Discxiplo: "Kie estas la vojo?"
Majstro: "Rekte antaux viaj okuloj." "Kial mi ne vidas gxin?" "Cxar vi pensas pri vi mem." "Kaj vi, cxu vi vidas gxin?" "Dum ke vi vidas duoble, dirante 'mi ne vidas' kaj 'vi vidas', viaj okuloj estas malklaraj." "Se estas nek 'mi' nek 'vi', cxu eblas vidi gxin?" "Se estas nek 'mi' nek 'vi', kiu estas tiu, kiu volas gxin vidi?" |
Discxiplo: "Cxu tiu hundo havas budhan naturon?"
Josxu: "Mu." |