Leciono 10

Participoj. Gerundioj

 

Kio estas tio? Temas pri formoj de la verbo. La participo estas transira formo inter la verbo kaj adjektivo. La gerundio estas transira formo inter la verbo kaj la adverbo.

Samkiel verboj, participoj kaj gerundioj parolas pri agoj kaj havas gramatikan tempon. La tempo prezentiĝas en la sufiksoj - ANT- por la preterito, - INT- por la pasinto kaj -ONT- por la futuro.

La participo, samkiel adjektivo, karakterizas la substantivon kaj havas la gramatikan finaĵon -A:

La studento, kiu legas, estas LEGANTA studento.

La studento, kiu legis, estas LEGINTA studento.

La studento, kiu legos, estas LEGONTA studento.

En la biblioteko estis studentoj: legantaj sidis ĉe la tabloj, legontaj elektis librojn, legintaj foriris.

La participo en pasiva formo havas la sufiksojn -AT-, -IT-, -OT-:

La libro, kiun legas la studento, estas legata libro.

La libro, kiun legis la studento, estas legita libro.

La libro, kiun legos la studento, estas legota libro.

La legitaj kaj lEgotaj libroj staris sur la bretoj, la legataj libroj estis sur la tabloj.

 

Diversaj kombinoj de la partcipoj kun la verbo esti helpas formi komplikajn tempojn. Ekzemple:

Kiam ŝi venis, li estis leganta libron. (En estinto ambaŭ agoj de la du personoj okazis samtempe: ŝi venis dum li legis.)

Kiam ŝi venos, li estos leginta libron. (En estonto ambaŭ agoj de la du personoj okazis ne samtempe: ŝi venos, li jam legis - nun ne legas.)

 

El participoj facile formiĝas substantivoj. Ni devas nur ŝanĝi la finaĵon -A al la substantiva finaĵo −O:

Leganta studento estas leganto. Legantoj vizitas bibliotekon. Ili estas vizitantoj. Ili ne estas aĉetantoj, ĉar en bibliotekoj libroj ne estas aĉetataj. Libron oni aĉetas en libraj butikoj. Vizitantoj de la butikoj estas aĉetantoj de la libroj.

La gerundio samkiel adverbo karakterizas la verbon kaj havas la gramatikan finaĵon -E:

Legante la studento ekdormis (Dum li legis li komencis dormi).

LegInte la studento ekdormis (Li komence legis kaj poste ekdormis).

LegOnte la studento ekdormis (Li volis legi, sed ekdormis).

Gerundio ne povas esti uzata kun pasivaj sufiksoj -at-, -it-, -ot-.

 

TASKOJ al la leciono 10

 

A. Kompletigu la tabelon:

 

Tempoj

Finaĵoj de verboj

Finaĵoj de participoj

Finaĵoj de gerundioj

preterito

 

 

- ante

pasinto

-is

 

 

futuro

 

-Onta, -ota

 

 

B. Kompletigu la frazojn:

 

1. La infano, kiu dormas, estas __________ infano.

2. La fraŭlino, kiu kantas, estas __________ fraŭlino.

3. La junulo, kiu studos, estas ____________ junulo.

4. En la biblioteko estis studentoj: _______ sidis ĉe la tabloj, ______ elektis librojn, ____________ foriris.

5. La libro, kiun legas la studento, estas ____________ libro.

6. La tasko, kiun ________ la studento, estas farita tasko.

7. La diploma laboro, kiun verkos la studento, estas _________ libro.

8. La _______ kaj _______ libroj staris en la libroŝrankoj, la ______ libroj estis ĉe la legantoj.

9. Lernantaj geknaboj estas ________. Lernantoj ______ teatron. Ili estas ________. Ili ne estas legantoj, ĉar en teatroj libroj ne estas _______. Librojn oni legas en _________. Vizitantoj de bibliotekoj estas ________ de la libroj.

10.  __________ la studento ekdormis.

 

C. Respondu la demandojn:

 

1. Kiam vi estis naskita?

2. En kiu lando vi estis naskita?

3. El kiu lando vi estas veninta?

4. Al kiu lando vi estas forironta?

5. Kion vi devas kontroli, forirante el la hejmo?

6. Kiel estas nomita nia universitato?

7. Ĉu via hejma tasko estas farita?

8. Kiu libro estas legota de vi?

9. Kiujn sufiksojn oni uzas formante participojn?

10. Kiu vizitas bibliotekojn?

11. Kiu venis al la ekspozicio?

12. Kiu el viaj amikoj dancante kantas?

13. Kiel estos nomita la naskiĝanta infano?

 

Ĉ. Faru mem 5 demandojn kun participoj, substantivaj participoj kaj gerundioj kaj respondu ilin.

 

D. Traduku la vortojn de la 10-a (deka) leciono:

 

ambaŭ

aĉetanto

breto

butiko

danci

dancante

diplomo

elekti

facile

farita

forirante

forironta

formante

formiĝas

fraŭlino

junulo

kanti

karakterizi

komplika

leganta

leganto

legata

leginta

legita

legonta

legota

naskiĝanta

naskita

nomita

prezentiĝi

ŝranko

transira

veninta

veni

verki

vizitanto