AISIKU unuafoje

Daniel Pfeiffer, Antoine Mechelynck

esperanto, septembro 1995, 1073(9), p. 150-151


La cxi-jara IKU provis novajxon: AIS agnoskis la tuton de la IKU-lekcioj kiel prelegserion de AIS-studadsesio. AIS ankaux kontribuis per du ok-horaj kursoj: komputika de M. La Torre kaj astronomia-astrofizika de H. M. Maitzen kaj A. Wandel. Studentoj de AIS povis akiri po unu studunuon per plejparta auxskultado de la IKU-lekcioj kaj per partopreno en unu el la AIS-kursoj, kiuj finigxis per ekzamenoj.

La Torre enkondukis ne al komputiluzo, sed al pli vasta komputscienco, aux komputiko, aro da fakoj kaj teknikoj specife aplikeblaj je la traktado -- precipe auxtomata -- de informoj.

Sed kiajn problemojn traktas komputiko? Kiel efike uzi la unuan tute gxeneral-celan aparaton, kiun la homaro posedas? Tio dependas de la kondicxoj (al la problemo de malsato oni malsame reagus en fora fruktarbejo ol en urba vendejo) kaj de la precizeco de la problemo (ludenigmoj en magazinoj estas klaraj kaj solveblaj, dum nia kara mondav lingvoproblemo tute nebulas). Krome, la problemhavanto ofte ne scias, kio entute eblas, kaj kiom komplika (= kosta) povus esti la solvo. Necesas do unue analizi kaj akurate difini la problemon; poste pluraj sxtupoj kondukas al la trovo de la solva procedo kaj, fine, ties plenumado.

La prelegoj de La Torre estis por fakistoj kaptivaj, dum ankaux nefakuloj povis bone sekvi la cxefan fadenon.

Maitzen kaj Wandel egale dividis inter si ok horojn: Po unu horon da prelegado kadre de IKU sekvis po 3 horoj da universitat-nivela kurso -- en salono kiu laux vasteco pli similis al gimnazia klascxambro ol al auxditorio. Maitzen parolis pri la praktikaj flankoj de la astroscienco, nome pri teleskopoj, pri observado kaj mezurado de kosmaj fenomenoj kaj distancoj; Wandel prelegis teorie, pri la evoluo de la tuta kosmo kaj de la unuopaj steloj.