Programo por AIS-konferenco en Rimini
Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-05-23
Tri monatojn antaux sia 18a Sanmarina Universitata Semajno (SUS 18),
AIS San-Marino fiksis la programon por tiu sia centra evento de 1997,
kiu okazos en la kvartalo "San Giuliano Mare" de la itala urbo
Rimini.
La scienca parto, kiu okazos sur abiturienta / universitatkomenca
nivelo, enhavos jenajn kursojn kaj prelegojn:
- Informaciestetiko (OProf. Frank)
- Prudenta programado (OProf. Foessmeier),
- La verkaro de Karolo Picx (Mag. Doerr / OProf. Pennacchietti)
- Problemoj pri tradukado al Esperanto el diversaj literaturaj gxenroj
(OProf. Minnaja)
- Distribucioj (OProf. Holdgruen)
- La cetacoj (OProf. de Smet)
- Unua helpo kaj enkonduko al anatomio kaj fiziologio
(ADoc. Lewanderska-Quednau)
- La kometoj kaj la planedara ekologio (OProf. Maitzen)
- Enkonduko al Esperanto por sciencistoj
- Lino kiel akompananto de homa vivo
- Enkonduko al ergonomiko kaj nuna scienca teorio pri
la kauxzoj de akcidentoj
Kroma programero estos "Symposium Latinum", sukcese enkondukita
en SUS 15, kie la latina rolos kiel prelega lingvo.
Por ekzamenoj kaj la solena fermo AIS unutage reiros al sia
proksima hejmlando San-Marino. En la kadra programo okazos interalie:
- Solena inauxguro en salono de la urbo Rimini (Sala degli Archi)
- Marsxipa ekskurso kune kun la kongreso de IKUE
- Diskutforumo pri akademiaj rekomendoj
- Novjara festo (jes ja!) en San-Marino
- Regiona muzika kaj danca festivalo
Cxiuj cxi programeroj okazos inter sabato, 1997-08-30,
kaj sabato, 1997-09-06. Gxis fine de julio validas la favorpreza
aligxkotizo de DEM 37,50. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario,
ADoc. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Goettingen
Germanio
Por aligxi suficas sendi nomon kaj adreson, kaj gxiri la kotizon al
konto 2051-305 cxe "Postbank Hannover", germana banko-kodo (=BLZ)
25010030. Kompleta aligxilo trovigxas en la komputila Interreto:
http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/aligx18.html
Malgraux sia graveco, SUS 18 apenaux sukcesos rompi unu rekordon
establitan de la maja
AIS-konferenco en la pola Bydgoszcz:
Tie dek studentoj sukcesis akiri la bakalauxrecon de AIS, atingeblan
per trijara studo post la abiturienteco.
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/