En desegnado, pentrado kaj fotografado oni konas procezon, kiun PIV difinas jene:
retuŝ/i tr 1 Provi malaperigi detalajn neĝustaĵojn aŭ difektojn en grafika artaĵo: retuŝi foton, portreton...
Tiun procezon, per kiu oni "plibonigas" bildojn, la komputilo ege faciligis.
Ekzistas multaj programoj por komputile prilabori bildojn; la plej multaj kostas monon, sed ekzistas ankaŭ iuj libere haveblaj. La programo MS-Paint ne estas senkosta, sed estas enkludita en ĉiuj versioj de la mastruma sistemo "Vindozo" (Windows). Ĝi ne permesas altnivelajn operaciojn sur bildoj, sed bone taŭgas por ŝanĝi la koloron de unuopaj bilderoj, surmeti tekstojn al bildoj aŭ desegni simplajn skizojn el rektaj linioj, kestoj, cirklo, elipsoj ktp. Iam ĝi uzis precipe la Mikrosoftan bild-formaton "BMP", sed la iom novaj versioj subtenas ankaŭ PNG, JPEG kaj GIF.
Pro la multeco de la bild-prilaboraj programoj ne multe utilas detale priskribi unu. Sed estas kelkaj bazaj operacioj, kiujn ofertas multaj programoj, kaj kiuj estas utilaj al ĉiu uzanto de ili.
Programo menciinda estas la libere havebla programo GIMP. Ĝia nomo estas anglalingva akronimo kaj signifas "GNU Image Manipulation Program" = "GNU-a bild-manipula programo". "GNU" estas iniciato de anoj de "liberaj" programaĵoj. GIMP estis evoluigita por la mastruma sistemo LINUX, sed havebla ankaŭ por aliaj sistemoj, ekzemple por Vindozo. Ĝi proponas tre interesajn kaj utilajn ilojn. Bedaŭrinde la Vindoza versio estas malstabila.
Ofte oni deziras, apliki iun bild-prilaboran operacion ne al tuta bildo, sed nur al parto. Ekzemple, foto montras la eksteran muron de domo kun malfermita pordo, sed interne de la domo mankas lumo por vidi tra la pordo. Tiam oni volas heligi nur la parton de la bildo, kiu respondas al la malfermita pordo. Se oni pliheligus la tutan bildon, la ekstera muro fariĝus tro hela, tiel ke detaloj ne plu estus distingeblaj.
Preskaŭ ĉiuj bild-prilaboraj programoj proponas elekton de akso-paralelaj ortanguloj, kelkaj ankaŭ la elekton de elipsoj. Tio estas pli bona ol nenio, sed malofte la dezirataj bild-partoj havas ĝuste aŭ eĉ nur proksimume tian formon. Tial tre utilas aliaj ebloj elekti bild-partojn.
Pli adaptiĝema ol ortanguloj kaj elipsoj estas poligonoj, figuroj, kies rando konsistas el rektaj linioj. Per poligonoj eblas aproksimi ĉiujn figurojn, sed povas esti penige sekvi (ekzemple per muso) la konturojn de kompleksa figuro.
Bona helpilo ĉe tio estas la inteligenta tondilo, kiu serĉas konturojn en la bildo. Kiam la muso restas proksima al tiaj konturoj, la inteligenta tondilo sekvas precize la limon inter du diverskoloraj areoj. Tiel eblas elekti ("eltondi") el foto areon, kiu respondas al iu reala objekto en la foto-sceno.
Simila al la inteligenta tondilo, sed pli simpla, estas la elekto laŭ identaj aŭ similaj koloroj. La uzanto specifas iun toleron kaj mus-klakas al punkto en la bildo, kaj la programo elektas koheran areon ĉirkaŭ tiu punkto, kies bilderoj estas, ene de la tolero, samkoloraj kun la klakita punkto. Tiel eblas, ekzemple, elekti en pejzaĝa foto la helan ĉielon disde la malhela pejzaĝo.
Tre utila estas la eblo malakrigi la eĝojn de la elektita bild-parto (mola elektado). Tio signifas partan travideblecon de la randoj de la parto, do uzon de la alfa-kanalo. Se oni, ekzemple, pliheligas cirklon ĉirkaŭ la kapo de fotita persono, tio estas bone videbla sur la rezultanta foto; sed se la randojn de tiu cirklo oni malakrigas, oni preskaŭ ne vidas la manipuladon.
Parolante pri la fenomeno de grajneco ni jam vidis, ke kaj grandigo kaj malgrandigo de bildoj suferas je tiu fenomeno. Estas rekomendinde, dum malgrandigo uzi la perdatan informon pri distingivo transformi al informo pri heleco. Kontraŭe, dum grandigo ne eblas gajni la mankantan informon, kiu respondus al la pli granda distingivo. Pligrandigita bildo ĉiam montras pli altan grajnecon, escepte se temas pri skizo kun konturoj nur akso-paralelaj.
Grandigo aŭ malgrandigo estas operacio bone aplikebla al tutaj bildoj, sed malfacile aplikebla al bild-partoj. Tamen eblas pligrandigi etan parton de bildo, se oni kompense malgrandigas ĝian ĉirkaŭaĵon. La efiko estas, ke tiu bildparto estas kvazaŭ proksimigita, same kiel se oni en kaŭĉuka bildo tirus unu punkton en la direkton de la rigardanto. Tio kompreneble igas la bildon ne-realeca.
Turnado de foto estas ofte necesas, kiam la fotilo dum la fotado ne estis tute horizontala, aŭ eĉ turnita je ±90°. Turnado je 90°, 180° aŭ 270° estas farebla facile kaj sen perdo de bild-informo; turnado je aliaj anguloj kutime perdigas iom da informo.
Ofte okazas, ke foto havas ĝeneralan kolor-tonon, kiu ne respondas al la realo; ekzemple fotilo povas "korekti" la ĝeneralan verdecon de arbaro kaj iom "malverdigi" (ruĝigi) la bildon. Tiam la verdaj arboj aspektas palaj kaj la blua ĉielo iom viol-kolora. Tiajn erarojn eblas korekti per ŝanĝo de la heleco ne de la tuta bildo, sed de la partaj koloroj. Tio estas facila, kiam la prilabora programo permesas elekti koloron el la kolor-cirklo, al kiu ĉiuj koloroj estu iom "proksimigitaj".
Ofte en foto ĝenas iuj objektoj, kiuj ne vere apartenas al la fotita sceno, ekzemple trafik-ŝildoj aŭ strat-lanternoj. Tiuj objektojn eblas eltondi el bildo; sed per kio plenigi la truojn? Ofte eblas plenigi ilin per bild-partoj apudaj, ekzemple el la muro de fotita domo, aŭ el fenestro, kiu aspektas same kiel la apuda fenestro.
Kelkaj programoj permesas krei "stampilon" el iu bild-parto kaj per tiu stampilo stampi kopiojn de la parto en aliajn lokojn. Por tio tre utilas la tekniko de "mola elektado".
Kiam necesas foti iun scenon el malgranda distanco (ekzemple en mallarĝa strato), la foto aperas iom tordita; la suproj de domoj estas multe pli malproksimaj ol la suboj ktp. Tiun fenomenon oni povas korekti per laŭgrada pligrandigo de la malpli proksimaj bild-partoj. Oni tiel ŝanĝas la pozicion de la rigardanto, alivorte la perspektivon.
Per ŝanĝo de la akreco de konturoj ofte eblas plibonigi la kvaliton de foto. Konata estas la malakrigo de portretoj, kiu malaperigas haŭtajn neregulaĵojn kaj tiel igas homojn, precipe maljunajn, aspekti pli belaj. Sed la malakrigo de konturoj utilas ekzemple ankaŭ ĉe la kunmetado de du fotoj, por igi la kunmetejon malpli rimarkebla.
Aliflanke eblas pliakrigi ekzistantajn konturojn, por kompensi la perdon de informo pro, ekzemple, nebuleca aero aŭ malbona fokusigo de la fotilo. La kapabloj de tiu procezo tamen estas limigitaj. Ĝi ne povas krei informon el nenio, sed nur, ekzemple, fari grizan konturon nigra.
Teknike la malakrigo estas farata per mezumigo de la kolor-valoroj de apudaj bilderoj. Se, ekzemple, bildero estas nigra, sed havas flavajn najbarojn, oni igas ĝin malhele flava kaj kompense iom malheligas la najbarajn bilderojn. Matematike oni povas esprimi tion per "stel-operatoro", kiu kombinas la valorojn de pluraj najbaraj punktoj por formi la novan koloron de la centro de la stelo. La plej simpla stelo uzas kvin punktojn, la centron kaj ties najbarojn supran, malsupran, dekstran kaj maldekstran. Malakrigo povus ekzemple pondi ("pezigi") tiujn kvin bilderojn jene:
1/8 | ||
1/8 | 4/8 | 1/8 |
1/8 |
Por konservi la ĝeneralan helecon de la bildo la sumo de la pondiloj (koeficientoj) devas ĉiam esti 1; tial ni dividas per 8. Foje oni subkomprenas tiun dividon kaj ne mencias la denominatoron. En la ekzempla stelo la kolor-informo de la meza punkto do egale gravas kiom la sumo de la kvar najbaroj, kio signifas fortan malakrigon. Bildo konsistanta el alterne nigraj kaj blankaj punktoj ("punktismo") fariĝus komplete griza.
Por pliakrigi bildojn eblas uzi stel-operatorojn kun negativaj koeficientoj, tiel ke la heleco de najbaraj bilderoj efikas inverse. Tre simpla akriga operatoro estas jena:
-1/2 | ||
-1/2 | 6/2 | -1/2 |
-1/2 |
Interfero estas fenomeno okazanta, kiam du rastrumoj estas uzataj en unu bildoj; ekzemple kiam oni skanas bildon, kiu jam uzas rastruman prezentadon. Se tiuj du rastrumoj ne estas perfekte identaj, aperas interferaj ("muarecaj") ondoj en la bildo. Ili estas tre ĝenaj kaj nedezirataj.
Per similaj operatoroj kiel ĉe malakrigo eblas forigi tiun fenomenon. Skanaj programoj ofte ofertas tiun teknikon.
En la jaroj inter 1990 kaj 2000 ekestis la unuaj kinaj filmoj, en kiuj partoj de scenoj aŭ tutaj scenoj estis generitaj en komputiloj. Intertempe la tekniko tiom perfektiĝis, ke eblas generi bildarojn, kiuj aspektas tute realecaj. Tio ŝuldiĝas grandparte al la pligrandiĝinta povumo de la komputiloj; per la povumo de komputilo el 1980 ne estus eble atingi realecan aspekton.
Du el la plej gravaj teknikoj por generi realecajn bildojn estas la uzo de neglataj surfacaj strukturoj kaj la spurado de lum-radioj (mallonge radi-spurado).
Malmulte da realaj objektoj havas vere glatan, homogenan surfacon. Vere glataj objektoj ofte ekestis el solidiĝantaj fluaĵoj, ekzemple el fandita vitro aŭ ceramika glazuro. Sed naturaj surfacoj, ekzemple sabla, roka, ligna, metala, haŭta surfaco, ne estas glataj, sed havas "fraktan" strukturon; tio signifas, ke je ĉiu skalo eblas trovi pliajn detalojn kaj neregulaĵojn.
Tial necesas uzi neglatajn strukturojn por realece modeli naturajn surfacojn. Por ilin imiti necesas ilia detala esploro; la Kanada registaro eĉ iam financis projekton por esplori la reprezentadon de aceroj (acera folio estas en la flago de Kanado). Kiam oni konas la strukturon de iu natura surfaco, eblas surprize bone reprezenti ĝin.
Precipe en moviĝantaj scenoj, kie la angulo inter surfaco kaj la observanto ŝanĝiĝas, necesas projekciado de la vidata surfaco al la vid-ebenaĵo de la observanto.
Projekciado de vidataj scenoj al la vid-ebenaĵo de observanto ne solvas gravan problemon de bild-rezentado: pluraj vidataj objektoj aŭ objekt-partoj povas kaŝi sin reciproke. Por determini, kiu objekto estas videbla je certa vid-angulo, necesas konsideri la distancon de la objektoj al la observanto. La (je certa vid-angulo) plej proksima objekto kaŝas la malpli proksimajn.
Tiu aliro neglektas tri gravajn ecojn de naturaj surfacoj, kiujn ni ĝis nun ignoris:
Tiujn ecojn konsideras la tekniko de radio-spurado. Kontraŭe al la realeco, en kiu lumo eliras de lum-fontoj (suno, luno, steloj, lampoj ktp.), ĝi eliras de la observanto (la "okulo") kaj sekvas "vidajn radiojn" en ĉiujn (interesajn) direktojn. Kiam ĝi trafas surfacon de objekto, ĝi determinas, ĉu la surfaco reflektas (spegulas), disĵetas kaj/aŭ tralasas lumon kaj laŭe redirektas (kaj eble dispartigas) la vid-radion. La koloroj, kiujn renkontas la vid-radio sur tiu vojo, adiciiĝas por doni la koloron vidatan en tiu direkto.
← antaŭa leciono | ↑ enhavo |