Fervojaj ligoj de Sibiu / Hermannstadt

Sibiu/Hermannstadt havas fervojajn ligojn al sudo, oriento, nordo kaj okcidento, sed neniu el ili apartenas al la ĉefaj linioj de Rumanio. La linio Arad-Simeria-Braşov-Bukareŝto preterpasas iom norde de Sibiu kaj estas de tie atingebla ĉe la stacioj Vintu de Jos kaj Copşa MicaMediaş. Braşov estas atingebla ankaŭ per rekta linio tra Făgăraş.

Sibiu havas dustacidomojn, Gara Mare (la Granda Stacio) kaj Gara Mică (la Malgranda Stacio; fervoje Sibiu Halta). Ĉi-lasta havas nur regionan signifon.

Pliaj informoj troveblas ĉe la Rumanaj Fervojoj kaj ĉe Informatica Feroviaria, kiu ofertas informojn pri trajnoj kaj mapon de la fervoja reto. La urbo informas per propra retpaĝo pri la foriroj kaj alvenoj de trajnoj.

Ĉar la internaciaj trajn-konektoj ne estas elstaraj, ofte la uzo de longdistanca buso estas preferinda. Por komparo: La vojaĝo de Sibiu al Timişoara (rekta distanco 230 km) aŭ al Bukareŝto (rekta distanco 215 km) daŭras per rekta trajno pli ol kvin horojn (en 2004).


(Indikoj sen garantio)