AIS San-Marino
Gazetara komuniko, 1999-07-28
AIS-IKU dum la Universala Kongreso en Berlino
Kiel jam dum pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto,
UEA kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
San-Marino ankaux cxi-jare en Berlino
arangxos la komunan AIS-IKU. Du el la prelegoj kadre
de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estos
plilongigitaj al kursoj po ok-lecionaj, senkostaj por
cxiuj kongresanoj, kiuj volas pliprofundigxi en unu
el jenaj temoj:
- Hans EICHHORN: Psikiatrio -- sojle al la tria jarmilo
- Reinhard FÖSSMEIER: Sekureco en komputila komunikado:
Legitimado kaj cxifrado
La kursoj ne nur traktas aktualajn temojn de gxenerala
intereso, sed ankaux estas validaj kiel studunuoj por
eventuala studo cxe AIS. Krom tiuj kursoj okazos jenaj
IKU-prelegoj:
- Alan BISHOP: Okcidenta matematiko:
sekreta batalilo de kultura imperiismo?
- Eva BOJAGxIEVA: PChR (polimerazo-cxenreakcio) --
revolucia diagnozometodo de AIDS/SIDA [Aidoso],
apliko en Bulgario
- Marjorie BOULTON: Britaj romantikaj poetoj en kontinenta Euxropo
- Martin HAASE: Lingvodinamiko inter dialekto kaj normlingvo
- Humphrey TONKIN: Theodoro Shvarc, entreprenanto,
verkanto, travivanto
- Rafaela URUEÑA ALVAREZ: De la homarana helpo
al la homarana interveno en la aktuala internacia juro
Rektoro de IKU estos profesoro Reinhard Selten,
nobelpremiito de 1994 pri ekonomiko kaj unu el la
fondintoj de AIS.
Jam je la 28-a de auxgusto komencigxos la sekva
studsemajno de AIS
("SUS 21")
en la Itala urbo Rimini.
Gxi estos cxi-jare jam la kvina AIS-konferenco, post
arangxoj en Bellaria (IT), Karlovo (BG), Bydgoszcz (PL)
kaj Berlin (DE) kaj okazos plejparte en la Internacia
Lingvo Esperanto, sed ampleksos ankaux simpozion
en Latino. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario de
AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317,
DE-37077 Goettingen, Germanio (retposxto:
blewo1@hrz.uni-paderborn.de )