pikanta moskito

Komárno kaj la moskitoj

La Slovaka vorto komar signifas "kulo" aŭ "moskito", kaj la dativo de la pluralo estas "komárom" (= "al moskitoj"). Efektive dum someraj vesperoj tiuj pikemaj insektoj povas esti ĝenaĵo en Komárno, kaj kompreneble same en Komárom.

Se iu estas sentema pri moskitopikoj, indas protekti sin, sed pri la rimedoj estas disputoj. Iuj asertas, ke manĝado de iuj substancoj aŭ spicoj protektas, aliaj, ke ultrasonaj aparatoj forpelas la pikemulojn. Ekzistas ankaŭ protektaj pomadoj. Certaj estas nur du aferoj: nur la inaj moskitoj pikas (sed tio ne multe helpas), kaj evito de korpa kontakto estas efika protekto. Tial retoj ĉe pordoj kaj fenestroj, evito de vespera restado ekster domoj kaj uzo de longaj manikoj kaj pantalonoj povas utili.

Atentu, ke moskitoj kapablas piki tra maldikaj striktaj vestaĵoj, ekzemple ŝtrumpoj.