plu komenco sagoj por navigi

indekso Enkonduko al Linukso

2 La dosiera sistemo

2.1 Hierarkia dosier-sistemo (arbo)

Informoj (datenoj) en uniksaj sistemoj estas tenataj en dosieroj, same kiel en multaj aliaj sistemoj. La uniksaj dosier-sistemoj, same kiel multaj dosieraj sistemoj, estas hierarkia: ĝi konsistigas arbon kun radiko. Tiu arbo konsistas el nodoj, divers-specaj objektoj; la plej gravaj estas:

Dosieroj (kaj dosierujoj) havas ne nur enhavon, sed ankaŭ nomon kaj lokon. Ilia loko estas la dosierujo, en kiu ili estas. La sola nodo, kiu ne estas en dosierujo, estas la radiko, tio estas dosierujo, kiu havas la nomon "/". De ĝi eblas trovi ĉiujn aliajn nodojn.

Ekzemple en normala linuksa sistemo la radiko enhavas interalie la dosierujojn bin, lib kaj home, kaj home enhavas la privatajn dosierujojn ("hejmojn") de la uzantoj. Se estas du uzantoj u1 kaj u2, la supra parto de la arbo aspektas jene:

Radiko / bin-home-lib / u1-u2

Programoj por navigado en la dosiera arbo kutime uzas alian manieron prezenti la arbon, kiu bezonas malpli da spaco. Jen kiel la supra arbeto aspektas en la "administrilo de dosieroj":

Radiko > bin-home > u1-u2 < lib

La sago ĉe home montras ne dekstren, sed malsupren; tio signifas, ke la sub-arbo sub home estas disfaldita (videbla). Per musklako al tiu sago eblas kunfaldi la sub-arbon; tiam la enhavo de home estas kaŝita.

Se la du uzantoj u1 kaj u2 havas kelkajn dosierojn, la arbo povus aspekti jene:

Radiko > bin-home > u1...-u2... < lib

Uzulo u1 kreis apartan dosierujon por leteroj kaj tien metis sian "unuan leteron". Uzulo u2 metis sian unuan leteron rekte en sian hejm-dosierujon. Pri tiu strukturo ĉiu uzulo decidas mem. Ne estas problemo, ke la du uzuloj elektis la saman nomon por siaj leteroj, ĉar ili estas en apartaj dosierujoj.

2.2 Dosieraj nomoj

Dosieraj nomoj en uniksaj sistemoj povas enhavi ajnajn signojn escepte de la "disiga" signo "/" (oblikva stango). Ĝi estas uzata por marki la radikon kaj la transiron al sub-dosierujo, kiam oni notas la lokon de dosiero (la "padon" por aliri ĝin). Ekzemple se iu dosiero nomiĝas "testdosiero.txt" kaj estas en dosierujo "uuu", kiu estas en la radiko de la dosiersistemo, ĝia pado estas /uuu/testdosiero.txt.

La uniksaj dosiero-sistemoj distingas inter majusklaj kaj minusklaj literoj; oni diras, ke ili "distingas usklecon". Do jenaj tri nomoj estas konsiderataj kiel malsamaj; en unu dosiero povus ekzisti tri dosieroj kun tiuj nomoj:

2.4 Programoj

Programoj en Unikso estas simple dosieroj ("ruleblaj"), kiel en Vindozo. Sed ne ĉiuj dosieroj estas programoj, kaj la manieroj distingi inter programoj kaj aliaj dosieroj estas malsamaj:

miaunuaprogramo

La "administrilo de dosieroj" ne montas ruleblajn programojn tre speciale: nur el la tipo de dosiero miaunuaprogramo ("ŝelskripto") oni povas konkludi, ke temas pri rulebla programo. Sed la dialogo pri "ecoj" (aŭ "atributoj") montras, ke la dosiero estas rulebla (aŭ "lanĉebla"):

ecoj de dosiero miaunuaprogramo

2.5 Aliaj objektoj en la dosiera arbo

Apartaĵo de Unikso estas, ke preskaŭ ĉio en la sistemo estas alirebla tra la dosiera arbo. Pro tio estas pli precize nomi ĝin ne dosiera arbo, sed resursa arbo, ĉar ĝi enhavas ankaŭ alispecajn resursojn. Ekzemplo estas "la terminalo", do la kombinaĵo de klavaro kaj ekrano, per kiuj laboras la uzulo. Ĝi estas en la resursa arbo kaj havas la nomon /dev/tty. Se iu programo ekzemple skribas tekston al /dev/tty, la teksto aperas sur la ekrano.

La nomo /dev/tty devenas el la angla lingvo; dev estas mallongigo de device (aparato) kaj tty estas mallongigo de … teletype (teleksilo)! Efektive tiu tekniko ekestis en tempo, kiam ekranaj terminaloj ankoraŭ ne ekzistis; oni dialogis kun la komputilo per teleksilo.

Ĉiu uzulo ja havas sian propran terminalon, do /dev/tty por ĉiu uzulo estas io alia. Eĉ pli, nunaj ekranoj ja posedas plurajn fenestrojn, kaj vere en ĉiu teksta fenestro /dev/tty signifas ĝuste tiun fenestron. Do koncepto el tempo, kiu ankoraŭ ne pensis pri fenestroj, plu funkcias en nova medio.

Ankaŭ aliaj aparatoj estas en la resursa arbo: presiloj, skaniloj, diskiloj (ekz. por lumdiskoj) kaj USB-memoriloj. Eĉ regule estas aparato, kiu faras nenion: Ĝi nomiĝas /dev/null kaj kapablas gluti bajtojn sen iam pleniĝi; ĝi do estas kvazaŭ rubujo, al kiu eblas sendi la eligaĵon de programo, kiam oni ne bezonas ĝin. Inverse eblas uzi ĝin kiel inform-fonton, sed ĝi neniam donas eĉ unu bajton.

(Kvankam /dev/null similas al rubujo, ĝi ne estas tiu speco de dosiera rubujo, el kiu eblas repreni forĵetitajn datenojn aŭ dosierojn. Linuksaj dosier-sistemoj kutime ofertas tian servon, sed /dev/null pli similas al senfunda truo: Io sendita al ĝi neniam revenos.)

La fakto, ke preskaŭ ĉio en Unikso estas uzebla kiel dosiero, simpligas multajn aferojn. Al uniksa programo estas pli-malpli egale, ĉu ĝi sendas siajn rezultojn al ekrano, al fenestro, al dosiero aŭ al alia programo.


Specimenaj demandoj


Al la sekva leciono


Ligiloj al Vikipedio