La junularo kaj AIS San-Marino

GEJ-Gazeto 4/96, julio/auxgusto, p. 12-14.


Enkonduko

AIS San-Marino kaj la Esperantista junularo -- tio sxajnas du kontrauxaj mondoj. Laux la statistiko de la dua eldono de "Internacia Sciencista Dokumentaro" (IDS) la mezuma agxo de AIS-ano estas preskaux 50 jaroj, kaj de plenrajta membro ecx 65 jaroj. Mi neniam legis ion pri AIS en junulara gazeto kaj, kvankam regule aperas junaj studentoj cxe la konferencoj de AIS, preskaux cxiam ilin varbis individuaj AIS-anoj cxe siaj universitatoj. El la organizita E-junularo neniu aperas; sxajnas kvazaux akvo kaj fajro (sed kiu estas akvo, kaj kiu fajro?).

Cxu tio signifas, ke junularo kaj AIS estas reciproke neinteresaj? Certe la junularo estas interesa por AIS; cxar gxi ja volas science instrui, kaj por tio necesas studentaro. Inverse, inter la esperantistoj 20- gxis 25-jaraj estas suficxe da studentoj, kiuj sendube povus profiti de partopreno en AIS-konferenco.

Nu, eble tiu cxi artikolo povas brecxi la komunikan baron inter AIS kaj la junaj Esperantistoj. La auxtoro (jam pli ol 40-jara) starigos kelkajn demandojn kaj donos koncizajn respondojn.

Kelkaj demandoj

Kio estas AIS?

AIS San-Marino estas sendependa scienca institucio. Gxi ne estas Esperanto-Asocio, sed Esperanto estas gxia precipa lingvo kaj la sola lingvo por ekzamenoj, senatkunsidoj kaj similaj gravaj aferoj. Esperantistoj estis gxiaj fondintoj kaj estas gxia "motoro".

La AIS-anoj nomas Esperanton kutime "ILo" = internacia lingvo. La krokodila mondo, kiu (ankoraux) ne parolas ILon, tial estas la sen-IL-uloj.

Kial San-Marino?

La fondintoj de AIS volis havi ian oficialecon en iu lando. Cxar la grandaj landoj, kiuj posedas proprajn universitatojn, ne interesigxis pri kunlaboro, oni sercxis malgrandan landon. Kun helpo de Esperantistoj en San-Marino sukcesis kontaktoj al la registaro, kaj en 1985 okazis la oficiala fondo.

Sed la anoj de AIS (plejparte) ne sidas en San-Marino. Ili logxas en kvindeko da landoj kaj tie instruas cxe universitatoj, laboras aliloke, aux studas. Aux ili pensiulas (alie la mezuma agxo ja ne povus esti tiom alta).

Kion AIS faras?

AIS instruas kaj esploras pri sciencoj. Mi jam diris, ke gxi ne havas konstantan universitatejon en San-Marino, do vi ne povas simple iri tien kaj auxdi prelegojn. Kelkfoje en la jaro AIS kunvenas por studkonferenco (SUS = San-Marina Universitata Sesio), kaj tie okazas prelegoj kaj ekzamenoj (kaj ankaux suficxe da distrajxoj).

Por homoj, kiuj volas nur spiri iom da akademia aero dum kelkaj tagoj, tiuj SUS-oj estas ja bona afero. Sed kion faras serioza studento, kiu volas diplomigxi cxe AIS? Nu, li aux sxi devas sekvi kursojn cxe aliaj universitatoj, kie eble instruas iu AIS-profesoro. Aux aliloke, se AIS agnoskas la kurson. Vi certe povas imagi, ke ne estas multaj diplomitoj de AIS.

Pri esploro: AIS ne organizas multe da propra scienca esplorado. La kialo estas simpla: Scienca esplorado kostas multe da mono, kiun AIS ne havas. Preskaux la tuta mono de AIS venas de gxiaj subtenaj membroj, kaj ili estas nur cxirkaux cent. Multaj AIS-anoj ne povas finance permesi al si subtenan membrecon. Do la AIS-anoj povas science esplori nur, se ili profesie laboras en esplorejo, universitato ktp.

Tamen foje AIS sukcesas kunordigi plurlandan esplorprojekton kiun pagas la partoprenantaj institutoj aux aliaj instancoj.

Kiom kostas AIS-diplomo?

Multaj homoj, kiam ili auxdas pri AIS, diras: "Ha, vi certe havas nur oficejon, kiu stampas diplomojn. Kiom kostas via doktoreco?" Oni ja diras, ke cxio havas sian prezon, sed gxis nun neniu proponis suficxe da mono por subacxeti AIS. Mi supozas, ke la sumo devus esti suficxe alta, kaj la gxisnunaj kandidatoj preferis la "akademian" vojon.

AIS volas por siaj ekzamenoj havi kriteriojn almenaux same severajn kiel la plej severaj sxtataj universitatoj. Tio signifas, ke por magistreco necesas minimume kvarjara studo kaj poste tezo, en kiu la studento solvas ampleksan problemon, kiu postulas fundan scion pri la fako. La tezo estas dulingva (Esperanto kaj gepatra lingvo), kaj la studento devas defendi gxin per prelego (en Esperanto) kaj diskuto kun ekzamenkomitato.

Por doktorigxi necesas memstare solvi nesolvitan sciencan problemon kaj tiel kontribui al la scienca sciaro. Do, se vi volas nur belaspektan diplomon, prefere faru Esperanto-ekzamenon. Sed se vi serioze interesigxas pri internacia scienca diplomo, venu al AIS. Se vi jam posedas diplomon de alia institucio, AIS cetere agnoskos grandan parton de viaj studoj, sed tamen insistos pri la ekzameno!

Kiel partopreni?

Kiel mi diris, por spiri (aux almenaux flari) iom da akademia etoso en Esperanto, tiuj SUS-oj estas tre tauxgaj. Se oni ne celas diplomon, oni ja ne estas sub iu premo kaj povas gxui la prelegojn. Ili okazas kutime en ses fakultatoj paralele; Ok horoj (cxiutage du) estas unu kurso, kaj krome estas unuopaj prelegoj 20- aux 40-minutaj pri aktualaj temoj. La konferencoj normale ne havas kadran temon, do la temoj estas tre diversaj.

La finaj ekzamenoj estas publikaj, do estontaj kandidatoj povas vidi kio atendas ilin.

SUS dauxras kutime unu semajnon. Partopreni en SUS rajtas cxiu ajn. Por kompreni la prelegojn estas bone havi maturec-ekzamenon kaj kompreni Esperanton, sed tio ne estas kondicxo por partopreni. AIS nur volas havi partoprenkotizon, kiu momente estas 37,50 DEM. Se iu SUS okazas en reform-euxropa lando (ekzemple dum kaj post la UK en Prago), kutime estas alta rabato por homoj el tiuj landoj.

Cxiun septembron okazas SUS en aux proksime de San-Marino. Tiutempe okazas ankaux la nacia festo kun grandaj spektakloj, kiuj estas bela kadra programo. Cxi-jare la prelega programo (ek de la dua de septembro) okazas en la proksima Rimini (en Italio, 20 km de San-Marino), nur la ekzamena tago estos en SM. Tio havas du avantagxojn: AIS en Rimini havas malmultekostan konferencejon (en lernejo "Dante Alighieri"), kaj la SUS-anoj havas malmultekostajn eblecojn por logxado, ekzemple en junulgastejo. (Tria avantagxo estas, ke la plagxo estas pli proksima.)

Kontakto al AIS

Se vi volas kontakti AIS-n, vi povas skribi al gxia Scienca Sekretariejo, kies adreso estas "Kleinenberger Weg 16 B, 33100 Paderborn". Se vi havas aliron al la Interreto (Internet), vi trovas AIS-n sub

http://www.forst.uni-muenchen.de/~refo/ais/