Rimini: Lokoj gravaj por AIS
Parohxa biblioteko / kinejo
En tiu biblioteko, apud la parohxejo en strato Carlo Zavagli,
okazas kunsidoj kaj kursoj,
kiam la lernejo "Dante Alighieri" ne estas disponebla.
Tiun eblecon AIS dankas al pastro Don Duilio Magnani.
Strato Carlo Zavagli krucas (ponte) la cxefstraton "via Coletti" antaux
la ponto trans la rivero Marecchia (Marekia).
La parohxejo trovigxas en la suda angulo de la du stratoj.
Lernejo "Dante Alighieri"
En tiu lernejo okazis la kursoj kaj prelegoj de pluraj SUSoj.
Gxi trovigxas cxe la cxefa strato "via Coletti",
cxe la debrancxigxo de "via Aviere", apud bushaltejo (linioj 4 kaj 8).
Sala degli Archi 2
Tiun "salonon de la arkoj" la urbo Rimini jam plurfoje
disponigis al AIS por solenajxoj.
Gxi situas en la malnova urbocentro je la norda flanko
de "Piazza Cavour".
Tiu placo estas atingebla de la lernejo "Dante Alighieri"
per cx. kvaronhora promeno.
Eblas ankaux uzi buson gxis la finstacio
"Piazza tre Martiri".