fino re

Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

Mastrumaj sistemoj

Kiam oni enŝaltas personan komputilon, ĝi unue rulas mem-teston, kiu kontrolas la bazan funkci-kapablon; poste ĝi ekrulas programon, kiu pluruliĝas ĝis la malŝalto: la mastruma sistemo. Tiu programo regas la funkciadon de la komputilo. Al ĝiaj taskoj apartenas:

Kelkaj el tiuj funkcioj povas esti delegataj de la mastruma sistemo al aliaj programoj, kiuj tamen devas esti sub la regado de la mastruma sistemo. La kaŭzo por tio estas, ke tiaj taskoj necesigas specialajn privilegiojn (rajtojn); t. e. ne ĉiu ajn programo rajtas ilin plenumi. Alie ja ekestus disputo inter la programoj.

Ekzistas tute malsimilaj mastrumaj sistemoj por diversaj tipoj kaj grandecoj de komputiloj:

Modernaj mastrumaj sistemoj kapablas ruli samtempe plurajn programojn, eĉ de pluraj uzantoj, sur la sama komputilo. Tio okazas per rapida trans-ŝalto inter la programoj (multfoje en sekundo), tiel ke ĉiu havas la impreson havi la komputilon nur por si. Tiun teknikon oni nomas tempo-dividado.

Se komputilo havas plurajn procezilojn, ĝi povas ruli plurajn programojn vere, ne nur ŝajne, paralele (samtempe). Tio plirapidigas la plenumon de la programoj kaj pligrandigas la kapaciton (rul-kapablon) de la komputilo. Sed ĉar ĉiuj programoj uzas la saman centran memoron, la memoro fariĝas "malvastejo", kiu limigas la kapaciton.

Ne estas la tasko de la mastruma sistemo prilabori datenojn de uzantoj; tion faras "aplikaj" programoj, kiuj ruliĝas sub regado de la mastruma sistemo.


Specimenaj demandoj