AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1997-09-13

Premio Pirlot por Carlo Minnaja


Dum sia kunsido en Rimini, la senato de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino decidis aljugxi la Premion Germain Pirlot 1997 al la Itala sciencisto Carlo Minnaja pro lia vocabolario italiano-esperanto (vortaro itala-Esperanta). La pli-ol-mil-pagxa verko estas konsiderata kiel epok-fara. Malgraux sia alta prezo, gxi jam aperis en la vendaj rekordlistoj de la libroservo de UEA (esperanto 1090, marto 1997, p. 56).

La premio estas cxiujare aljugxata al scienca verko, kies enhavo estas almenaux duone en la internacia lingvo Esperanto. Premiito de 1996 estis la Ukraina Medicinisto Igor J. Galajcxuk pro la kongresvolumo "10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco. Sciencaj Resumoj" redaktita de li. En 1995 la premion ricevis Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro sia libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj -- cxu mi lernu Esperanton?"

Proponojn por la venontjara Premio Pirlot akceptas la koncerna senatano de AIS, OProf. Hans Michael Maitzen, Instituto pri Astronomio, Türkenschanzstr. 17, AT-1180 Wien (Auxstrio).