Sibiu / Hermannstadt (Rumanio)

ULBS (Universitato Lucian Blaga en Sibio) troviĝas sude de la urbocentro ĉe bulvardo Victoriei, sed havas ejojn ankaŭ aliloke. La biblioteko de AIS troviĝas norde, transe de la rivero Cibin, en la strato "Aleea Rusciorului", paralela al la pli granda "Str. Rusciorului". Ĝi estas malfermita nur laŭ antaŭa interkonsento.

La distanco de la urbocentro (Piaţa Mare = Granda Placo, Granda Bazarejo) al ULBS estas iom malpli, al la AIS-biblioteko iom pli ol unu kilometro. La skiza plano montras ne ĉiujn stratojn.

Ĉe la ĉefa aŭ "granda" stacidomo (Gara Mare) situas ankaŭ la busa stacidomo 1 por interurbaj kaj interlandaj konektoj. (Alia busstacidomo, "Autogara 2", ekzistas okcidente ekster la mapo.) En la urbo mem trafikas aŭtobusoj kaj trolebusoj.

La subĉiela muzeo de tradicia popola metio (muzeul civilizaţiei populare tradiţionale ASTRA) situas ĉirkaŭ 5 km sude de la urbocentro.

Atentigo: La tarifoj de la taksioj en Sibio estas tre malsamaj. Utilas atenti la kilometran koston (parte) indikitan sur la antaŭa fenestro.


(Indikoj sen garantio)