Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

14 TTT 2.0 kaj sociaj retoj

14 Das Web 2.0 und soziale Netze

TTT estis post sia ekesto (1989–1993) precipe uniudirekta servo: La uzanto faris peton aŭ demandon, kaj iu servilo respondis. En la plej simpla okazo la peto konsistis nur el IP-adreso, ekzemple legita en reklamo de iu entrepreno. La agoj de la uzantoj ne influis la TTT-enhavon.

Das WWW funktionierte nach seiner Entstehung (1989–1993) hauptsächlich in einer Richtung: Der Anwender stellte eine Frage oder Anfrage, und ein Server antwortete. Im einfachsten Fall bestand die Anfrage nur aus einer IP-Adresse, die zum Beispiel aus der Werbung eines Unternehmens stammte. Die Handlungen des Anwenders hatten keinen Einfluss auf den Inhalt des WWW.

WWW 1.0 TTT 1.0 Web 1.0

Ekde ĉirkaŭ la jaro 2000 plimultiĝis retpaĝoj, kiuj akceptis pli kompleksajn interagojn kun la uzantoj, kaj precipe ebligis al uzantoj enmeti proprajn kontribuojn. Kontraste al la nura legado de datenoj („elŝutado“) oni nomis tiun procedon „alŝutado“.

Etwa ab dem Jahr 2000 gab es mehr und mehr WWW-Seiten, die komplexere Interaktionen mit den Anwendern erlaubten und es den Anwendern vor allem ermöglichten, eigene Beiträge ins Netz zu stellen. Im Genegsatz zum reinen Lesen von Daten („Herunterladen“) bezeichnete man diesen Vorgang als „Hochladen“.

La usona ĵurnalo CIO en decembro 2003 uzis la esprimon „Web 2.0“ por nomi ĉi tiun manieron de uzantula partopreno en TTT. Analoge oni foje nomas la tradician uzon de la teksaĵo „TTT 1.0“.

Die US-amerikanische Zeitschrift CIO verwendete im Dezember 2003 den Ausdruck „Web 2.0“, um diese Art der Anwenderbeteiligung im WWW zu bezeichnen. Analog dazu nennt man den traditionellen Gebrauch des WWW manchmal „Web 1.0“.

WWW 2.0 TTT 2.0 Web 2.0

TTT 2.0 ne necesigis novan teknikon aŭ inventaĵon; ĝi funkcias per la retpaĝa tekniko enkondukita komence de la 1990-aj jaroj. Tamen ne estas mirige ke WWW 2.0 disvastiĝis pli poste ol WWW, ĉar por multaj interagoj necesas iom rapida (larĝ-benda) daten-konekto, kiu en 1993 estis por privatuloj malfacile havebla.

Das Web 2.0 erforderte keine neue Technik oder Erfindung; es funktioniert mit derselben Web-Seiten-Technik, die zu Anfang der 1990-er-Jahre eingeführt wurde. Trotzdem ist es nicht verwunderlich, dass sich das Web 2.0 später verbreiete als das WWW; denn für viele Interaktionen braucht man eine einigermaßen schnelle (breitbandige) Datenverbindung, die 1993 für Privatpersonen kaum verfügbar war.

Konataj ekzemploj de TTT 2.0 estas:

  • aldonado de komentoj pri retpaĝo
  • vikioj (plej konata: Vikipedio)
  • bild-kolektaĵoj
  • sociaj ret(ej)oj (Fejsbuko, Tvitero, …)

Bekannte Beispiele für das Web 2.0 sind:

  • Kommentarfunktion bei Artikeln
  • Wikis (bekanntestes Beispiel: Wikipedia)
  • Bildersammlungen
  • Soziale Netze (Facebook, Twitter, …)

Specimenaj demandoj

  • Kio karakterizas TTT 2.0?
  • Kiuj novaj teknikoj necesis por TTT 2.0?
  • Kio estas ekzemplo por TTT 2.0?

Beispielfragen

  • Was charakterisiert das Web 2.0?
  • Welche neuen Techniken waren für das Web 2.0 erforderlich?
  • Was ist ein Beispiel für das Web 2.0?