Enkonduko en la uzadon de la Interreto

La aranĝo "x-bitmap"

X-bitmap estas datena aranĝo por nigraj-blankaj (dukoloraj) bildoj. Ĝi ne estas tre ofte uzata, sed interesa, ĉar ĝi konsistas nur el preseblaj dignoj kaj estas interpretebla kiel programaĝo en la programlingvo C. Avantaĝo de ĝi estas, ke ĝi estas nenies posedaĵo kaj do libere uzebla. Malavantaĝo estas, ke ĝi bezonas multe da spaco: unu bildero bezonas preskaŭ unu bajton. (Eblas iom plibonigi tion, sed tiam oni riskas, ke ne ĉiuj kroziloj komprenas.)

Ekzemplo estas bildo de la eŭro-signo (€, ), prezentata ĉi-apude en pligrandigita formo. Tute dekstre staras la signa reprezentado en la aranĝo x-bitmap. #define euro_width 8
#define euro_height 11
static unsigned char euro_bits[] = {
  0x78, 0x84, 0x02, 0x02,
  0x3f, 0x02, 0x3f, 0x02,
  0x02, 0x84, 0x78
};

Kelkaj ekzemploj montras, ke la aranĝo vere kapablas reprezenti ankaŭ iom pli grandajn bildojn:

du roluloj el Asteriks-noveloj
(5KB; 6KB)
la AIS-emblemo
(7 KB)
Lazaro Ludoviko Zamenhof
(23 KB)