AIS · mapoj · Komárno · informoj · fortikaĵoj

Fortikaĵoj de Komárno (SK)

Komárno / Komárom situas ambaŭflanke de la rivero Danubo, kaj en ambaŭ partoj konserviĝis impresaj fortikaĵoj, kiuj iam defendis la lokon kaj la kunfluejon de Danubo kaj Vago.

En la norda, slovakia parto urbocentre troviĝas fortikaĵo en la angulo inter la riveroj Danubo kaj Vago, krome duon-ringo el iam dek bastionoj, el kiuj multaj konserviĝis en bona stato. La sekva bildo montras unu el la bastionoj, kiuj ĉirkaŭas la kernon de Komárno. Ili estas parte utiligataj por komercaj celoj. La bastionan ringon interne sekvas la strato Belső Körút (Vnútorná Okružná), sed ne ĉie; en la orienta parto eblas aliri la murojn nur per piedvojoj.

En Komárno konserviĝis ringo da bastionoj

La okcidentan finon de la bastiona ringo konsistigas la Bratislava Pordego. Ĝi estas bele restaŭrita, sed ne trapasebla, ĉar ĉe la alia (ekstera, okcidenta) flanko troviĝas industriejo.

La Bratislava Pordego vidata de nord-oriento
La Bratislava Pordego vidata de oriento

La centra fortikaĵo ne estas vizitebla kaj eĉ ne ĉie alirebla. La eksteran muron laŭiras strato Villanytelep u. (Elektrárenská cesta), ĉe kies alia flanko fluas Danubo. Unu angula turo estas videbla malantaŭ loĝdomoj:

Tureto sur la muro de la fortikaĵo

Nur de malproksime malantaŭ pikdrataj muroj videblas la pordego de la fortikaĵo:

Pordego de la fortikaĵo

Fortikaĵo Kelemantia oriente de Komárno

Fortikaĵo Kelemantia, kiu donis la nomon al la "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" (LEUKAIS), situas kelkajn kilometrojn oriente de Komárno, ĉe la maldekstra (Slovakia) bordo de Danubo. Ĝi estas atingebla de la vilaĝo Iža/Izsa.

Kelemantia estas atingebla tra vilaĝo Iža.

Fortikaĵoj en Komárom (HU)

En la suda, hungaria parto troviĝas la Stel-Fortikaĵo (Csillag-erőd, oriente) kaj la fortikaĵo Monostor (Monostori erőd, okcidente). Ĉi-lasta havas ampleksan retpaĝaron (en la hungara kaj parte en la angla) kaj estas somere vizitebla de 9h00 al 17h00.

Jen kelkaj bildoj de la stel-fortikaĵo:

Stel-fortikaĵo Stel-fortikaĵo Stel-fortikaĵo

Bildo de fortikaĵo Monostor, vidata de la alia Danuba bordo:

fortikaĵo Monostor

Pri la situo de la fortikaĵoj komparu la mapo-skizojn.