plu retro sagoj por navigi

indekso Enkonduko al Linukso

6 Ubuntu


Kvankam la programa fonto-kodo de Linukso estas publika, estus multe da laboro, konstrui el ĝi funkciantan sistemon. Sed ekzistas organizaĵoj, kiuj ofertas pretajn, instaleblajn Linuks-sistemon. Tiaj sistemoj nomiĝas "distribuaĵoj" de Linukso. Kelkaj konataj distribuaĵoj estas:

Tre populara estas la distribuaĵo Ubuntu, kies nomo deriviĝas de la zulua vorto ùɓúntú, kiu povas signifi "homaro", sed ankaŭ homa komuneco (homaranismo?); iuj diras "mi estas, ĉar vi estas". Ĝin iniciatis, en 2004, Mark Richard Shuttleworth, kiu fondis la firmaon Canonical Ltd. por subteni Ubuntu-n.

Ubuntu baziĝas sur Debian kaj havas, interalie, la principon, ke ĉiu laŭeble povu uzi ĝin en sia propra lingvo. Tial ekzistas multaj tradukoj de Ubuntu, kelkaj sufiĉe kompletaj, aliaj malpli. Ĉiuj tradukoj estas senpage farataj de volontuloj, kiuj kunlaboras en la traduka platformo launchpad (translations.launchpad.net). Ĉiuj tradukoj devas eliri de la angla lingvo.

Kutime estas du novaj versioj de Ubuntu en ĉiu jaro, kaj ili nomiĝas laŭ la jaro kaj la monato. Versio 8.04 do ne estas la 4-a sub-versio de la 8-a versio, sed simple eliris en aprilo 2008. La versioj havas ankaŭ anglajn nomojn el du partoj; la unua estas adjektivo, la dua estas besto. Jen tabelo de la versioj:

Fakoĉero aspektas iom timige

Fakoĉero, foto de Quadell el la Vikimedia Komunejo; krea komunaĵo

Numero Dato Nomo Signifo
4.10 oktobro 2004 Warty Warthog veruka fakoĉero
5.04 aprilo 2005 Hoary Hedgehog grizhara erinaco
5.10 oktobro 2005 Breezy Badger aŭdaca melo
6.06 junio 2006 Dapper Drake vigla anaso
6.10 oktobro 2006 Edgy Eft nervoza salamandrido
7.04 aprilo 2007 Feisty Fawn atakema kapreolido
7.10 oktobro 2007 Gutsy Gibbon kuraĝa gibono
8.04 aprilo 2008 Hardy Heron hardita ardeo
8.10 oktobro 2008 Intrepid Ibex sentima ibekso
9.04 aprilo 2009 Jaunty Jackalope vigla lepolopo (leporo-antilopo)
9.10 oktobro 2009 Karmic Koala karma koalo

Kiel oni vidas, pluraj adjektivoj de la lastaj versioj havas signifon similan al "kuraĝa", kaj ekde 6.10 la komencaj literoj alfabete numeras la versiojn (D = 4-a versio, E = 5-a versio, ktp.).

statistiko: triono de la Esperanto-tekstoj tradukita

Ekzistas esperanta traduko de Ubuntu. La versio aktuala en somero 2008, 8.04, havas laŭ la statistiko de Launchpad 412121 tradukeblajn tekstojn, kaj je 2008-08-10 restis 275355 netradukitaj. Do preskaŭ precize unu triono estis tradukita, kaj ĉar la traduko koncentriĝas al la plej uzataj programoj, Ubuntu estas jam bone uzebla en Esperanto. Launchpad je tiu dato registris 82 tradukistojn por Esperanto, do mezume ĉiu tradukis pli ol 1600 tekstojn.

La apuda bildo montras parton de la statistiko de Launchpad de 2008-08-10. Alklaku la bildon por pligrandigi ĝin. La verda koloro montras tekstojn, kies traduko jam estas publikigita, la blua tekstojn jam tradukitajn, sed ankoraŭ ne publikigitajn. La ruĝa parto ankoraŭ ne estas tradukita.

Jen la adreso de la Esperanto-tradukaĵoj de Ubunto 8.4:

translations.launchpad.net/ubuntu/hardy/+lang/eo

Tre utilaj en Ubuntu estas du programoj, kiuj permesas al la uzanto facile organizi sian sistemon:

Ubuntu uzas la labortablon GNOME, sed ekzistas variaĵo, nomata Kubuntu, kiu uzas KDE. Alia variaĵo, Xubuntu, uzas la labortablon Xfce, kiu bezonas relative malmulte da memoro kaj kalkul-povo, do taŭgas por malgrandaj kaj malnovaj komputiloj.


Specimenaj demandoj


Al la sekva leciono


Ligiloj al Vikipedio