AIS San Marino
2009-01-15


AIS subtenas proponon al prezidonto Obama

La usona retejo Change.org jarŝanĝe 2008/09 organizis kampanjon por proponi al la elektita, oficonta usona prezidento Barack OBAMA projektojn aŭ ideojn, kiuj povus efiki pozitivan ŝanĝon por Usono.

Oleg IZJUMENKO prezentis la proponon/ideon "Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools to help American kids succeed" (angle: "enkonduku Esperanton kiel fremdan lingvon en lernejojn por helpi usonajn infanojn sukcesi"). AIS oficiale subtenis tiun proponon. Ĝi ricevis en sekcio "edukado" sufiĉe da voĉoj por iri en la duan fazon, sed en tiu ĉi fazo atingis "nur" la 25-an lokon, do ne eniris la pintan grupon de dek proponoj prezentotaj al Obama. La ideo de s-ro Izjumenko estas trovebla tie ĉi.

AIS esperas, ke la propono atentigis kelkajn homojn pri la dezirindeco de interetna komunikado, faciligebla per neŭtrala, facila komunikilo.