AIS-konferenco en Rimini post la Itala Esperanto-Kongreso

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1996-07-07


AIS San-Marino okazigos la kursojn de sia 17a universitata semajno en la lernejo "Dante Alighieri" en Rimini (strato Coletti en San Mauro Mare), lunde gxis jxauxde, de la 2a gxis la 5a de septembro. La inauxguro okazos lunde, la 2an de septembro, je la 17-a horo, en la auxlo de la universitato en Rimini. Gastoj estas bonvenaj. La prelegprogramo enhavos interalie jenajn kursojn: La situo de Rimini proksime al Ferrara, la urbo de la Itala Esperanto-kongreso, donas al kongresintaj Esperantistoj okazon "flari" iom da akademia etoso, same kiel antauxe la 16a AIS-konferencoen Prago, kiu okazos lige kun la 81a Universala Kongreso de Esperanto kaj ties Internacia Kongresa Universitato (IKU).

Aligxojn al SUS 16 kaj SUS 17 akceptas la scienca sekretariejo de AIS, Kleinenberger Weg 16B, DE-33100 Paderborn (Germanujo).

INTERNET: http://www.forst.uni-muenchen.de/~refo/ais/