas limigita per la difino de punkto-krado. Kiam oni pligrandigas kradan bildon, mankas informoj por detaloj; sed vektoraj bildoj estas prezenteblaj je ajna nivelo de detalemo, kiel montras jenaj bildoj:

originalo laŭ krada tekniko laŭ vektora tekniko
malpligrandigo
pligrandigo

Videblas, ke en la krada tekniko pligrandigo kaŭzas "ŝtupojn" en la konturoj ("grajneco"), dum malpligrandigo disigas ilin al pecetoj. La vektora tekniko permesas plaĉan prezentadon en ajna skalo.

Rimarkigo: Ekzistas teknikoj de "glatigo", per kiuj malpli rimarkeblas la perdo de informo ĉe la malpligrandigo de punkto-kradaj bildoj; sed la perdo ĉiam ekzistas.


Specimenaj demandoj