Cirkulero de AIS San-Marino

de la prezidanto de AIS
al cxiuj membroj de la

Paderborn, la 1-an de januaro 1997

Estimataj kaj karaj samideanoj!

La unuan fojon vi ricevas de mi ne jarfinan sed jarkomencan cirkuleron — simbolo de okazantaj malfruigxoj! Cxar 1996, la unua dejxorjaro de la nova Senato, ja estis sukcesa, sed malfacila — precipe pro la necesaj organizaj sxangxoj.

La labordisdivido inter la senataj oficoj (anstatauxantaj nun la iaman centran prezidantan sekretariejon) realigxadis de januaro gxis marto. Kiel lasta senata ofico ankaux la protokolofico kaj senata sekretariejo transiris al nova adreso: de oktobro ADoc. Mag. Joanna Lewoc estas atingebla per la adreso Karl-Schwarzschild-Weg 6 / 317, D-37077 Göttingen, telefone: +49-551-376072, rete: blewo1@pbhrzc.uni-paderborn.de. Cxiujn aliajn novajn adresojn vi jam konas el niaj oficialaj sciigoj en GrKG/Humankybernetik 36/4, decembro 1995, pj 190-191, kaj 37/1, marto 1996, p. 55, kaj el la provizora Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD) 1996-1999, kiun publikigis en julio 1996 la orienteuxropa sekcio de nia Subtena Sektoro pere de la gekolegoj prof. Sxilo kaj liana Tuhxvatullina. Se vi estas subtena membro, vi senpage ricevadas nian kvazauxoficialan revuon GrKG/H. ISD nun estas (pro la aktivecoj de mia filo Tilo Frank kaj de senatano Fössmeier, direktoro de nia informofico) ankaux en WWW atingebla per http://www.forst.uni-muenchen.de/~refo/ais/. Nia protokolofico planas, diskonigi estonte la protokolojn kaj de la Senato kaj de la Gxenerala Asembleo ankaux pere de Internet. Por certigi longdauxran dokumentadon ni tamen ne cxesos publikigi niajn oficialajn sciigojn pere de GrKG/H kaj aperigadi cxiun kvaran jaron novan eldonon de ISD. Gxin niaj subtenaj membroj ankaux senpage ricevadas. Cxiujn aliajn AISanojn mi denove petas: Zorgu, ke ambaux publikajxoj (kaj aliaj libroj el la scienca vivo, kiuj enhavas tekstojn ne nur nacilingvajn sed ankaux en ILo) trovigxu en via universitata, urba aux nacia biblioteko! Se alie ne eblas, donacu ilin tien! (La revuo estas abonebla kontrau 80,- DM jare cxe la Akademia Libroservo p/a Institut für Kybernetik, Kleinenberger Weg 16 B, D-33100 Paderborn. La provizora eldono de ISD estas havebla pere de la direktoro de nia Teknika Sektoro, prof. Gennadij M. Sxilo, Trohxprudnij per., 11/13, kv. 198, RUS-103050 Moskva, rete: ejusto@dol.ru.

Kromaj sukcesoj niaj estis en 1996: en marto la realigo de prov-SUS en la (nun) Universitato Nitra, en julio de SUS 16 (kiel unua dumkongresa SUS) okaze de la 81a Universala Kongreso en Praha (kun kurso i.a. de nia honora senatano nobelpremiito OProf. Selten, kaj kun fina simpozio okaze de la 70-jarigxo de nia kunfondinto vicsenatano OProf. Lánsky) — kaj en la 36a semajno (septembro) de SUS 17 en Rimini kaj San Marino (la unuan fojon kunigite kun symposium latinum, en kiu eble la unuan fojon en la historio de la sciencoj la laborlingvoj estis la Latina kune kun ILo kaj kun tradukoj inter cxi tiuj du neuxtralaj sciencolingvoj). — Gorbacxov farigxis profesoro de nia Teknika Sektoro. — Plifortigxis nia pozicio en la universitatoj de Sibiu kaj Nitra (ambauxloke ni nun havas AISejon kun niaj publikajxoj — kaj ecx kun eblo gastigi AISanojn — kaj en ambaux universitatoj komencigxis laboroj ebligontaj sub la tegmento de AIS studadon "en la elektronika reto": sercxu la WWW-pagxojn http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/BK/! Survoje estas la oficialigo de AIS Pollando (sub gvidado deADoc. Dr. sc. hum. Zbigniew Galor, Poniatowskiego 3, PL-62-020 Swarzedz) kaj de AIS Italio kun sidejo en Rimini. Subskribitaj estas interkonsentoj pri du unuaj klerigejoj de AIS: en Moskvo kaj en Bydgoszcz. — Bedauxrinde alia granda plano maljam en 1997 povos realigxi: la apero de AIS-libro-triopo, enhavonta kaj la regularojn, kaj la definitivan ISD-eldonon gxis la jarmilfino, kaj aktualigon de nia "unua libro", klariganta niajn historion, sencon kaj esencon. Plursemajnaj restadoj en kvar klinikoj dum 1996 forrabis tro de mia tempo!

Al cxi tiu cirkulero aldonas nia trezoristo, kolego Wickström, informon pri la stato de via servobonhavo, kaj eventuale admonon gxin pozitivigi, kaze ke eksxvebis pro negativeco via aparteneco al AIS. Mi scias ke estas gxeno la gxirado de la etaj jarkotizoj (125,- DM por subtenaj membroj — por cxiuj aliaj ecx nur 12,50 DM peteblaj en kazo de nepra nepagipoveco de la Dr.-Klemm-Fonduso pere de ties administranto, Bac. G. Pirlot). Tial mia urgxa peto al tiuj, kiuj gxin ne jam estas plenumintaj: Pagu (laux la instige kunmetita kvazaux-fakturo) unufoje por via tuta vivo 25 kotizojn! Tiam ankaux vi aperos en la nova ISD kiel dumviva membro, gxuanta aron da avantagxoj kaj enorme plisimpliganta nian administradon! Jam unu kvarono el niaj subtenaj membroj aperas per bildo en ISD (kaj en la libro kaj en Internet), estante dumvivaj subtenaj membroj de nia akademio. — Por viaj enpagoj sur vian servobonhavon vi povas ricevi donackvitancon.

Dezirante al ni cxiuj sukcesplenan jaron 1997 vin salutas — per

"Gxis revido en San Marino kaj Rimini dum SUS 18 (1-a gxis 6-a de septembro 1997)!"
via OProf. Dr. Helmar Frank