AIS-senato unuafoje en suda Germanujo

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-03-20


---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1997-03-20
                                       AA  AA  II  SSSSSS
                                      AAAAAAA  II       SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSSS
---------------------------------------------------------------------

AIS-senato unuafoje en suda Germanujo
=====================================

Je la semajnfino de la 14a gxis la 16a de marto 1997,
la senato de AIS San-Marino unuafoje kunvenis en
Weihenstephan [Vajensxtefan], proksime de Munkeno (Germanio).
Senatano OProf. Quednau de la universitato de Munkeno
invitis siajn AIS-kolegojn al la forstscienca fakultato.

La naux senatanoj havis densan programon. OProf. Helmar Frank,
prezidanto de AIS, povis raporti pri sia kunveno kun Mihxajl
Gorbacxov, al kiu li transdonis lian alvokodokumenton al AIS.
Programdecidoj estis faritaj por la venontaj AIS-studkonferencoj
en Bydgoszcz (Pollando), Sibiu (Rumanio) kaj Rimini / San-Marino.
Bedauxrinde montrigxis, ke ne eblos oferti plenan kursprogramon
por la planita studkonferenco "AIS-IKU" dum la Universala Kongreso
de UEA en Adelaido (Auxstralio). Tial IKU cxi-foje konsistos
nur el unuopaj prelegoj, kaj ne okazos pli longdauxraj kursoj.
Dum la kongreso de 1998 en Montpellier (Francio), AIS kaj UEA
intencas denove oferti allogan kursprogramon al la UK-partoprenantoj,
kiuj rajtos partopreni cxiujn kursojn de AIS-IKU sen pagi
kotizon al AIS, same kiel jam en Tampereo kaj Prago.

La cxi-somera AIS-konferenco en Rimini / San-Marino okazos de la
31-a de auxgusto gxis la 5-a de septembro. Tio estas aparte favora
por partoprenantoj de la 66-a Itala Esperanto-Kongreso, kiu
okazos antauxe en Napolo: Ili povos aldoni kelkajn tagojn
kun akademieca, tamen certe ne senamuza etoso apud la kontrauxa
marbordo de Italio.

Aparta plezuro por la senato estis, voki la multjaran Hungaran
ambasadoron en Moskvo, d-ron Nanovfszky György,
kiel profesoron al la teknika sektoro de AIS.  Nanovfszky estas
ne nur konata lingvisto, sed ankaux sindedicxa esperantisto,
kiu en pasinta decembro invitis al Zamenhof-festo en la Moskva
ambasadejo (raportis esperanto 1090, pagxo 44).

---------------------------------------------------------------------
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/
>> Atentu, ke tiu TTT-adreso estas NOVA! La antauxa restos valida
>> dum iom da tempo, sed poste malaperos.
---------------------------------------------------------------------
Kompostisto: "Nanovfsky Gyorgy" estas skribata per tremao
             super la "o" en Gyorgy ("György" = Georgo).
---------------------------------------------------------------------