Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

13 Interreto kaj TTT

13 Das Internet und das WWW

Datenaj retoj servas por komunikado inter pluraj komputiloj (aŭ aliaj aparatoj). La monde plej grava komputila reto estas Interreto, kreita en 1969 unue por la usona armeo kaj esplorinstitutoj („Arpanet“). Ekde 1981 ĝi uzas teknikojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas ĝia bazo.

Datennetze dienen zur Kommunikation zwischen mehreren Rechnern (oder anderen Geräten). Das weltweit wichtigste Netz ist das Internet, das 1969 für das US-Militär und für Forschungsinstitute geschaffen wurde („Arpanet“). Seit 1981 benutzt es die Techniken, die auch heute noch seine Grundlage bilden.

Interreto estas la bazo por interalie jenaj servoj:

  • retpoŝto
  • TTT
  • interaktivaj ludoj kun pluraj ludantoj
  • nubo-bazitaj servoj
  • Interreto de objektoj

Das Internet ist unter anderem die Basis für folgende Dienste:

  • Netzpost (E-Mail)
  • WWW (World-Wide Web)
  • Interaktive Spiele mit mehreren Spielern
  • Cloud-basierte Dienste
  • Internet der Dinge

Retpoŝto.

Retpoŝto estas grava servo, kiu permesas sendi homlingvajn mesaĝojn. Ĝi tre ofte baziĝas sur la Interreto, sed povas uzi ankaŭ aliajn retojn. Ĝi uzas du-partajn adresojn: Unu parto identigas personon (aŭ instancon), alia parto komputilon, per kiu tiu persono estas atingebla. La du partojn disigas la simbolo @ (nomata „heliko“).

Retpoŝto estas malsimetria servo; la iniciaton havas la sendanto, kaj ne eblas ene de la servo iniciati la ricevon de io.

Netzpost (E-Mail)

Netzpost, oft mit dem englischen Ausdruck E-Mail bezeichnet, ist ein wichtiger Dienst, der das Versenden von natürlichsprachigen Texten erlaubt. Er basiert meistens auf dem Internet, kann aber auch andere Netze verwenden. Er verwendet Adressen aus zwei Teilen: der erste Teil identifiziert eine Person (oder Einrichtung), der zweite Teil einen Rechner, über den diese Person erreichbar ist. Die beiden Teile werden durch das Symbol @ („Klammeraffe“) voneinander getrennt.

Netzpost ist ein asymmetrischer Dienst; die Initiative liegt beim Sender, es ist nicht möglich, innerhalb des Dienstes den Empfang einer Nachricht auszulösen.

Tut-Tera Teksaĵo

(TTT; angle WWW = World-Wide Web). Ankaŭ ĝi estas servo, kiu baziĝas sur la Interreto. Kontraŭe al ĉiuj probabloj ĝi ekestis ne en Usono, sed en Svislando, ĉe la instituto CERN (Eŭropa Centro por Nuklea Esplorado).

Tradicie ankaŭ TTT baze estis malsimetria servo; la baza operacio estas peto pri la ricevo de certa informo, do la iniciato estas ĉe la ricevanto. Multaj TTT-serviloj ne akceptas iujn senditajn datenojn escepte de tiaj petoj. Tamen la limoj estas malpli klaraj ol ĉe retpoŝto. Ni vidos, ke per TTT eblas ne nur ricevi, sed ankaŭ sendi datenojn.

Se paroli krude, ankaŭ la TTT-adresoj en la praktiko estas dupartaj: Unu parto identigas komputilon, alia iun inform-pecon interne de tiu maŝino. La detaloj tamen ne estas tiom simplaj kiom ĉe retpoŝto.

World-Wide Web

(WWW; englisch World-Wide Web). Auch das WWW ist ein Dienst, der auf dem Internet basiert. Er wurde Anfang der 1990-er-Jahre in der Schweiz entwickelt, beim Institut CERN.

Ursprünglich war auch das WWW ein asymmetrischer Dienst; die Grund-Operation ist die Abfrage einer bestimmten Information, also liegt die Initiative hier beim Empfänger. Viele WWW-Server akzeptieren als Daten nur solche Abfragen. Der Unterschied zwischen Sender und Empfänger ist aber nicht so klar wie bei der Netzpost. Wir werden sehen, dass man mit dem WWW Daten nicht nur empfangen, sondern auch senden kann.

Grob gesprochen sind auch die WWW-ADressen zweiteilig: Ein Teil identifiziert einen Rechner, der andere eine Information auf diesem Rechner. Die Einzelheiten sind hier aber etwas komplexer als bei der Netzpost.


Specimenaj demandoj

  • De kiam Interreto uzas la nunan teknikon?
  • Kiuj servoj baziĝas sur Interreto?
  • Kiel rilatas Interreto kaj retpoŝto?
  • Kiel rilatas Interreto kaj TTT

Beispielfragen

  • Seit wann benutzt das Internet die heutigen Techniken?
  • Welche Dienste basieren auf dem Internet?
  • Welcher Zusammenhang besteht zwischen Internet und Netzpost?
  • Welcher Zusammenhang besteht zwischen Internet und WWW?