Fina ekskurso: La Salomona juĝo

En artikolo de M. Li Calzi la aŭtoro provas apliki la ludoteorion al la biblia juĝo de Salomono (1 Reĝoj 3, 16-27), per kiu Salomono decidas pri la ĝusta patrino de infano, kiun pretendas du virinoj. Li proponas dishaki la infanon per glavo kaj doni al ĉiu duonon; la malvera patrino akceptas kaj per tio perfidas sin, dum la vera patrino preferas rezigni ol permesi mortigon de sia infano. (B. Brecht prezentas en siaj "kretocirkloj" iom pli realisman version de tiu sceno.)

Li Calzi uzas la situacion kiel ekzemplon de "ludformato", kies pagofunkcio ne estas konata: Ekzistas tri rezultoj:

Salomono supozas, ke la du virinoj havas malsamajn utileco-funkciojn (pago-funkciojn), tiel ke la valoroj de la unua virino, se la malvera patrino, estas u(α)>u(γ)>u(β) kaj, se la vera patrino, u(α)>u(β)>u(γ) (analoge por la dua virino). Por eltrovi tiujn utileco-funkciojn (kaj per tio la veran patrinon) li konstruas ludon, kiu laŭ Li Calzi aspektas jene: La du virinoj rajtas elekti po unu el inter la tri rezultoj α, β aŭ γ, kaj la rezulto estas laŭ la sekva matrico:

la dua virino elektas
α β γ
la unua virino elektas α α γ α
β γ β α
γ β β γ

La unua virino elektas β, la dua γ, do la unua ricevas la infanon, kvankam ŝi (sub la mortminaco) neis la patrinecon.

Li Calzi kritikas, ke la dua virino, estante la malvera patrino, agis neracie, ĉar por ŝi la strategio β regas la strategion γ. Se ŝi estus ludinta β, ŝi havus almenaŭ duonan infanon, kiun ŝi ja preferas al neniom. Aldone Li Calzi pruvas, ke ne ekzistas ludo, kiu certe eltrovas la veran patrinon; do eĉ la saĝeco de Salomono ne povis trovi tian, kaj li profitis nur de la neracieco de la virinoj.

Ĉu Li Calzi pravas? Unue li preteratentas gravan aspekton en la biblia historio: Evidente Salomono neniam havis la intencon mortigi la infanon, li do trompis la virinojn pri la reguloj de la ludo. Vere ekzistas du ludoj: Unu, kies regulojn Salomono donas, kaj alia, laŭ kiu li vere agas. Evidente la dua virino (kiu laŭ la biblio jam aŭdis la decidon de la unua) neniel povus elekti γ, se ŝi konus la verajn regulojn. Kaj la unua (la vera patrino) evidente estis certa, ke ŝia rezigno (β) savos la vivon de la infano, kio ne veras laŭ la matrico.

Fakte Salomono ne donas al la virinoj elekton inter tri ebloj, sed nur inter du: akcepti la duonigon de la infano aŭ tute rezigni pri ĝi. Kaj, kiel dirite, li trompas ilin pri la konsekvencoj: Li ŝajnigas, ke rezigno signifas perdon de la infano, sed vere ĝi signifas gajnon. Por matricigi tiujn du ludojn ni signu la du decidojn per "d" (duonigo, divido) kaj "r" (rezigno) kaj la rezultojn per "A" (la unua virino ricevas la infanon), "B" (la dua ĝin ricevas) kaj "D" (la infano estas dividita).

la dua virino elektas
d r
la unua virino elektas d D A
r B  

Tio ĉi estas la ludo, kiun la virinoj kredas. Sed Salomono vere agas laŭ jena ludo:

la dua virino elektas
d r
la unua virino elektas d ? B
r A ?

Salomono do havis la intencon doni la infanon al tiu virino, kiu rezignis, kaj certe esperis, ke nek ambaŭ rezignu nek ambaŭ akceptu. Ĉar la faktoj pravigis lin, ne necesas plenigi la koncernajn kampojn de la matrico. Sed kio pri la kampo (r;r) de la unua matrico? Por fari "racian decidon" la vera patrino devis scii, kio okazos en tiu kazo. Se laŭ la propono de Li Calzi okazus duonigo, ŝi ne havus veran motivon rezigni, krom se ŝi estus certa, ke la alia ne rezignos (kio ŝajnas dubinda). Devus do esti sufiĉa certeco, ke en tiu okazo la infano pluvivus; sed pro simetrieco ne eblas doni ĝin al unu difinita el la virinoj. Eblaj solvoj estas lotumi pri la infano, sendi ĝin al orfejo, aŭ ripeti la ludon. Ĉiuj tiaj solvoj kompreneble ne adekvatas al la dinamiko de la situacio, kiu dubindigas la raciecon de la decidoj.


komenco komenco