LECIONO 4.
Substantivo: la kazoj. Prepozicioj.
En ILo krom akuzativo ne ekzistas specialaj finaĵoj por aliaj kazoj. Aliajn kazajn rilatojn markas prepozicioj. Ĉu vi memoras, kio estas prepozicio? Jes aŭ ne? Se vi ne memoras, vidu la 1-an lecionon (“Enkonduko”)!
La nominativo estas subjekto de la verbo: La studentoj aŭskultas la profesoron. La profesoro prelegas al la studentoj.
La genitivon prezentas la prepozicio de. La ĉefa signifo de genitivo estas posedo. Rememoru:
gramatiko de Esperanto,
formoj de vorto,
kabineto de la rektoro,
prelego DE nova profesoro ktp.
La dativon prezentas la prepozicioj al kaj por. Rememoru:
direkti al la objkto,
aldoni al la finaĵo,
kurso por studentoj.
La ĉefa signifo de dativo estas atribuo. Jen novaj ekzemploj:
prelegi al studentoj,
paroli al kolegoj,
mesaĝi al nova generacio,
vojaĝi AL la Adriatika maro
mesaĝi por kolegoj,
danci por propra plezuro,
iri por demandi (La studento iras AL profesoro por demandi pri la tasko.)
Atentu, ke en la nuna ekzemplo la prepozicio por situas antaŭ la verbo demandi. Do, ankaŭ tiu ĉi (=la) gramatika kombino estas ĝusta.
La instrumentalon prezentas la prepozicio per. La kazo esprimas instrumenton, rimedon, per kiu efektiviĝas ago de la verbo:
vojaĝi per aŭtomobilo,
spekti per televidilo,
kalkuli per komputilo,
aŭskulti kaj aŭdi per la oreloj,
rigardi kaj vidi per la okuloj.
La prepozitivo estas vortkombino, en kiu antaŭ la vorto staras (=situas) prepozicio kaj la vorto funkcias kiel nerekta objekto:
Lev Tolstoj en la romano skribis pri problemoj de la milito kaj paco. En la lekcio temis pri pioniroj de kibernetiko.
Al la spektaklo kun la infanoj iris ankaŭ la instruistoj.
Kun la generalo la soldatoj estas bravaj kaj kuraĝaj.
Sen motoro aŭtomobilo ne funkcias.
Sen la finaĵo –N ne eblas distingi subjekton kaj objekton.
Ni ne iras al la maro pro la ŝtormo.
Pro la ŝtormo mi ne aŭdis la radiosignalojn.
Laŭ la teorio de Alberto Einstein, ĉio en la mondo estas rilativa.
Laŭ mi, la teorio estas ĝusta. Ktp.
Prepozicioj ofte rolas kiel prefiksoj: priparoli, pridiskuti, pristudi, kunlabori (kolegoj kunlaboras pri la sama projekto), kuniri, kunmeti (=kolekti), senprobleme, senerare (=ĝuste), aldoni, aliri, laŭmode (La kostumo de la profesoro Brunov estas kudrita laŭmode (=laŭ la lasta modo)), laŭvoje (Laŭvoje al Komarno mi vizitis Sekeŝfehervar.).
Atenton! Por senerare uzi prepoziciojn, ne necesas mediti pri kazoj. Necesas ĝuste kompreni signifon de la prepozicio kaj uzi la prepozicion laŭ la senco.
Kompreni la sencojn de la prepozicioj helpos al vi la bildo.
(Bildo pri ĉiuj prepozicioj)
TASKOJ al la leciono 4.
A. Kompletigu per prepozicioj la ekzemplojn de la leciono.
Lev Tolstoj en la romano skribis ___ problemoj de la milito kaj paco. En la lekcio temis ____ pioniroj de kibernetiko.
Al la spektaklo ____ la infanoj iris ankaŭ la instruistoj.
____ la generalo la soldatoj estas bravaj kaj kuraĝaj.
____ motoro aŭtomobilo ne funkcias.
____ la finaĵo –N ne eblas distingi subjekton kaj objekton.
Ni ne iras al la maro ____ la ŝtormo.
____ la ŝtormo mi ne aŭdis la radiosignalojn.
____ la teorio de Alberto Einstein, ĉio en la mondo estas relativa.
____ mi, la teorio estas ĝusta.
B. Kompletigu la frazojn.
1. Homoj aŭskultas per _______ kaj rigardas ____ ______ .
2. Ni vojaĝis al Moskvo ____ aviadilo.
3. Turistoj marŝis ___ la rivero.
4. Kristoforo Kolumbo direktis la ŝipon ___ la bordo ___ la kontinento.
5. La rektoro ___ la universitato parolis ___ novaj lernoplanoj.
6. La studentoj ___ nia grupo iris al la Muzeo ___ historio ___ scienco kaj tekniko.
7. Mi aŭdis la informon ___ vi.
8. Ni ricevis tiun ĉi mesaĝon kaj ___ ordinaraj leteroj, kaj ___ elektronika poŝto.
9. Inĝenieroj multe diskutis _____ sciencistoj ____ problemoj ____ atoma energio.
10. Ni iras ____ Nitra ____ studi en la sesio.
C. Respondu la demandojn.
1. Pri kio vi parolis kun la profesoro Brunov?
2. Pri kiu vi parolis kun la profesoro Brunov?
3. Ĉe kiu rivero troviĝas la hungara urbo Komarom?
4. En la teritorio de kiu lando troviĝas la respubliko San Marino?
5. Sur kiu tablo troviĝas komputilo?
6. Kun kiuj studentoj vi lernas en la sama grupo?
7. Sen kio ne povas funkcii aŭtomobilo?
8. Kiu diris, ke ĉio en la mondo estas relativa?
9. Por kiu vi mesaĝis pri la novaj ideoj de via scienca kolektivo?
10. Pro kio vi ne vizitas la lecionojn?
11. Pro kiu vi ne vizitas la lecionojn?
12. De kio dependas via scienca kariero?
13. De kiu dependas via scienca kariero?
14. Al kio necesas aldoni la finaĵon –J en pluralo?
15. Per kio en frazo estas markita rekta objekto (=akuzativo)?
16. Ĉu vi komprenas la gramatikajn regulojn pri akuzativo?
17. Ĉu vi memoras, kiu verkis la romanon “La milito kaj la paco”?
D. Verku en ILo 5-7 frazojn kun prepozicioj.
E. Traduku la vortojn de la 4-a leciono.
Adriatika
alia
aliaj
aliri
atentu
atoma
atribuo
aviadilo
aŭdi
aŭtomobilo
bildo
bordo
brava
ĉefa
ĉio
ĉu
dativo
diskutis
efektiviĝas
energio
esprimas
funkcii
generacio
generalo
genitivo
helpos
historio
inĝeniero
instruisto
instrumentalo
instrumento
iri
jes
kariero
kazaj
kolego
kolekti
kolektivo
Komarom
kombino
komputilo
kostumo
kudrita
kunlabori
kunmeti
kuraĝaj
lasta
laŭmode
laŭvoje
lekcio
lernoplano
letero
maro
marŝis
mediti
memoras
mesaĝi
mesaĝo
modo
mondo
motoro
muzeo
nerekta
nominativo
ofte
pridiskuti
okulo
ordinaraj
orelo
paco
parolis
pioniro
plezuro
posedo
poŝto
prelegas
prelego
prepozitivo
prezentas
problemo
projekto
propra
radiosignalo
regulo
rektoro
rememoru
respubliko
rilato
ricevis
rigardi
rilativa
rimedo
romano
Sekeŝfehervar
scienca
senco
senerare
senprobleme
sesio
signifo
soldato
specialaj
spektaklo
spekti
staras
ŝipo
ŝtormo
tekniko
televidilo
teorio
teritorio
tiu
tiu ĉi
troviĝas
turisto
uzi
verkis
vidu
vojaĝi
vortkombino