Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon


14 Interretaj adresoj

Krom la transporto de datenoj la plej grava tasko de la Interreto estas, ke ĝi donas al komputiloj adresojn. Principe ne nur ordinaraj komputiloj povus havi tiajn adresojn, sed ekzemple ankaŭ aŭtomobiloj, televidiloj, fridujoj aŭ kafmaŝinoj; oni tiam parolas pri la „Interreto de objektoj“.

Ĝis ĉirkaŭ la jaro 2010 la Interreto uzis precipe la adresan sistemon IPv4, kiu provizis ĉirkaŭ 3,7 miliardojn da adresoj. Nun oni pli kaj pli transiras al IPv6, kiu provizas proksimume 1038 adresojn, tio estas 100 sesilionoj.

14 Adressen im Internet

Neben dem Transport der Daten ist die wichtigste Aufgabe des Internets, den Rechnern Adressen zu geben, über die sie gefunden werden. Nicht nur Rechner können solche Adressen haben, sondern auch zum Beispiel Autos, Fernseher, Kühlschränke oder Kaffeemaschinen; man spricht dann vom „Internet der Dinge“.

Bis etwa um das Jahr 2010 benutzte das Internet hauptsächlich das System IPv4 (Internet-Protokoll Version 4), das etwa 3,7 Milliarden Adressen besitzt. Jetzt wird mehr und mehr zum System IPv6 übergegangen, das etwa 1038 Adressen verwalten kann, das sind 100 Sextilionen.

Ĉiu IPv4- adreso konsistas el kvar bitokoj, do 32 bitoj. Ekzistas do (pro teknikaj kialoj iom malpli ol) 232 = 4.294.967.296 tiaj adresoj, preskaŭ unu por ĉiu vivanta homo.

Eta kalkulo estas tute interesa: La tero havas surfacon de ĉ. duona miliardo da km2, kaj eĉ se konsideri ke du trionoj de tio estas akvo (kaj ignori ŝipojn), tamen restas nur ĉ. 25 IPv4-adresoj por kvadrata kilometro. Sed, kiel dirite, jam ekzistas nova normo IPv6. Por komparo: Se ĉiuj IPv6-adreso havus la grandon de akvo-molekulo, oni povus per ili kovri la teran surfacon en tavolo de pluraj milimetroj.

La kvar bitokojn (aŭ bajtojn) de IPv4-adreso oni ofte prezentas en dekuma formo, disigante la bitokajn valorojn per punkto. Tia adreso do povus esti "148.62.1.129". Ĝi donas neniun informon pri la geografia situo de la komputilo (escepte per ties registriĝo en iu datenbanko).

Adresoj el bitoj aŭ bitokoj estas tre taŭgaj por maŝinoj, sed malfacile memoreblaj por homoj. Tial ekzistas alinomoj por nombraj IP-adresoj. Ili nomiĝas "simbolaj IP-adresoj" (kontraste al la nombraj IP-adresoj) aŭ domajnaj nomoj kaj konsistas el literoj, ciferoj kaj kelkaj specialaj interpunkciaj simboloj. Ili ofte enhavas la nomon de firmao, institucio, universitato aŭ persono. Ekzemplo estas la adresoj "www.esperanto.org" aŭ "www.ais-sanmarino.org". Kvankam en landoj kun ne-latin-litera skribo oni enkondukis ankaŭ adresojn kun ne-latinaj simboloj, plej ofte oni uzas en adresoj nur jenajn signojn:

Jede IPv4-Adresse besteht aus vier Bytes, also 32 Bits. Es gibt also 232 = 4.294.967.296 solche Adressen (aus technischen Gründen etwas weniger), weniger als eine für jeden lebenden Menschen.

Folgende Rechnung veranschaulicht die Zahl: Die Erde hat eine Oberfläche von etwa einer halben Milliade Quadratkilometer, und selbst wenn man berücksichtigt, dass zwei Drittel davon Wasser sind (und Schiffe vernachlässigt), bleiben nur etwa 25 IPv4-Adressen pro Quadratkilometer. Aber wie gesagt gibt es eine neue Norm IPv6. Zum Vergleich: Wenn jede IPv6-Adresse so groß wäre wie ein Wassermolekül, könnte man damit die Erdoberfläche mehrere Millimeter hoch bedecken.

Die vier Bytes einer IPv4-Adresse stellt man oft in dezimaler Form dar, wobei die Bytes durch Punkte getrennt werden. So eine Adresse könnte also 148.62.1.129 sein; sie gibt keine Information über die geografische Position des Rechners (außer er ist in einer Datenbank registriert).

Adressen aus Bits oder Bytes (numerische Adressen) sind geeignet für Maschinen, aber schwer zu merken für Menschen. Daher gibt es Namen für numerische IP-Adressen. Sie heißen „symbolische Adressen“ (im Gegensatz zu den numerischen Adressen) oder Domänennamen und bestehen aus Buchstaben, Ziffern und einigen Sonderzeichen. Sie enthalten oft den Namen einer Firma, Einrichtung, Universität oder Person. Ein Beispiel ist die Adresse „www.ulbsibiu.ro“, Obwohl man in Ländern mit nicht-lateinischer Schrift auch Adressen aus nicht-lateinischen Symbolen eingeführt hat, benützt man in Adressen meistens nur folgende Zeichen:

bazaj latinaj literoj (a-z) Ili servas por reprezenti vortojn, kiuj estu parto de la adreso, ekzemple la nomon de persono aŭ firmao. Estas grave, ke en Interretaj adresoj oni ne distingas laŭ uskleco; majuskloj egalas minusklojn. "WWW.Esperanto.Net" do estas la sama adreso kiel "www.esperanto.net". (Tio validas nur por IP-adresoj, ne por aliaj interretaj datenoj.) einfache lateinische Buchstaben (a-z) Sie können Wörter darstellen, die Teil der Adresse sein sollen, zum Beispiel Namen von Firmen, Instituten oder Personen. Wichtig ist, dass es in Internet-Adressen keinen Unterschied zwischen Groß- und Kleinbuchstaben gibt: "WWW.ULBSibiu.RO" ist also dieselbe Adresse wie "www.ulbsibiu.ro". (Das gilt nur für die IP-Adressen, nicht für andere Daten im Internet.)
Aliaj, ekzemple diakritaj literoj Per aliaj literoj oni povas formi adresojn laŭ vortoj de ne-anglaj lingvoj. Ekzemple la aŭstria fervojo ÖBB estas atingebla ne nur per www.oebb.at sed ankaŭ per www.öbb.at. Tiaj adresoj tamen estas restriktitaj al certaj domajnoj, kaj per multaj klavaroj oni ne povas tajpi ilin. Andere, z. B. diakritische Zeichen Mit anderen Buchstaben lassen sich Adressen aus Wörtern anderer Sprachen als Englisch bilden. Zum Beispiel sind die Östereichischen Bundesbahnen ÖBB nicht nur über www.oebb.at erreichbar, sondern auch über www.öbb.at. Solche Adressen sind aber auf bestimmte Domänen beschränkt, und man kann sie nicht mit allen Tastaturen eingeben.
ciferoj (0-9) Ili principe povas aperi same kiel latinaj literoj, sed por eviti konfuzon kun nombraj IP-adresoj estas konsilinde, ne formi simbolajn IP-adresojn nur el ciferoj. Prefere la unua signo ĉiam estu litero. Ziffern (0-9) Sie können wie Buchstaben verwendet werden. Um Verwechslungen mit numerischen IPv4-Adressen zu vermeiden, sollten keine symbolischen Adressen nur aus Ziffern gebildet werden. Am besten sollte das erste Zeichen immer ein Buchstabe sein.
punkto Disigas „domajnojn“ (hierarki-ŝtupojn) en simbolaj IP-adresoj. La ŝtupoj kalkuliĝas de dekstre, kaj la plej dekstra (plej alta) domajno estas aŭ lando (reprezentata per du-litera kodo) aŭ, precipe ene de Usono, branĉo reprezentata per tri-litera kodo (kiaj komerco [com], edukado [edu], militistaro [mil], registaro [gov]. Pro la graveco de Usono multaj alilandaj firmaoj strebas havi Usonan adreson. La lando-kodo de Usono, us, tre malofte aperas. La lando-kodoj estas prenitaj el la ISO-normo 639. Punkt Punkte trennen „Domänen“ (Hierarchie-Ebenen) in symbolischen IP-Adressen. Die Stufen werden von rechts gezählt, und die am weitesten rechts stehende (höchste) Stufe ist entweder ein Land (2-buchstabiger Kode) oder, vor allem in den USA, ein Einsatzgebiet (3-buchstabiger Kode) wie Handel (com), Bildung (), Militär (mil), Regierung (gov). Wegen der großen Bedeutung der USA versuchen auch Unternehmen aus anderen Ländern, eine com-Adresse zu bekommen. Umgekehrt wird der Landeskode der USA, us, als Domäne kaum verwendet. Die Landeskodes sind der ISO-Norm 639 entnommen.
ligo-streko (minus-signo) La simbolo normale uzata por disigi vortojn ene de domajno; ĝi povas anstataŭi spacetojn kaj verajn ligo-strekojn. Ekzemple: „www.ais-sanmarino.org„“ Bindestrich (Minuszeichen) Dieses Symbol wird als Trennzeichen innerhalb von Domänennamen verwendet, da Domänennamen keine Leerzeichen enthalten sollen. Beispiel. „www.tu-muenchen.de

Hierarkio de Interretaj domajnoj

Per siaj adres-partoj, disigitaj de punktoj, la Interretaj domajnoj formas hierarkion, kies plej signifa parto estas la plej dekstra. La domajnoj do estas prezenteblaj kiel arbo, kies (virtuala) radiko estas la tuta Interreto. Rekte sub tiu radiko troviĝas la landaj domajnoj (duliteraj) kaj la branĉaj domajnoj (triliteraj; com, gov, edu, mil, org, ktp.). Ni desegnu parton el tiu arbo, esceptaokaze kun la radiko dekstre, ĉar ja ankaŭ la plej grava adresparto troviĝas dekstre:

Hierarchie der Internet-Domänen

Durch die einzelnen Teile ihrer Adressen, die durch Punkte getrennt werden, bilden die Internet-Domänen eine Hierarchie, die man als Baum darstellen kann. Seine (virtuelle) Wurzel ist das ganze Internet, das keine Domäne darstellt. Direkt unter dieser Wurzel befinden sich die Landes-Domänen (zweibuchstabig) und mehrere fachliche Domänen (dreibuchstabig; com, gov, edu, mil, org, usw.), die hauptsächlich in den USA verwendet werden. Dieser Baum sieht etwa folgendermaßen aus, wenn wir die Wurzel ausnahmsweise rechts zeichnen, weil ja auch der wichtigste Teil der Adresse rechts steht:

ad
...
sibiu.ro
ulbsibiu.ro ro
...
sm
...
zw Interreto
com
edu
gov
mil
www.ais-sanmarino.org ais-sanmarino.org
validator.w3.org w3.org
www.w3.org org
eo.wikipedia.org wikipedia.org
ro.wikipedia.org
....wikipedia.org ...

Tio signifas ekzemple, ke "org" estas domajno de la Interreto, tiel nomata pinta domajno, ĉar ĝi estas sur la plej alta nivelo. Aliaj pintaj domajnoj estas "com" aŭ "sm", kaj ĉiuj du-literaj landokodoj laŭ ISO 639, ekzemple „org“ por Rumanio, „org“ por Germanio kaj „org“ por San-Marino. „ais-sanmarino.org“ estas sub-domajno de „org“, kaj en tiu domajno ekzistas la komputilo „www.ais-sanmarino.org“.

Kvankam multaj adresoj estas tripartaj kaj havas kiel unuan parton "www", nek unu nek la alia estas necesa.

Das bedeutet zum Beispiel, dass „org“ eine Domäne des Internets ist, eine so genannte Top-Level-Domäne; es gibt keinen gebräuchlichen deutschen Ausdruck dafür, man verwendet oft die englische Abkürzung TLD = top level domain. Andere TLDs sind „com“, „net“ oder alle Länder-Kodes nach ISO 639, wie „ro“ für Rumänien, „de“ für Deutschland oder „sm“ für San-Marino. „ais-sanmarino.org“ estas sub-domajno de „org“, und in dieser Domäne gibt es den Rechner „www.ais-sanmarino.org“.

Obwohl viele Adressen dreiteilig sind und mit dem Teil „www“ beginnen, ist beides nicht zwingend notwendig.

Por traduki simbolan adreson al numera adreso servas DNS, la domajna nom-sistemo. Stacio, kiu volas komuniki kun alia stacio, kies domajnan adreson ĝi scias, devas unue turniĝi al DNS-servilo por ekscii la nombran adreson (kiu povas ŝanĝiĝi!); nur poste ĝi povas aliri la adresaton. Ĉe tio la IP-protokolo kunportas la (nombran) adreson de la sendanto, tiel ke eblas senpere respondi.

Um eine symbolische Adresse in eine numerische Adresse zu übersetzen, gibt es das Domain Name System (DNS). Ein Rechner, der mit einem anderen Rechner kommunizieren will, dessen numerische Domänenadresse er nicht kennt, muss sich zuerst an einen DNS-Server wenden, um diese Adresse zu bekommen (sie kann sich ändern!). Erst dann kann er sich mit dem Adressaten verbinden. Dabei übermittelt das IP-Protokoll die (numerische) Adresse des Absenders, sodass der Empfänger direkt antworten kann.


Specimenaj demandoj