Meritkruco por Prof. Dr. Helmar Frank

Gazetara komuniko de AIS San-Marino, 1998-03-05



Je la 17a de marto 1998 Prof. Dr. Helmar Gunter Frank, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, en Düsseldorf [Diseldorf] (Germanio) ricevos la Federacian Meritkrucon Unuaklasan de la Merita Ordeno de Germanio. Per tiu alta distingo la prezidento de Germanio honoras la sciencajn kaj homajn meritojn, kiujn Frank akiris ankaux pri la fondo de kaj en la laboro por AIS.

Helmar Frank, naskita 1933-02-19 en Waiblingen (Germanio), studis matematikon kaj filozofion en Stuttgart, Tuebingen kaj Parizo. Post sia doktorigxo cxe Max Bense kaj kunlaboro kun Karl Steinbuch li jam en 1963 estis vokita kiel profesoro al la pedagogia altlernejo de Berlino. Li tie laboris pri klerig-kibernetiko, kiun li gvidis de embrieco al matura scienco. En 1969/70 li kreis la Esploran kaj Evoluigan Centron por objektigitaj Instru- kaj Lernmetodoj" (FEoLL) en Paderborn. En 1972 li farigxis profesoro de la tiea universitato. En februaro 1998 li tie emeritigxis post 35-jara profesora agado.

Komence de la jaroj 1980 Frank kune kun aliaj internacilingvaj sciencistoj, inter kiuj la posta nobelpremiulo Reinhard Selten, sukcesis interesi la registaron de San-Marino pri la projekto de internacia scienca akademio. Tiel en 1985 povis okazi la oficiala fondigxo de AIS. La neuxtraleco de San-Marino tiutempe faciligis kontaktojn tra la fera kurteno, post kies disfalo Frank sukcesis rapide krei oficialajn kontaktojn al reformaj landoj, precipe Rumanio kaj tiama Cxehxoslovakio. Surbaze de tiuj kontaktoj li kreis studplanon por la nova fako Euxrologio, kies unuaj kursoj okazos auxtune en la universitatoj de Sibiu (RO) kaj Nitra (SK) por eduki spertulojn pri Euxropaj demandoj.

Kvankam Frank kontrauxas movadismon kaj verdismon kaj ne konsideras sin ano de la Esperanto-movado, li cxiam estis preta je utila kunlaborado kun Esperanto-organizoj. En 1985 li ecx transprenis la rektorecon de la Internacia Kongresa Universitato dum la 70a UK de UEA (en Augsburg, DE). Sub lia gvido AIS jam plurfoje okazigis sciencajn konferencojn (AIS-IKU) kadre de UEA-kongresoj.

Malgraux sia emeritigxo kiel universitata profesoro Frank akceptis gvidi AIS plu dum la tria el gxiaj (kvarjaraj) senataj periodoj. Sub lia prezidanteco AIS cxi-jare okazigos almenaux tri sciencajn konferencojn (en Rusio, Pollando kaj Italio/San-Marino), kiuj versxajne cxiuj povos profiti de lia partopreno.