Mallongigoj:
Dr. habil.
- Signifo:
doctor habilitatus (latina; t. e. doktoro habilita)
- Uzado:
Dr. habil. estas grado originale ricevita cxe AIS aux adapte
adoptita cxe AIS.
Ekzistas 4 gradoj en la jena sinsekvo:
Bac.,
Mag.,
Dr.
kaj Dr. habil.
Tiuj gradoj estas uzataj antaux la nomo, cxiuj aliaj (naciaj)
gradoj staras post la nomo.
Grado estas ligita al sekcio kion oni rekonas en la longa formo,
t. e. por la sekcioj
- Dr. sc. cyb. habil.
- Dr. sc. hum. habil.
- Dr. sc. struct. habil.
- Dr. sc. phil. habil.
- Dr. sc. nat. habil.
- Dr. sc. morph. habil.
Laux la honorregularo AIS estas ebligita doni la gradojn ankaux
honorkauxze, aldonante "h. c." post la grado.
- Pli da informoj donas la regularoj,
precipe la ekzamen- kaj la honor-regularo.
Listo de la mallongigoj