Mihxajl Gorbacxov akceptas kunlaboron kun AIS

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1996-09-30


---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1996-09-30
                                       AA  AA  II  SSSSSS
                                      AAAAAAA  II       SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSSS
---------------------------------------------------------------------
Mihxajl Gorbacxov akceptas kunlaboron kun AIS

Paderborn / San-Marino / Düsseldorf. Je la 20a de septembro,
antaux sia gastparolado en la provinca parlamento de
Nordrejn-Vestfalio, okaze de la monda tago de la infano,
Mihxajl Gorbacxov, lasta prezidento de Sovetio,
kunvenis kun la prezidanto de la Akademio Internacia de
la Sciencoj (AIS) San-Marino, Prof. Dr. Helmar Frank, kaj
la kunfondinto kaj honora senatano de AIS Prof. Dr. Reinhard
Selten, nobelpremiito pri ekonomiko.  Cxe tiu konferenco
Gorbacxov akceptis sian alvokodokumenton al AIS kaj anoncis
sian kunlaboron kiel profesoro de la teknika-praktika
sektoro, kune kun sia internacia "Fondajxo Gorbacxov" pri
sociekonomika kaj politika esplorado.  Tiu fondajxo nun
havas sidejon krom en Rusio kaj Usono ankaux en Düsseldorf
(Germanio).

"Nur ekde hodiaux mi vere rajtas senti min ano de AIS", diris
Gorbacxov, rilate al la alvokdecido de la senato de AIS,
okazinta jam marte 1996 en la slovaka filio de AIS.

Gorbacxov plezure memoris sian viziton en la "belega respubliko
de San-Marino", kies malnova demokratia tradicio impresis lin,
precipe la ekzisto de du sxtatprezidentoj, "por ke neniu igxu
tro potenca".  Li aprobis la ideon de AIS labori por longtempaj
celoj, nelaste por demokratia solvo de la internacia lingvoproblemo,
en la intereso de venontaj generacioj. "La intelektuloj de la mondo
devas interkomuniki kaj interkonsenti, alie la politikistoj faras
sensencajxojn. Mi scias tion."

La germana Fondajxo Gorbacxov preparas plian viziton por 1997, dum
kiu gxi planas ankaux profundigan interparoladon pri kunlaboro
en la konstruado de konsult-rondo de elstaraj sciencistoj,
praktikuloj kaj artistoj.

---------------------------------------------------------------------
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/~refo/ais/
---------------------------------------------------------------------

Aperis en: Esperanto Aktuell 8/96, p. 5