Cirkulero de AIS San-Marino

de la prezidanto de AIS
al cxiuj membroj de la

Paderborn, la 1-an de januaro 1998/1697 pfR

Estimataj kaj karaj samakademianoj!

Ankaux cxifoje mi sendas ne jarfinan sed jarkomencan cirkuleron, plenumante la proponon de nia trezoristo, OProf. Wickström, atendi gxi kiam mi povos kunsendi la sciigon pri via servobonhava stato. Li morgaux subtrahos (se vi, bedauxrinde, ankoraux ne estas dumviva membro) la jarkotizon 1998: po 125,-- DM de la Subtenaj Membroj, po 12,50 de cxiu, kiu estas nur ano de alia sekcio. Post la 5-a de januaro mi dissendos, kun la nova stato. Se unu el viaj decidoj pos la nova jaro estas, montri pli firman ligitecon al nia Akademio per akiro de dumviva membreco aux/kaj de subtena membreco, tiam bv. informi nun (plej bone senpere nian trezoriston per indiko sur gxirilo, cxeko aux per rajtigo je depreno de via servobonhavo!) lauxeble antaux la sekvanta senatkunsido, kiu okazos dum la 9-a Germana Studadsesio de AIS (vd. la kunmetitan programon) en Paderborn la 18-an de februaro 1998; kompreneble la kotizo por 1998 tiukaze estas kvazaux antauxpago. (Dumvivan membrecon vi akiras per unufoja pago de 25 jarkotizoj. -- Subtenaj membroj ne pagas SUS-kotizon!)

Post cxi tiu (por nia Akademio plej grava) "formalajxo" mi finfine plenumas la peton de multaj el vi, ne supersxuti vin per amaso da informo per miaj jarfinaj cirkuleroj. La detaloj ja estas legeblaj en la kadro de niaj oficialaj sciigoj en nia kvazaux-oficiala revuo GrKG/Humankybernetik, kiun vi kiel subtena membro kvarfoje jare ricevas. (Se vi gxin ne ricevadas, vi tre helpus nin, se vi konsultus gxin en via universitata aux alia biblioteko, -- se necese instigu je abono!)

En la pasinta jaro ni okazigis -- krom SUS 18 en Rimini kaj San-Marino -- ankaux unuan "bakalaurigan studadsesion" (BUS) en Bydgoszcz (PL) kaj pluan Rumanan studadsesion en Sibiu.

En la nova jaro okazos kvar studadsesioj. Mi esperas, ke almenaux unu vin allogos.

9a Germana Studadsesio de AIS. Paderborn, 1998-02-13/19, kadre de Internacia Semajno de Renkontigxo. Kandidatoj povas akiri 5 studunuojn. Sekvos 1998-02-19/22 internacia konferenco; gxis la 15-a de januaro la kunordiganto, ADoc. Dr. Lobin (faksnumero: +49-5251-480542) ankoraux povas akcepti prelegofertojn, prefere en ILo aux la Germana.

Prov-SUS en Rusio. Moskvo, 1998-03-22/29. Vd. la informilon-aligxilon! Se vi volas kandidatigxi, sendu nepre vian kandidatleteron suficxe frue, por ke la senato povu gxin pritrakti dum sia kunsido la 18an de februaro en Paderborn! Aux venu me al Paderborn!

2a BUS en Bydgoszcz, 1998-04-25/05-03. Kandidatigxi (por Bac.-titolo) eblas gxis 1998-02-18.

SUS 19, San-Marino / Rimini, 1998-09-22/09-05, vidu la dorsflanke kopicele presitan informilon-aligxilon [ankoraux ne en TTT]! Kandidatigxi eblas por sciencistaj gradoj de cxiuj sxtupoj (originala kandidatigxo nur tra la patrono); prelegofertoj aux (de efektivaj membroj) kursofertoj estas gxis la 24a de marto 1998 petataj de la dekanoj.

Mi deziras intertempe al ni cxiuj sukcesplenan jaron 1998!

via OProf. Dr. Helmar Frank
prezidanto de AIS