4 Kodado de diversaj daten-tipoj
|
4 Kodierung verschiedener Datentypen
|
Binara kodado (= duuma kodado) difinas nur,
ke oni kodas per du malsamaj simboloj,
ekzemple "0" kaj "1", "mallumo" kaj "lumo",
malalta kaj alta elektra tensio, ktp.
Por kodi pli kompleksajn datenojn necesas redukti ilin al kombinoj (vicoj)
de duumaj simboloj.
|
Der Ausdruck "binäre Kodierung" (oder Binäkodierung) bedeutet nur,
dass mit zwei verschiedenen Symbolen kodiert wird,
zum Beispiel "0" und "1", "dunkel" und "hell",
niedrige oder hohe elektrische Spannung usw.
Um komplexere Daten zu kodieren,
muss man sie auf Kombinationen (Folgen) binärer Symbole zurüführen.
|
4.1 Tipoj de kodeblaj datenoj
|
4.1 Typen kodierbarer Daten
|
Jen kelkaj specoj de ofte kodataj datenoj:
|
Hier einige Arten von Daten, die oft kodiert werden:
|
- Nombroj
- entjeraj nombroj: 1; 2; 23; 10375; −438; …
- frakciaj nombroj: ¾; 4,75; −735,9567; …
- Tekstoj
- "sen-aranĝaj" tekstoj:
simplaj vicoj el literoj, interpunkcioj kaj spacetoj
- aranĝitaj tekstoj: kun tipografia aranĝo en alineoj,
kolumnoj, ĉapitroj, kun diversaj tiparoj kursivaj,
grasaj, grandaj,
malgrandaj, ktp.
- lingvo-dependaj specialaj signoj kaj diversaj alfabetoj:
ä, æ, â, α, א, ڵ ktp.
- interligitaj tekstoj ("hiper-tekstoj")
- Bildoj
- rastrumaj (punktokradaj) bildoj
- vektoraj bildoj
- moviĝantaj bildoj (filmoj, video-aĵoj)
- Sonoj
|
- Zahlen
- ganze Zahlen: 1; 2; 23; 10375; −438; …
- Bruchzahlen: ¾; 4,75; −735,9567; …
- Texte
- "unformatierte" Texte:
Einfache Folgen von Buchstaben, Satzzeichen und Leerzeichen
- formatierte Texte, typografisch in Absätzen, Spalten, Kapiteln
angeordnet, mit verschiedenen Schrifttypen: kursiv,
fett, groß, klein usw.
- sprach-abhängige Sonderzeichen und verschiedene Alphabete:
ä, æ, â, α, א, ڵ ktp.
- Texte mit Verweisen ("Hypertexte")
- Bilder
- Rasterbilder (Punktgitterbilder)
- Vektorbilder (Strichbilder)
- bewegte Bilder (Filme, Video-Sequenzen)
- Klänge (Schall)
|
Pri la kodado de la plej gravaj specoj de datenoj
okupiĝos la sekvaj lecionoj.
Ni parolos nur pri cifereca, duuma kodado.
|
Die Kodierung der wichtigsten Datentypen wird in den nächsten Lektionen
behandelt.
Wir werden dabei nur die digitale Binärkodierung besprechen.
|
4.2 Transformado inter analoga kaj cifereca kodado
|
4.2 Umwandlung zwischen analoger und digitaler Kodierung
|
La informoj en la fizika (makroskopa) mondo estes esence analogaj;
inter du mezureblaj valoroj ĉiam eblas trovi plian valoron.
Por trakti tiajn informojn komputile necesas transformi ilin al
cifereca formo.
Por poste utiligi la rezultojn ofte necesas inversa transformado,
de cifereca al analoga formo.
La ĝeneralaj teknikoj de tia transformado estas similaj al tiuj,
kiun homoj uzas ĉe mezurado, ekzemple:
|
Informationen in der physikalischen (makroskopischen) Welt liegen
grundsätzlich analog vor:
zwischen zwei Messwerten lässt sich immer ein weiterer Wert finden.
Um solche Informationen in einem (Digital-)Rechner zu behandeln,
muss man sie in digitale Form umwandeln.
Um später die Ergebnisse zu verwenden,
muss man sie häufig umgekehrt aus digitaler in analoge Form umwandeln.
Die grundlegenden Techniken solcher Umwandlung sind ähnlich denen,
die Menschen bei einer Messung verwenden, zum Beispiel:
|
- Kiam oni pesas kvanton da faruno per analoga pesilo,
por mezuri ĝin, oni ekzemple vidas,
ke la montrilo montras meze inter 750 kaj 760 gramoj.
Oni do notas la rezultojn per ciferoj kiel "755" gramoj.
Tion oni nomas diskretigo aŭ erigo
de la skalo: Kontinua skalo estas dividita en (ofte egalajn) erojn,
partojn aŭ paŝojn.
Eblas erigi ĉiun (makro-)fizikan grandon:
spacon, mason, forton, tempon, ktp.
-
Supozu, ke iu volas havi precize 430 gramojn (ciferece indikita kvanto)
da faruno kaj posedas du kulerojn;
unu povas enhavi 100 gramojn kaj la alia 10.
Prenante kvar plenaĵojn de la unua kaj tri de la dua li ricevas
la deziratan (analogan) kvanton.
|
- Wenn man mit einer Analogwaage eine Menge Mehl wiegt,
sieht man zum Beispiel, dass der Zeiger zwischen 750 und 760 Gramm zeigt.
Man notiert dann in Ziffern das Ergebnis als "755" Gramm.
Diesen Vorgang nennt man Diskretisierung der Skala:
Eine stetige Skala wird in Abschnitte (oft von gleicher Länge)
unterteilt.
Jede (makro-)physikalische Größe lässt sich diskretisieren:
Raum, Masse, Kraft, Zeit usw.
-
Nehmen Sie umgekehrt an, dass jemand genau 430 Gramm Mehl
(in Ziffern angegebene Menge) haben möchte und zwei Löffel besitzt,
von denen der eine 100 Gramm und der andere 10 Gramm fasst.
Wenn man viermal den ersten und dreimal den zweiten Löffel füllt,
erhält man die gewünschte (analoge) Menge.
|