Saluto al studsesio en Cieszyn de FAM, AIS, INA, ILEI pri “Regionismo, nacieco kaj religioj — Toleremo, kunvivo, edukado”



Estimataj reprezentantoj de polaj instancoj, karaj partoprenantoj de ĉi tiu studsesio, kara esperantistaj geamikoj,

via kunveno elektis temon timindan sed belan. La temo estas timinda, ĉar estas tre malfacile paroli pri tiuj temoj objektive kaj en amikeca etoso. Nuntempe interesiĝantoj pri malpaco provas fari ĉion fareblan por estigi militon inter civilizoj kaj religioj, kaj tio havas efikon ankaŭ interne en la unuopaj landoj.

Mi provos nur aludi al kelkaj eblaj subtemoj de via temo.

Unue ni parolu pri Esperanto kaj la celoj de la Esperanto-movado, kiuj turniĝas ĉirkaŭ la konceptoj de toleremo, kunvivo kaj edukado trans regionaj, naciaj kaj religiaj limoj.

Inaŭgurante la Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco dum la pasinta jaro, mi diris:

“. . . ni devas agnoski, ke sen la Renesanco ne ekzistus Esperanto, ke Esperanto estas la rekta ido de la moderna pens-maniero, kiu naskiĝis ...” en Florenco.

“Efektive en la Renesanco kaj dum longa tempo poste homoj estis tre skeptikaj pri ĉiuj ĉi tiuj novaj ideoj, kaj ili, ekzemple, postulis, ke sciencisto kiel Galileo Galilei agnosku, ke la tero ne moviĝas, kaj ke la mezepoka kompreno ke la suno moviĝas ĉirkaŭ la tero estas la eterna vero. Tio nun ŝajnas nekredebla, sed mia impreso estas, ke nun ni vivas en periodo, kiun multaj nomas postmoderna, sed kiun mi mem taksas videbla reveno al la malracieco de la Meza Epoko (kvankam en teknike alt-evoluinta formo). Kontraŭ ĉi tiu reveno al la Meza Epoko ni devas batali, ĉar en la teknika Meza Epoko, en kiu ni vivas kaj eble vivos, ne estas spaco por Esperanto.

Kaj kontraŭ tiu reveno vi okupiĝas en via sesio en Cieszyn.

Fakte pli kaj pli nuntempe homoj petas nin agnoski, ke ne indas okupiĝi pri raciaj aferoj, ne indas pensi pri la progreso de la homaro, kaj tute konkrete en nia kampo, ke la angla jam venkis, kaj ke indas agnoski tion kaj forlasi niajn “infanajn” klopodojn pri justeco. Tion ili ne nur konsilas, sed ofte per la forto de la internaciaj kaj naciaj politik-farantoj kaj aparatoj ili simple postulas tion. Tamen la lingvo, kiun vi uzas ĉi tie, Esperanto, estas justa solvo, kaj iu ajn alia, nacia lingvo ne.

Se ni parolas pri la Esperanto-movado, permesu al mi diri ion pri la celoj de nia movado, kiuj tute kongruas kun la titolo de via stud-sesio. La Esperanto-movado celas lingvan kaj kulturan revolucion en la mondo. Ni celas meti ĉiujn, anojn de grandaj popoloj kaj grupoj kaj anojn de malgrandaj popoloj kaj grupoj, je la sama nivelo en spirito de egaleco kaj toleremo. Ni diru tion sincere. Ni ne kaŝu nin. Se ni ne kuraĝas diri tion, se ni ŝajnigas esti sendanĝera klubo de pet-veturantoj, aŭ samideanoj de la fortuloj de la momento en Eŭropo kaj en la mondo, ni riskas forgesi, ke ni estas proponantoj de danĝera ideo, de ideo de justeco, kaj ni perdos ĉiun ekzisto-kialon. Do preferindas klare diri, kion ni celas kaj kial. En tiu kazo almenaŭ kelkaj komprenos, kial ili devas alianciĝi al ni. En la mala kazo ni vere fariĝos tio, kio ni deklaras esti: sendanĝeraj luduloj.

Mi mem estas tre fiera pri movado kun la celoj de nia movado. Mi estas tre fiera pri movado, kiu kapablis transvadi unu el la plej sangoplenaj jarcentoj. Mi estas tre konvinkita pri nia afero kaj pri la ideoj de Zamenhof, la granda filo de la pola tero, kvankam estas nun malfacile decidi ĉu li estas polo aŭ litovo aŭ ruso. Kaj Zamenhof diris, ke ni celas nur ebligi tolereman interkomprenon. “[Ĉe ni]…ne kunvenis angloj kaj francoj nek rusoj kaj poloj sed homoj kun homoj”  por citi liajn vortojn okaze de la unua kongreso de Esperanto en 1905.

Sed ni venu nun pli specife al la temo de via sesio: “Regionismo, nacieco kaj religioj — Toleremo, kunvivo, edukado”.

Temas, kiel mi diris en la komenco, pri temo ambicia sed tre, vere tre aktuala. Nuntempe, ekzemple, tra la tuta Britujo oni demandas sin: kial la islamanoj ĉe ni tiom malamas nin? Temas pri problemo, kiu sub aliaj formo estas trovebla en ĉiuj eŭropaj socioj. Ni jam vivas ĉie en multkulturaj socioj, kaj nenio estas farebla por eviti tiun fenomenon. La tempo de la unublokaj popoloj finiĝis, se ĝi iam ekzistis preter la ŝajno donita eksteren de la reganta tavolo en ĉiu socio.

Sed kial ĉio ĉi tio rilatas al Esperanto, kaj ĉu ĝi entute rilatas al Esperanto? Mi kredas ke jes. Kiam en ĉiu solena okazo ni kantas ke “la popoloj en konsento faros unu grandan rondon familian”, ni eble pensas ke popoloj estas la francoj, la germanoj, la poloj, ktp. Do, ni identigas popolojn kaj ŝtatojn. Tio ne plu estas farebla. Jam interne de la ŝtatoj estas la etnaj grupoj, kiuj reviviĝas kaj postulas la aplikon de la homaj rajtoj ankaŭ por ili. Krome en ĉiuj ekonomie evoluintaj landoj estas grandaj grupoj da enmigrintoj, multe pli grandaj ol kelkaj tradicie agnoskataj etnaj grupoj. La turkoj en Germanujo certe estas tre pli granda nacia malplimulto ol la soraboj, sed ofte ili ne ĝuas la rajtojn de la soraboj, ekzemple je instruado en la propra lingvo kaj pri la propra kulturo. La arablingvanoj en Italujo certe estas pli ol la tradicia albanlingva malplimulto en suda Italujo, sed neniu provizas ilin per lernolibroj, kiel oni komencis fari por la albanoj en suda Italujo, ktp. Atentu, ĉar ankaŭ landoj, tradicie konsiderataj progresemaj en ĉi tiu kampo kiel la skandinavaj, estas kritikeblaj kaj ofte kritikataj. Serĉu en la reto la verkojn de Tove Skutnabb-Kangas, se vi volas legi ion.

Aliflanke la problemoj estas grandaj, la nove enmigrintaj grupoj vivas dise tra la lando, ktp, sed mi kredas ke se ni almenaŭ farus kelkajn gestojn de bona volo, por diri al ili: “vidu, ni pensas, ke ankaŭ vi estas homoj kun sam digno kiel ni, kaj ni volas provi instrui al vi la albanan, sed ni ne sukcesas”, tio plibonigus la rilatojn. En kelkaj situacioj oni devos simple agnoski, kiel en Francujo, aŭ en Britujo, ke la lando havas tiel fortan islaman malplimulton, ke ĝi estas parte islama lando. Ne valoras nei tion. Kiam ni bezonis tiujn enmigrintojn, ni vokis ilin. En kelkaj kazoj la historio estas eĉ pli komplika. Kiam ni invadis iliajn landojn, ni kreis la kondiĉojn por ke poste ili fuĝu al ni.

Ni, la esperantistoj, devos esti la salo de la tero ankaŭ en ĉi tiu kazo. Ni devos konvinki niajn neesperantistajn najbarojn, ke ĉiuj popoloj estas egalaj, kaj rajtas samnivele kun la aliaj partopreni la rondon familian. Ni devas konvinki niajn registarojn, ke toleremo kaj solidareco, du el la grandaj esperantistaj valoroj, solvas problemojn multe pli bone ol efikeco kaj egoismo.

La fakto, do, ke vi elektis ĉi tiun temon por via sesio, donas al mi la esperon, ke efektive esperantistoj estas la salo de la tero.

Renato Corsetti

AIS-profesoro

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio