AIS · Novaĵoj · 2008 · CALPIU 2008

CALPIU 2008, pri "eksterlanda studado"

En decembro 2008 (15.–17.) la asocio CALPIU organizis sesion pri la temo "eksterlanda studado" (angle: student mobility). Kadre de la sesio okazis prelego pri AIS sub la titolo "A University mainly in Esperanto" (universitato precipe en Esperanto). La prelegon anoncis Federico GOBBO, sed pro lastminuta malhelpo lian prelegon transprenis lia kunaŭtoro Reinhard FÖSSMEIER.

La prelego estis akceptata kun intereso, kaj pluraj sesianoj atentigis, ke ili mem iam lernis Esperanton.

La skeleto de la prelego estas deŝutebla tie ĉie.

AIS-anoj Gazzola kaj Fössmeier en prelegejo

En la sesio partoprenis, sendepende, plia AIS-ano, d-ro Michele Gazzola. Lia prelego pri "Student mobility and linguistic diversity in Italian universities" (eksterlanda studado kaj lingva diverseco en italaj universitatoj) estis tre aplaŭdata.

Pluraj sesieroj havis la temon "English as a lingua franca" (la angla kiel internacia lingvo). Dum la fina kunsido oni anoncis, ke probable aperos libro kun la kontribuaĵoj al la sesio.

Rete disponeblas: