AIS · novaĵoj · 2012 · Gvidlibro

la muzeo estas en propra domo, kun impresaj tegmento kaj fenestroj

AProf. Adam Ryszard SUDOŁ prof dr hab eldonas dulingvan gvidlibron

Prof. dr. hab. Adam Ryszard SUDOŁ, efektiva membro de AIS San-Marino kaj direktoro de la Muzeo pri Polaj Diplomatio kaj Rifuĝintoj de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, eldonis dulingvan Gvidlibron pri la Muzeo (Przewodnik o Muzeum).

La gvidlibro estas dulingva, en ILo kaj la pola lingvo, aperis en 1.000 ekzempleroj kaj havas la ISB-numeron 978-83-62323-23-23-4. Aŭtoroj estas prof. Sudoł kaj d-ro Magdalena Bierzyńska-Sudoł. La du tekstoj aperas sinsekve sur po dek paĝoj. Fotoj kaj mapo sur la kovrilo suplementas la tekstojn.

La muzeo havas retpaĝejon en la pola kaj la angla lingvoj: www.muzeum.ukw.edu.pl.


AIS atentigas, ke pro kopirajto la bildo sur tiu ĉi paĝo ne estas el la gvidlibro, sed nura skiza desegnaĵo, ne tute fidela al la originalo.


Jena mapeto estis produktita uzante bildon (kahelon) el OpenStreetMap. AIS dankas al OpenStreetMap pro la disponigo de la mapoj kaj provas konformi al la licencaj postuloj. Ni esperas, ke por tio sufiĉas jena ligilo al la licenca paĝo kaj jena anglalingva teksto, kiun ni laŭ postulo de OpenStreetMap mencias senŝanĝe: © OpenStreetMap contributors.

La muzeo situas oriente de la bazikilo de s-ta Vincento de Paul