AIS · novaĵoj · 2007 · 2-a silezia sesio · busaj konektoj

Publika trafiko al Cieszyn (PL)

La ĉi-subajn informojn dankinde disponigis M. J. Komarnicka.

Ni atentigas, ke Cieszyn havas ankaŭ fervojan stacidomon kun konektoj interalie al Bielsko Biała, Zebrzydowice kaj Česky Tešin (CZ). En Česky Tešin estas konektoj al multaj urboj en Ĉeĥio. Informojn pri trajnoj vi povas trovi ĉe diversaj fervojaj retejoj, ekzemple de la pola fervojo.

Alveno al Cieszyn

Mi informas ĉiujn partoprenantojn de la 2-a Silezia Studadsesio, 27-a Pola AIS-Studadsesio en Cieszyn, ke el Krakovo al Cieszyn oni povas alveturi (alveni) per autobusoj:

forveturo 6.30 alveturo 9.30
8.20 11.20
10.20 13.20
15.40 18.40

En Krakovo la busa kaj fervoja stacidomoj estas apude. Oni povas ankaŭ uzi privatan buson. La haltejo estas ankaŭ proksime.

Mi salutas kaj deziras bonan vojaĝon kaj ĝis la revido surloke

Małgorzata J. Komarnicka