Verboj. Tempoj. Modoj. Transitiveco.
Dum tiu ĉi kurso ni konstante uzas verbojn, kaj vi jam scias tre multajn: esti, lernas, fari, korektis, komenciĝos ktp. Nun ni sistemigu niajn sciojn.
Verboj signifas agon: kion faras la homo (legas, dormas, parolas), kio okazas al la naturo (ŝtormas, mateniĝas) aŭ objekto (sonas, situas) ktp.
La baza gramatika formo de la verbo estas infinitivo. Ĉiuj verboj en tiu ĉi formo havas la finaĵon -I: esti, labori, kompreni, finiĝi. Vidu la infinitivojn en la frazoj:
Ĉu esti aŭ ne esti? - Jen la demando!
Nia celo estas multon scii kaj povi.
Multe paroli kaj multe diri ne estas la samo.
Vivon travivi - ne kampon transiri.
Nun ni parolu pri la tri bazaj gramatikaĵoj, per kiuj la verbo estas karakterizata. Temas pri tempo, modo kaj transitiveco.
TempoJ. Ekzistas tri ĉefaj tempoj de la verbo: prezenco, preterito kaj futuro. La tempoj estas diversaj formoj, per kiuj oni esprimas la momenton, kiam okazas la ago. Ĉiu tempo havas sian specialan finaĵon.
La momento de prezenco estas estanteco (la ago okazas nun). Ĉiuj verboj en prezenco havas la finaĵon -AS.
La momento de preterito estas estinteco (la ago okazis antaŭ nun). Ĉiuj verboj en preterito havas la finaĵon -IS.
La momento de futuro estas estonteco (la ago okazos post nun). Ĉiuj verboj en futuro havas la finaĵon -OS.
Jen la ekzemploj:
Nun mi faras la 9-an lecionon de la ILo-kurso.
Antaŭ 1 horo mi estis hejme, nun mi estas en la universitato kaj post 3 horoj mi estos al la parko.
La lekcio komenciĝis je la 9-a horo matene kaj finiĝos je la 10-a kaj 30 minutoj.
MODOJ: indikativo, volitivo, kondicionalo. Tio estas diversaj formoj, per kiuj oni prezentas la agon.
En indikativo oni la agon konstatas. Indikativo havas la finaĵojn, kiuj montras tempon: -as, -is, -os:
Ni vivas kaj laboras en diversaj landoj.
Mi faris la taskon.
Je la 19-a horo vespere ili vizitos teatron.
En volitivo oni la agon ordonas. Volitivo havas la finaĵon -U:
Estu feliĉa!
Faru la taskon!
Vespere ili vizitu la teatron!
Mi volas, ke vi lernu bone.
Ĉiu patrino deziras, ke ŝia infano estu sana.
En kondicionalo oni la agon supozas. Kondicionalo havas la finaĵon -US:
Mi farus la hejman taskon, sed mi ne havas ĝin.
Se mi loĝus en Anglio, mi bone scius la anglan lingvon.
Li nepre venus, se li ne estus malsana.
TRANSITIVECO. La verboj povas esti transitivaj kaj netransitivaj.
La transitivaj verboj esprimas agon, kiu povas esti direktita al objekto:
Ni studas (kion?) lingvojn.
Mi legas (kion?) libron.
Ili skribas (kion?) araban alfabeton.
Ŝi ŝatis nur ruĝajn rozojn.
La profesoro komencis (kion?) la lekcion.
La studentoj komprenas (kion?) ĉion.
Neniu vidis (kiun?) lin.
Vi vidas, ke transitiva verbo postulas, ke objekto estu en akuzativo, t.e., havu la finaĵon -N. Ĝuste tiu finaĵo distingas objekton (lingvojn, libron, alfabeton, rozojN, lin, ĉion, lekcioN) de la subjekto (ni, mi, ili, neniu, la studentoj, la profesoro).
La netransitivaj verboj esprimas agon, kiu ne povas esti direktita al objekto:
La studentoj estas en la klaso.
Ili sidas ĉe la tabloj.
La lekcio komenciĝis.
La infano laŭte ploris, ĉar la patrino forestis.
Estas netransitivaj verboj, kiujn eblas fari transitivaj per la speciala sufikso -IG-. Tiel, la netransitiva verbo sidi iĝas transitiva, se vi aldonas al ĝi la sufikson: sid + -ig- + -i = sidIGi:
La patrino sidigis (kiun?) la infanon sur la divanon.
La sinjorino starigis (kion?) la vazon kun floroj sur la tablon.
Per la sufikso -ig- oni transitivigas (kion?) la netransitivajn verbojn.
Per la sufikso -IG- eblas formi transitivajn verbojn ankaŭ el aliaj parol-elementoj: malgranda - malgrandigi, ruĝa - ruĝigi, rapide - rapidigi, proksime - proksimigi, unu - unuigi, kun - kunigi ktp.
Atenton! IG-verboj nepre postulas la rektan objekton, t.e., la vorton sen prepozicio, sed kun la finaĵo -N!
La instruisto malgranDigis la tro grandan hejman taskon.
La matena aŭroro ruĝigis la horizonton.
La pasaĝero rapidigis la ŝoforon.
Bonvolu proksimigi al mi la seĝon!
Necesas unuigi kelkajn institutojn en unu universitaton.
Ni kunigu niajn fortojn!
Para sufikso por -ig- estas la sufikso -IĜ-. Ĝi formas netransitivajn verbojn: malgrandiĝi, ruĝiĝi, proksimiĝi, unuiĝi, kuniĝi ktp.
Atenton! Ĉe IĜ-verboj ne povas esti la rekta objekto, t.e., la vorto
sen prepozicio, sed kun la finaĵo -N!
La tro granda hejma tasko malgranDiĜis, ĉar la instruisto forigis kelkajn ekzercojn.
La horizonto ruĝiĜis pro la matena aŭroro.
Bonvolu proksimiĜi al mi!
Necesas unuiĜi kaj formi unu universitaton.
Ni kuniĜu!
Kuj kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.
Nun bonvolu tre atente fari la hejman taskon por bone kompreni la materialon pri la temo "Verboj"!
A. Kompletigu la tabelon:
Finaĵoj |
montras |
Sufiksoj |
montras |
|
estantecon |
|
|
|
estontecon |
|
transitivecon |
|
estintecon |
|
netransitivecon |
|
supozon |
|
|
|
ordonon |
|
|
|
tempon |
|
|
B. Kompletigu la frazojn:
1. Ĉu esti aŭ ne_______? - Jen la __________!
2. Nia celo estas multon _______ kaj povi.
3. Multe __________ kaj ________ diri ne estas la samo.
4. Vivon _______ - ne kampon __________.
5. Antaŭ 1 horo mi _______ hejme, nun mi ______ en la universitato kaj post 3 horoj mi _______ al la parko.
6. _______ feliĉa!
7. _______ la taskon!
8. Mi volas, ke vi _________ bone.
9. Ĉiu patrino deziras, ke ŝia infano _______ sana.
10. Se mi __________ en Anglio, mi bone ______ la anglan lingvon.
11. Ni studas ____________.
12. La profesoro ___________ la lekcion.
13. Neniu vidis ______.
14. La lekcio ____________.
15. La patrino ________ la infanon sur la divanon.
16. La sinjorino __________ la vazon kun floroj sur la tablon.
17. Per la sufikso -ig- oni ______________ la netransitivajn verbojn.
18. La matena aŭroro ___________ la horizonton.
19. La horizonto ___________ pro la matena aŭroro.
20. Necesas ___________ kaj formi unu universitaton.
21. Necesas __________ kelkajn institutojn en unu universitaton.
22. __________ proksimigi al mi la seĝon!
23. Ni ________ niajn fortojn!
24. Kuj kiu vi ___________, tia vi ___________.
25. La tro granda hejma tasko ___________, ĉar la instruisto forigis kelkajn ___________.
C. Respondu la demandojn:
1. Kun kiu vi kuniĝas?
2. Kiam komenciĝis la leciono?
3. Kial malgrandiĝis la hekma tasko?
4. Kiom da bananoj vi povus formanĝi?
5. Kie ŝatus loĝi?
6. Kiam viaj studoj finiĝas?
7. Kial vi volas, ke viaj amikoj sciu ILon?
Ĉ. Faru mem 5 demandojn kun la novaj por vi verboj aŭ verbaj formoj kaj respondu ilin.
D. Traduku la vortojn de la 9-a (naŭa) leciono:
Anglio
atente
aŭroro
bonvolu
divano
dormi
estanteco
estinteco
estonteco
fariĝi
foresti
forigi
formanĝi
forto
futuro
horizonto
indikativo
infinitivo
iĝi
kondicionalo
konstante
konstati
kunigi
kuniĝi
laŭte
loĝi
malgrandigi
malgrandiĝi
matena
mateniĝi
modo
momento
nepre
netransitiva
ordoni
pasaĝero
postuli
povus
preterito
prezenco
prezenti
proksimigi
proksimiĝi
rapidigi
rekta
ruĝa
ruĝigi
ruĝiĝi
sistemigi
soni
supozi
ŝati
ŝatus
ŝoforo
ŝtormo
transiri
transitiva
transitiveco
travivi
unuigi
unuiĝi
vazo
vespero
volitivo