AIS San Marino, Premio Pirlot 2018


Alvoko al Premio Pirlot 2018

En 2018 AIS denove disdonos la Premion Pirlot, kiu lastfoje estis disdonita en 2016. AIS invitas proponojn pri sciencaj verkoj en kvar branchoj: libro, artikolo, prelego, kaj kurso (reta au buŝa). En ĉiu branĉo estos disdonitaj tri premioj. En la branĉo „Libro“ la premioj estos 100, 60 kaj 40 eŭroj. En la tri aliaj branĉoj la sumoj estos duono (50, 30 kaj 20 eŭroj).

Estas invitataj proponoj por verkoj publikigitaj en la lastaj kvin jaroj (escepte de la branĉo 'kurso', kiu ne havas tempolimon), kiuj ne jam gajnis la Premion Pirlot. Proponojn bv. sendi al informo@ais-sanmarino.org ĝis la 2018-06-15. La premio estos disdonita publike dum la Scienca Forumo okazonta dum la UK en Lisbono.


Legu pri la rezultoj de Premio Pirlot 2016.