<<< [=]

Enkonduko en la uzadon de la Interreto

Retpaĝoj / TTT: Formularoj en HTML

Laŭ la ĝis nun priskribita uzmaniero la uzanto de TTT estas nura konsumanto, kies agoj estas esence du:

Jam tiuj aktivadoj malfermas nekredeble ampleksan informaron. Sed ekzistas retpaĝoj, kiuj donas aliron al servoj pli flekseblaj, ol estas statikaj dosieroj. Ili ofte havas la formon de HTML-formularoj, en kiuj la uzanto povas tajpi tekston por poste resendi ĝin al la servilo. La reago de la servilo dependas de la entajpita teksto kaj de la speco de la servo.

Tre konataj inter tiaj servoj estas la "serĉ-maŝinoj", ekzemple Alta VistaGuglo ( Google). Uzante tian servon vi povas entajpi unu aŭ plurajn vortojn kaj responde ricevos liston de dokumentoj, kiuj enhavas tiu(j)n vorto(j)n aŭ aliel rilatas al ili. Tio multe plibonigas la ŝancon, trovi en TTT tion, kion oni deziras scii.

Utilas pripensi la enorman diferencon inter la antaŭaj statikaj retpaĝoj kaj la dinamikaj servoj. Antaŭe eblis nur sendi al serviloj la adresojn (URI) de iel (eble tra ret-ligo) konataj retpaĝoj kaj rericevi ties enhavon. Entajpante iun fantazian adreson en la krozilon oni plej ofte ricevis neniun rezulton. Sed formularaj servoj havas la ŝancon senco-have reagi al ĉia ajn sendita teksto.

Eĉ ekzistas servoj, kiuj tradukas tekstojn de iu homa lingvo al alia. Ekzemplo de tia servo estas la senkosta Babelfiŝo, kvankam ĝiaj tradukoj ofte estas iom ridigaj.

En HTML-formularoj aperas precipe tekst-kampoj (unu- aŭ plurliniaj), elekt-listoj kaj marko-kampoj. En la ĉi-suba formulareto vi trovas ekzemplojn.

Via demando:
Via komento:
Via lingvo: Ekspresa respondo
Jen ekzemplo de formularo por adiciado:
+

Kontraŭe al la disponigo de statikaj retpaĝoj, kiujn normale provizas iu normigita ret-servilo, formularaj servoj normale necesigas speciale verkitan program(ar)on, kiu provizas ĝuste la koncernan servon; la servo povas esti kompleksa (kiel en la okazo de tradukado) aŭ tre simpla (povus esti la adiciado de du tajpitaj nombroj). Ekzistas diversaj teknikoj, kiel serviloj povas trakti senditajn formularojn; ili nomiĝas ekzemple CGI, PHP, ASP, JSP ktp. Tie ĉi ne estas la spaco por okupiĝi pri la servila flanko de servoj.

Kiel uzi serĉilojn?

Ekzistas en TTT multaj serĉiloj, kiuj helpas trovi bezonatajn aŭ deziratajn informojn; kelkaj estas senkostaj (pagataj per reklamo), aliaj ne. Kiam oni serĉas pri unu sola vorto, la plej multaj serĉiloj reagas simile: Ili sendas liston da dokumentoj, kiuj enhavas tiun vorton. Por ĉiu dokumento aperas la titolo, eble parto el la enhavo kaj ret-ligo al la dokumento. Ofte eblas elekti, kiom grandaj estu la porcioj, en kiuj venas la listo (5/10/20 ktp. dokumentoj sur unu paĝo).

Kiam oni tajpas plurajn vortojn, la reagoj estas tre malsimilaj; vere utilas legi la helpo-paĝojn de la serĉiloj por laŭeble lerte manipuli ilin. Kelkaj liveras nur paĝojn, kiuj enhavas ĉiujn tajpitajn vortojn; aliaj liveras paĝojn, kiuj enhavas iun ajn el la vortoj, sed unue la paĝojn kun pluraj el ili. Kaj ofte eblas influi tiun konduton, ekzemple per aldonaj markokampoj aŭ per operaciaj signoj ("+", "−").

Aparta temo estas la lingvoj uzataj de la serĉiloj. La dialoga lingvo, en kiu la serĉilo "parolas" al vi, ne nepre identas kun la lingvo(j) de la trovotaj dokumentoj; eĉ eblas serĉi pri dokumentoj en ajna lingvo. Sed kompreneble la donitaj vortoj tre influas la lingvon. Serĉante pri "veterano" oni povas trovi dokumentojn en Esperanto, la Itala, Hispana, Portugala; sed la vorton "kaj" oni trovas preskaŭ nur en Esperanto-tekstoj.

Sekureco

Sekureco en la Interreto estas vasta temo, kiu povus okupi plurajn kursojn. Sed tie ĉi nepras la atentigo, ke uzante formularojn oni ne forgesu la eblon, ke iu subaŭskultu la mesaĝojn inter uzanto (kliento) kaj servilo. Privatajn informojn, ekzemple sian kredit-kartan numeron, oni neniam sendu tra sen-protekta lineo.

Seriozaj entreprenoj, kiuj en TTT vendas ion kontraŭ kreditkarta pago, ĉiam provizas sekuran, ĉifritan komunikan lineon. Ĝi diferencas de ordinara ligo per la protokolo "https" (la ordinara protokolo estas "http"). Se la provizanto sekvis ĉiujn sekurecajn regulojn, komunikoj per https estas ne aŭ nur tre malfacile subaŭskulteblaj.

Oni ne kredu, ke la probableco de subaŭskulto en la Interreto estas malgranda. Eĉ se neniu krimulo subaŭskultus, la sekretaj policoj de kelkaj ŝtatoj ĉiam serĉas pri novaĵoj; kaj kvankam ili eble ne misuzas kreditkartajn numerojn, ili facile eksuspektas pri la sendanto aŭ ricevanto de strangaj mesaĝoj.


Specimenaj demandoj