frazo 1 (unu): | Saluton! | |||
vorto | ||||
frazo 2 (du): | Mi | estas | profesoro. | |
vorto | vorto | vorto | ||
frazo 3 (tri): | Vi | estas | studentoj. | |
vorto | vorto | vorto | ||
frazo 4 (kvar) | Nia kurso nomiĝas "Bazaj informoj pri la gramatiko de la internacia lingvo Esperanto por studentoj kaj sciencistoj". | |||
frazo 5 (kvin) | Nun kaj ĉi tie ni lernos rapide kaj sukcese. |
En frazo 1 estas 1 vorto.
En frazo 2 estas 3 vortoj.
Ankaŭ en frazo 3 estas 3 vortoj.
En frazo 4 estas 17 (dek sep) vortoj.
En frazo 5 estas 9 vortoj.
Sume en ĉiuj frazoj estas 33 (tridek tri) vortoj. Kontrolu:
1+(plus)3+3+17+9=33. Simpla aritmetiko!
La vortoj saluton, frazo, profesoro, studentoj, kurso, informoj, gramatiko, lingvo, Esperanto, sciencistoj estas substantivoj.
La vortoj mi, vi, nia, ni estas pronomoj.
La vortoj estas, nomiĝas kaj lernos estas verboj.
La vortoj bazaj kaj internacia estas adjektivoj.
La vortoj unu, du, tri, kvar, kvin, dek sep estas numeraloj.
La vortoj nun, tie, rapide kaj sukcese estas adverboj.
La vortoj pri, de, por estas prepozicioj.
La vorto kaj estas konjunkcio.
La vorto ĉi estas partikulo.
La vorto la estas artikolo.
En la vorto saluton estas 7 (sep) literoj: S, A, L, U, T, O kaj N.
La literoj nomiĝas So, A, Lo, U, To, O, No. Kvanto de la literoj en la vorto "saluton" estas sep.
La literoj A, U, O estas vokaloj. En Esperanto (=ILo) estas ankoraŭ du vokaloj: E kaj I. Sume estas 5 vokaloj: A, E, I, O, U. Prononcu la vokalojn! Bone! Kaj nun diru (=prononcu): 3+2=5. Ĝuste: tri plus du estas kvin. Kvin vokaloj estas en ILo.
En Esperanto estas 21 (dudek unu) konsonantoj:
Bo, Co, Ĉo, Do, Fo, Go, Ĝo, Ho, Ĥo, Ĵo, Ko, Lo, Mo, No, Po, Ro, So, Wo, To, Vo, Zo.
Estas ankaŭ du duonvokaloj: Jo kaj Ŭo. Kalkulu kaj prononcu:
5+21+2=28 (dudek ok). Do, suma kvanto de literoj en la Esperanta alfabeto estas 28.
En la alfabeto estas 6 (ses) literoj kun supersignoj:
Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ. Supersigno estas signo super litero.
Atenton! Unu litero = unu sono. Ekzemple: litero A = sono A, litero Bo = sono B, litero Co = sono C, litero Ĉo=sono Ĉ ktp (ktp = kaj tiel plu).
La akcento estas sur la 2-a (dua) vokalo de la vorto-fino. Prononcu: duonvokalo, dokumento, elektronika, rapide, unu, krom se la vorto konsistas el unu silabo: nun, kaj.
Atenton! La duonvokalajn sonojn J kaj Ŭ ne kalkulu kiel vokalojn! Prononcu: studentoj, konsonantoj, niaj, kosmonaŭto, ankaŭ, ankoraŭ.
En la vorto sciencistoj estas 3 strukturaj elementoj:
la radiko SCIENC-, la sufikso -IST- kaj la gramatika finaĵo -OJ.
Sciencoj estas fiziko, kibernetiko, lingvistiko, biologio, geografio, psikologio, sociologio ktp.
La sufikso IST- signifas profesion:
Fizikisto estas specialisto pri fiziko.
Profesoro Frank estas sciencisto-kibernetikisto.
Ĵurnalistiko estas profesio de ĵurnalisto.
Futbalisto kaj tenisisto estas sportistoj.
Sufiksoj situas post la radiko. Antaŭ la radiko situas prefiksoj.
En la vorto sciencistoj prefiksoj ne estas. En la vorto kontraŭscienca estas la prefikso kontraŭ-.
Strukturo de la vorto kontraŭsciencista estas jena:
kontraŭ-scienc-ist-a:
prefikso (antaŭ la radiko)-radiko-sufikso (post la radiko)-finaĵo.
Sufiksoj kaj prefiksoj nomiĝas afiksoj.
En Esperanto estas 16780 (dek ses mil sepcent okdek) vort-radikoj, 17 (dek sep) gramatikaj finaĵoj, 10 (dek) prefiksoj, 30 (tridek) oficialaj kaj 6 neoficialaj sufiksoj. Do, sume estas 40 (kvardek) oficialaj afiksoj en Esperanto (Prononcu kaj kalkulu: 10+30=40).
1. Kompletigu la tabelon:
Pri la Esperanta alfabeto |
||
suma kvanto de literoj (skribu ciferojn) |
|
Prononcu literojn kaj ciferojn, kiujn vi skribis! |
kvanto de vokaloj (skribu ciferon) |
kvanto de duonvokaloj (skribu ciferon) |
||
kvanto de konsonantoj (skribu ciferojn) |
||
kvanto de literoj kun supersignoj (skribu ciferon) |
||
vokaloj (skribu literojn) |
||
duonvokaloj (skribu literojn) |
||
literoj kun supersignoj (skribu literojn) |
PRI VORT-ELEMENTOJ |
|
Antaŭ radiko estas (skribu vort-elementon) |
|
Post radiko estas (skribu 2 vort-elementojn) |
|
Post sufikso estas (skribu vort-elementojn) |
|
Antaŭ finaĵo estas (skribu 3 vort-elementojn) |
|
Antaŭ sufikso estas (skribu 2 vort-elementojn) |
|
Sufikso -IST- signifas |
|
En la vorto supersigno la vort-elemento SUPER- estas |
|
En la vorto ĵurnalisto la vort-elemento -IST- estas |
|
En la vorto informoj la vort-elementoj O kaj J estas |
|
En la vorto sepcent la vort-elementoj SEP kaj CENT estas |
|
En la vorto prononcu estas la finaĵo - |
|
En la vorto sume estas la radiko - |
|
En la vorto rapide estas la finaĵo - |
|
En la vorto sportistoj estas la finaĵoj - |
|
En la vorto antaŭ estas la radiko - |
Pri parol-elementoj |
|
A. |
|
Ekzemplo: La vortoj skribos, kalkuli kaj prononcas estas |
verboj |
La vortoj studentoj, saluton kaj sciencisto estas |
|
La vortoj simpla kaj neoficiala estas |
|
La vortoj bone kaj nun estas |
|
La vorto la estas |
|
La vortoj mil, dek kvar kaj unua estas |
|
La vorto ĉi estas |
|
La vortoj nia, mi kaj vi estas |
|
La vortoj kun, por, en estas |
|
La vorto kaj estas |
|
B. |
|
Ekzemplo: Pronomoj estas |
nia kaj vi |
Verboj estas |
|
Substantivoj estas |
|
Adverboj estas |
|
Artikolo estas |
|
Adjektivoj estas |
Esperanto estas internacia __________. - Esperanto estas internacia lingvo.
1. Botanikisto estas specialisto pri __________.
2. ____________ estas specialisto pri medicino.
3. Mia profesio ne ________ botanikisto.
4. Matematikisto estas specialisto ______ __________ .
5. Nia profesoro estas ___________-o.
6. En la Esperanta alfabeto estas _____(_________________) literoj.
7. Sufiksoj kaj prefiksoj nomiĝas _____________ .
8. Sufikso situas post ________, prefikso situas _______ radiko.
9. En Esperanto estas sume _____ (____________) oficialaj afiksoj.
10. ___ Esperanto estas ___________ (____________) vort-radikoj.
11. En la vorto projekcioj estas ___ (dek) literoj.
12. Nia ______ nomiĝas: "Bazaj __________ pri gramatiko de la ______________ lingvo Esperanto (ILo) por studentoj kaj ____________ ".
Prononcu ĉiujn vortojn!
adjektivo
adverbo
afikso
akcento
alfabeto
ankaŭ
ankoraŭ
antaŭ
aritmetiko
artikolo
Atenton!
botanikisto
bazaj
biologio
bone
cifero
ci
ci tie
ciuj
de
dek
diru
do
dokumento
du
dua
dudek
duonvokaloj
ekzemple
el
elektronika
en
enkonduko
Esperanto
estas
finajo
fino
fizikisto
frazo
futbalisto
geografio
gramatiko
guste
informoj
internacia
jurnalistiko
jurnalisto
kaj
kalkuli
kalkulu
kibernetikisto
kibernetiko
kompletigu
konjunkcio
konsistas
konsonanto
kontraŭ
kontrolu
kosmonaŭto
krom
ktp
kun
kurso
kvanto
kvar
kvardek
kvin
la
leciono
lernos
lingvistiko
lingvo
litero
literoj
matematikisto
medicino
mi
mia
mil
nacia
naŭ
nia niaj
nomigas
numeralo
nun
oficialaj
ok
okdek
parolelemento
partikulo
plu
plus
por
post
prefikso
prepozicio
pri
proekcioj
profesio
profesoro
pronomo
prononcu
prononcas
psikologio
radiko
rapide
Saluton!
sciencisto
sciencistoj
se
sep
sepdek
ses
signo
silabo
simpla
situas
skribos
skribu
sociologio
sono
specialisto
sportisto
strukturo
studento
studentoj
substantivo
sufikso
sukcese
sume
super
supersigno
tabelo
tasko
tenisisto
tie
tiel
traduku
tri
tridek
verbo
vi
via
vokalo
vortelemento
vorto