Rimini: La Arko de Aŭgusto

La Arko de Aŭgusto estas restaĵo el la Romia pasinteco de Rimini (kiu latine nomiĝis Ariminum). Ĝi staras sude de la urbocentro, fine de la strato "Corso d'Augusto".

Rimini konservis ankaŭ grandan parton de sia urbomuro, kiu etendiĝis ĝis trans la nuna haveno, kiu iam estis la rivero Marecchia (nun forvojigita norden).