Se vi interesiĝas pri la programad-lingvo Java, eble jam konas aliajn programad-lingvojn, la kurso taŭgas por vi. Se vi deziras elementan enkondukon en la objekteman programadon, la kurso utilos al vi, sed eble ne plene kontentigas vian scivolon.
La kurso supozas, ke studantoj havu bazan familiarecon kun la uzo de komputiloj kaj elementan scion pri programado. Sen ĉi-lasta kelkaj aspektoj de la kurso estas malfacile kompreneblaj.
Ne. Se vi interesiĝas pri ekzameno, vi devas partopreni en aranĝo de AIS, kiu ofertas tiun kurson en ĉeesta formo aŭ almenaŭ ekzamenon pri ĝi. Por ekscii, kiam kaj kie okazas tiaj ekzamenoj, bonvolu turniĝi al la klerigofico de AIS.
Por uzi la nomon libere en Esperanto-frazoj, necesas la substantiva finaĵo "-o". Demando povus esti, ĉu la unua litero estu "J" (laŭ la skribmaniero en aliaj lingvoj) aŭ "Ĝ" (laŭ la prononco ekzemple en la angla lingvo).
La Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij, sufiĉe bona konsultverko, elektis la nomon "Ĝavo". Pokrovskij komentas jene: "Malgraŭ kelka hezito mi preferis transskribi la Usonan prononcon, kio garantias, ke inter la esperantlingvaj prononco kaj skribo ne ekestu diferencoj."
Por iĝi sperta programisto necesas pli ol ok-leciona kurso. Tiu ĉi kurso eĉ ne sukcesas montri ĉiujn bazajn elementojn de la lingvo Ĝavo, tiom malpli ĉiujn gravajn pakaĝojn kaj klasojn.
La kurso celas montri la bazan funkciadon de Ĝavo, la bazajn ecojn de objektema programado kaj la interrilatojn de tiuj du. Se vi volas vere spertiĝi en programado per Ĝavo, tio estu bona fundamento.