Pola AIS-filio oficiale registrita

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-06-24


---------------------------------------------------------------------
Akademio Internacia de la Sciencoj        AAA  II  SSS    San-Marino
                                         AAAA  II  SSSS
Gazetara Komuniko                       AA AA  II  SS     1997-06-24
                                       AA  AA  II  SSSSS
                                      AAAAAAA  II      SS
                                     AA    AA  II  SSSSSSS
---------------------------------------------------------------------

Pola AIS-filio oficiale registrita
==================================

En Varsovio (PL) oficiale estis registrita "AIS Pollando",
pola filio de Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.
Tiu asocio kunigas la pollandajn aktivadojn de AIS kaj
estas malferma por kunlaboremaj sciencistoj kaj aliaj
AIS-anoj en tuta Pollando.

Jam antaux la oficiala registrigxo AIS okazigis stud-konferencon
en Bydgoszcz, komence de majo 1997. Dum tiu konferenco dek
polaj studentoj akiris la bakalauxrecon de AIS. Pluraj el ili
je la 1-a de septembro venos al la AIS-konferenco en Rimini
(SUS 18) por solena transdono de iliaj diplomoj. La solena
inauxguro de SUS 18 okazos en "Sala degli Archi", disponigita de la
urbo Rimini. Dum la posta semajno, la studentoj kaj aliaj
partoprenantoj havos okazon sekvi kursojn kaj prelegojn pri
temoj el multaj sciencobrancxoj. AIS antauxvidas, ke ankaux
anoj de la IKUE-kongreso kaptos la okazon "flari akademian
etoson en Esperanto", cxar la enskribigxkotizo al SUS 18
estas nur DEM 37,50, do kostas malpli ol hotela nokto en
Rimini. Por enskribigxi al SUS 18, kies programo estas kaj
scienca kaj kadra, ne necesas akademia klereco. Aligxojn
akceptas la Senata Sekretario,
    ADoc. Joanna Lewoc,
    Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
    DE-37077 Göttingen
    Germanio

---------------------------------------------------------------------
Informofico de AIS, Reinhard Foessmeier
TTT: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/
---------------------------------------------------------------------