Por plibonigi la interretan protokolon pleje uzatan nun (2002), nome version 4 (IPv4), estis preparita versio 6 (IPv6). Unu el ĝiaj meritoj estas, ke ĝi ofertas multe, multe pli da adresoj. IPv4 uzas 4 adres-bitokojn (32 bitojn), do teorie provizas ĉ. 25 adresojn por ĉiu seka kvadratkilometro de la tero. IPv6 uzas 128 adres-bitojn kun ĉirkaŭ 10<38 adresoj. Tio estas sufiĉe granda nombro: Se ĉiu adreso havus la grandecon de akvo-molekulo, oni povus per ili kovri la teran surfacon en tavolo de pluraj milimetroj.
Detaloj pri IPv6 estas troveblaj en la Angla lingvo ĉe www.ipv6.org.