Listo de oftaj demandoj kaj respondoj


Demandoj pri la uzo de la kurso

Por kiu utilas la kurso?

Se vi interesiĝas pri la maniero, kiel homoj perceptas kolorojn aŭ kiel komputiloj reprezentas ilin, evidente tiu ĉi kurso estas taŭga por vi. Sed ankaŭ se vi volas komputile prilabori bildojn aŭ desegni retpaĝaron por firmao, institucio aŭ instituto, la kurso povas doni al vi interesajn perspektivojn.

Kiujn antaŭsciojn postulas la kurso?

La kurso supozas, ke studantoj havu mezlernejan scion pri fiziko kaj bazan familiarecon kun la uzo de komputiloj.

Ĉu la kurso instruas la uzon de bildprilaboraj programoj?

Ne. La kurso teorie pritraktas ankaŭ la prilaboradon de bildoj, sed ne okupiĝas detale pri iloj por tio.

Ĉu mi povas fari distancan (neĉeestan, korespondan) ekzamenon pri la kurso?

Ne. Se vi interesiĝas pri ekzameno, vi devas partopreni en aranĝo de AIS, kiu ofertas tiun kurson en ĉeesta formo aŭ almenaŭ ekzamenon pri ĝi.


Demandoj pri la enhavo de la kurso

Kio estas koloro?

Koloro estas sensa impreso de lumo, kiu atingas homan okulon. Ĝi do estas unuflanke eco de la (divers-frekvenca) lumo, kiu alvenas al la okulo; aliflanke ĝi estas grave influata de la lum-perceptiloj en la homa okulo kaj de la maniero, kiel la lum-informoj estas prilaborataj antaŭ atingi la cerbon.

Kio estas farbo?

Farbo (alivorte kolorigilo) estas substanco destinita por reflekti lumon en difinita maniero, por kaŭzi certan kolor-impreson en la homaj okulo kaj cerbo. La farboj uzataj en presado nomiĝas inkoj.

Kio estas adicia kolor-miksado?

Adicia miksado estas la maniero, laŭ kiu miksiĝas koloraj lumoj, do la "veraj koloroj": Ju pli da lumo oni aldonas, des pli hela estas la rezulto.

Kio estas subtraha kolor-miksado?

Subtraha miksado estas la maniero, laŭ kiu miksiĝas farboj aŭ inkoj. Vere do tiel ne miksiĝas koloroj, sed la kapablo reflekti koloran lumon. Ju pli da farboj oni aldonas, des pli malhela estas la rezulto. Teorie eblas produkti nigran farbon per miksado de la bazaj koloroj; sed pro la nepureco de la farboj rezultas malhele bruna farbo; tial koloraj presiloj ĝenerale uzas apartan nigran inkon.

Al la komenco de la listo