Leciono 7

Pronomoj personaj, posedaj, persona nedifinita (oni), refleksiva (si)

Adverbo mem

Demando-vorto kies

 

Nun ni pli detale parolu pri pronomoj. Unuavice, necesas ilin sistemigi. Vi facile komprenos la skemon:

 

persono

singularo

pluralo

1-a

mi

ni

2-a

vi

3-a

li, ŝi, ĝi

ili

 

Estas oportune, ke ĉiuj malvivaj objektoj (kaj ankaŭ suĉ-infanoj (=beboj) kaj bestoj (=animaloj) en singularo estas ĝi: en ILo ne ekzistas gramatika kategorio genro (vira, ina, neŭtra) - nelogika kaj nenecesa, tamen (=sed) ekzistanta en multaj naturaj lingvoj, ekzemple, en la rusa lingvo. Estas oportune ankaŭ, ke en pluralo la pronomo ili taŭgas por ajnaj kombinoj:

 

sinjoro (li) kaj sinjoro (li)

sinjorino (ŝi) kaj sinjorino (ŝi)

sinjoro (li) kaj sinjorino (ŝi)

 

sinjoro (li) kaj infano (ĝi)

estas ili

sinjoro (li), sinjorino (ŝi) kaj infano (ĝi)

sinjorino (ŝi), sinjoro (li) kaj komputilo (ĝi)

komputilo (ĝi), magnetofono (ĝi)

kaj multaj telefonaparatoj (ili)

 

La personaj pronomoj povas esti en akuzativo:

Mi volas aŭskulti liN (=la profesoroN).

Mi volas aŭskulti ĝiN (=la prelegoN).

Mi volas aŭskulti iliN (la profesorojN).

Mi volas aŭskulti iliN (la prelegojN).

El personaj pronomoj eblas tre facile (=sen problemoj) formi posedajn pronomoj. Necesas nur aldoni la finaĵon -A (samkiel ĉe adjektivoj kaj ordaj numeraloj - ja ĉiuj tri tiuj parol-elementoj karakterizas substantivon). Ĉe bezono (=neceso) al -A aldoniĝas -J kaj/aŭ -N:

LiA prelego jam komenciĝis.

NiAJ lernolibroJ estas tre bonaj.

Ni aŭskultas iliAJN prelegoJN kun granda intereso.

 

Demando-vorto por posedaj pronomoj estas kies:

Kies estas la pasporto? - La miA.

Kies estas la libroj? - Ili (=la libroj) estas iliAJ (de la studentoj).

Kies prelego ĵus finiĝis? - ŜiA (=de profesorino Polakova).

Kies taskoN vi solvis? - La ŝiAN.

 

En ILo ekzistas speciala nedifinita pronomo- oni. Ĝi signifas

1/ la homojn ĝenerale, 2/ multajn aŭ kelkajn personojn, pri kiuj ni nenion scias (=ne havas informojn), 3/ iun nekonatan personon (=personon, kiun ni ne konas, t.e., pri kiu ni ne havas informon):

Nun oni kalkulas kaj skribas per komputiloj.

Oni diras, ke ĉio en la vivo estas relativa.

Oni ne povas scii ĉion.

Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

 

Kaj jen - tute nova pronomo por ni - la refleksiva pronomo de la 3-a persono SI. Ĝi ne estas uzata en nominativo, do, aperas aŭ en akuzativo (kun -N), aŭ kun prepozicioj (al si, pri si, kun si ktp). Atenton! Tiu ĉi pronomo ne povas esti uzata ĉe la 1-a kaj 2-a personecoj! La ideo de la pronomo estas distingi laŭ la senco tiajn frazojn:

Li (profesoro Brunov) kontrolas lin (studenton) kaj

Li (profesoro Brunov) kontrolas sin (profesoron Brunov).

En la frazoj Mi kontrolas min. Ni kontrolas nin. Vi kontrolas vin ne povas esti miskompreno (=malĝusta, erara kompreno). Aliaj ekzemploj:

Li skribas por si. Ŝi skribas por si. Ili skribas por si. Oni skribas por si.

 

TASKOJ al la leciono 7

 

A.  Anstataŭ vortoj en krampoj (= () ) enmetu respektivan pronomon, ekzemple:

(Maria) vizitis (profesoron Brunov) => Ŝi vizitis lin.

(Profesoro Brunov) vidas aŭtomobilon (de Maria) => Li vidas ŝian aŭtomobilon.

 

1. (Profesoro Brunov) ekzamenas (studentojn). (La studentino Ardova) respondas tre bone. Ankaŭ (la studento Ivanov) respondas bone. (La studentino kaj la studento) bone sukcesas. (Ĉiuj studentoj) rapide progresas.

2. (La studentino Ardova) regule konsultis enciklopediojn kaj kontrolis (la studentinon Ardova). Gestudentoj, kiuj kontrolas (la gestudentojn) per enciklopedioj, bone progresas. (Studento Ivanov) ne uzas (enciklopediojn). (Studento Ivanov) ne komprenas erarojn de studento Ivanov).

3. (Mi kun la gestudentoj) regule vizitas prelegojn de (ĉiuj profesoroj).

4. (Ardova, Ivanov kaj vi) havas (ekzamenojn) en oktobro.

5. Kies profesoro estas (sinjorino Polakova)? (Polakova) estas profesoro (de la gestudentoj Ardova kaj Ivanov). Sed gesinjoroj Bojaĝieva kaj Lobin ne estas profesoroj (de ili).

6. Kaj vi, kaj ni devas atente aŭskulti prelegojn (de la profesoro).

7. Ivanov ne korektas erarojn (de Ivanov). Erarojn (de Ivanov) korektas Ardova. Mi korektas erarojn (de mi), (de Ardova) kaj (de aliaj gestudentoj).

8. (Rektoro de la universitato) informis (la studentojn) pri la ekzameno. (La ekzameno) okazos en Nitra. (Ekzamenoj) estas kontrolo de scioj.

9. (La komputilo) ne funkcias. Necesas ripari (la komputilon). (La oficistoj) invitis (specialiston). (Sinjoro Kiselman) estas bona specialisto pri (komputiloj).

10. (La rivero) estas Danubo. La bordoj (de la rivero) estas belaj.

 

 

B.  Kompletigu la frazojn per pronomoj:

1. La araboj parolis arabe. Ni ne komprenas _______ lingvon.

Ni ne komprenis _____.

2. La komputilo jam delonge (=longan tempon) eraras, kaj ni ne scias, kio okazis al _____. Io misfunkciis en _____. Necesas inviti komputiliston por ripari _______.

3. Ili vidis _____ kolegon en la restoracio. Sed _____ ne vidis _____. Tamen li sciis, ke la kolegoj vidis _____.

4. _____ leteron vi legas? - De Maria.

5. Ŝi sendis mesaĝon al la partneroj, sed al _____ ne venis respondo. Eble, _____ elektronika poŝto ne funkcias.

6. La oficistoj ne sciis, _____ estas la dokumentoj, kiuj troviĝas sur la tablo.

 

C.  Respondu la demandojn, uzante pronomojn:

1. Kiun oni renkontis en la urbo?

2. Ĉu vi konas la homojn, kiujn ni ĵus renkontis?

3. Al kiu oni devas pagi (pagi = doni la monon) por la studenta legitimilo de AIS?

4. Kies legitimiloj validas?

5. Kiel vi eksciis pri UNI-KEL?

6. Kiu renkontis kiun en la restoracio?

7. Kies letero ne venis?

8. Al kies adresoj vi sendis la leterojn?

9. Kiel vi lernas?

10. Ĉu vi studas pli bone, ol via amiko?

11. Ĉu vi jam komencis kolekti la studunuojn?

 

 

Ĉ. Traduku la vortojn de la 7-a (sepa) leciono


adreso (7)

ajnaj (7)

aldoniĝas (7)

aliaj (7)

amiko (7)

arabe (7)

arabo (7)

beboj (7)

belaj (7)

bestoj (7)

bezono (7)

bonaj (7)

delonge (7)

detale (7)

diras (7)

distingi (7)

eblas (7)

eksciis (7)

ekzistanta (7)

enciklopedio (7)

erara (7)

finiĝis (7)

genro (7)

ĝenerale (7)

ĝi (7)

ĝin (7)

ili (7)

iliajn (7)

ilin (7)

ina (7)

informis (7)

informon (7)

intereso (7)

invitis (7)

iun (7)

ĵus (7)

kies (7)

kiun (7)

kombinoj (7)

komenciĝis (7)

komencis (7)

komputilisto (7)

komputilo (7)

konas (7)

konsultis (7)

korektas (7)

krampoj (7)

kritiku (7)

lernolibroj (7)

li (7)

legitimilo (7)

lin (7)

magnetofono (7)

malviva (7)

mia (7)

misfunkciis (7)

necesas (7)

neceso (7)

nedifinita (7)

nekonata (7)

nenecesa (7)

nenion (7)

neŭtra (7)

oficistoj (7)

oni (7)

oportune (7)

pagi (7)

parolu (7)

partnero (7)

pasporto (7)

personaj (7)

posedaj pronomoj (7)

refleksiva (7)

regule (7)

relativa (7)

rilativa (pronomo) (7)

respektiva (7)

restoracio (7)

ripari (7)

rusa (7)

scii (7)

sciis (7)

sendis (7)

si (7)

sinjorino (7)

sistemigi (7)

skemo (7)

solvis (7)

studunuoj (7)

suĉi (7)

suĉinfanoj (7)

tamen (7)

taŭgas (7)

t.e. (7) = tio estas

telefonaparato (7)

unuavice (7)

uzante (7)

uzata (7)

validas (7)

vira (7)

vizitis (7)

volas (7)

ŝi (7)

ŝia (7)

ŝian (7)

vico (7)