Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1997-09-08 --------------- 18-a studadsesio de AIS San-Marino La 18-a Sanmarineca Studadsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino okazis inter 1997-08-30 ^gis 1997-09-05 en la itala urbo Rimini. La regiono Emilia-Romagna donis al la aran^go la patronecon; la urbo Rimini disponigis sian salonon "degli Archi" por la solena in^auguro. Kadre de la ina^uguro, senatano OProf. Carlo Minnaja povis prezenti la ^jus aperintan libron "La kostoj de la E^uropa lingva (ne-)komunikado", eldonitan en la lingvoj Esperanto, angla kaj itala. Emma Bonino, ano de la E^uropa Komisiono, estis instiginta la verkon, kiu sub la redakto de nobelpremiulo Reinhard Selten en 14 kontribuoj esploras, kiom kostas la plurlingveco de la E^uropa Unio kaj la nunaj metodoj por ties traktado. Dum unu semajno la lernejo "Dante Alighieri" estis loko por kursoj kaj prelegoj en Esperanto, kaj por "Symposium Latinum", kies anoj latinlingve diskutis problemojn de lingva komunikado. La latinisto Vido Angelino alvokis la kongresanojn, konsideri Latinon kaj Esperanton ne kiel konkurantojn, sed kiel reciproke suplementajn komunikilojn. Paralele al la sciencaj kaj instruaj arangxoj okazis kunsidoj de la Senato, kiu interalie povis subskribi kontrakton kun UEA pri komunaj studadsesioj dum la Universalaj Kongresoj. La^utradicie la lasta tago de la sesio okazis en la naski^glando de AIS, en San-Marino. Tie tri kandidatoj submeti^gis al siaj studfinaj ekzamenoj por akiri la gradojn de bakala^uro, magistro kaj doktoro. Jam dum la solena fermo en "Grand Hotel San Marino" la prezidanto de AIS, OProf. Helmar Frank, povis transdoni la atestojn. Inter la preska^u 100 a^uskultantoj li aparte salutis anojn de la IKUE-kongreso, kies dua parto okazis en Rimini. Li emfazis la strebon de AIS, proponi favorajn kondi^cojn al junaj studentoj kaj okazaj a^uskultantoj per malaltaj konferenckotizoj. AIS estas financata de sia privataj subtenaj membroj kaj de diversaj kotizoj. AIS alvokis plurajn novajn adjunktajn membrojn kaj du profesorojn: La konata pola astronomo Konrad Rudnicki fari^gis orda profesoro kaj tial plenrajta membro de AIS. Robert Baber, komputikisto kaj a^utoro de multaj fakaj libroj, fari^gis asociita profesoro. La denaska usonano, longe vivinta en Germanio, anta^u nelonge akceptis profesorecon en Sudafriko. Amba^u sciencistoj jam dum kelkaj jaroj kunlaboris kun AIS. La sekvaj studadsesioj de AIS okazos en Paderborn (Germanio), Moskvo (Rusio), Bydgoszcz (Polio) kaj dum la UK en Montpellier (Francio). La tradician septembran konferencon anka^u en 1998 gastigos Rimini kaj San-Marino. Ali^gojn kaj informpetojn akceptas: ADoc. Mag. Joanna Lewoc Senata Sekretario de AIS Karl-Schwarzschild-Weg 6/317 DE-37077 Göttingen --------------- AIS informas en la Interreto sub: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/