El: Ekesto kaj celoj de AIS, Brigitte Frank-Böhringer (kompil.). Dortmund, Verlag Modernes Lernen, 1985.

PARTO 1

Historieto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino

de Helmar G. FRANK (D)

1. Prahistorio

La Esperanto-Movado evoluigis la Intemacian Lingvon precipe per siaj ILo-studlibroj, vortaroj, privata korespondado, movadecaj revuoj, gxeneralaj kongresoj, kaj beletra literaturo. Sciencaj tekstoj en ILo estas ankoraux raraj, se oni ne konsideras la filologiajn kaj historiajn studojn pri la Internacia Lingvo kaj la Esperanto-movado mem, kaj, pli gxenerale, la literaturon pri planlingvoj: en cxi tiuj fakoj, kiujn oni kutimas nomi "interlingvistiko" kaj "esperantologio", ILo estas jam konsiderebla kiel la plej grava sciencolingvo.

Tamen jam frue ekestis en la Esperanto-Movado mem unuaj klopodoj uzi ILon busxe kaj skribe en sciencoj, kiuj enhave ne senpere rilatas al gxi Bonegan superrigardon donas Tazio CARLEVARO per cxapitro 8 kaj Ivo LAPENNA per cxapitro 20.4 de la kompleksa verko "Esperanto en Perspektivo" publikigita en 1974. Ni menciu cxi tie nur la "lnternacian Someran Universitaton", kiu la unuan fojon okazis 1925 dum la 17-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Genève (CH) Pro instigo de LAPENNA gxi okazadas ek de 1948 cxiujare kiel parto de la UK-programo kaj kontribuadas al la evoluigo de la fakterminaroj en ILo, kvankam gxi devis (almenaux ekster la interlingvistika kai esperantologia temaro) kontentigxi per popularsciencaj prelegoj. – Ankaux diversajn fakrevuojn en ILo (i.a. pri astronomio, kemio, geologio, jurscienco ... ) kreis kaj subtenas la Esperanto-movado, el kiu ecx venis kelkaj enhave kaj forme elstaraj, kompletaj libroj sciencaj – suficxu cxi tie mencii la verkon "Sciencaj Studoj" kun 37 auxtoroj, kiun aperigis 1958 Paul NEERGAARD (enkondukante gxin per "Retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco") kaj la – 1967 fare de Hermann BEHRMANN kompilitan – prelegtekstaron "La Mondpercepto de la Modernaj Natursciencoj" kiu dokumentas la Dekan Intemacian Seminarion de la Gerrnana Esperanto-Junularo en Münster (D) 1966.

Eble la unua serioza klopodo transpasxi la limojn de la Esperanto-Movado en la direkto al universitata uzado de ILo estas la "Someraj Universitataj Kursoj" (SUK), kiuj okazadas ekde 1972 en la universitato de Liège (B). Temas pri pluraj, diversfakaj, 1-2-semajnaj kursoj en ILo kun finaj ekzamenoj. Kvankam, kompreneble, la sciencistoj, kiuj prelegis en SUK, kaj la gvidantoj de la memstara (belga) asocio, kiu organizas cxi tiun kursaron, plejgrandparte laboradas ankaux en la Esperanto-Movado, oni rajtas diri, ke SUK estas certasence ekstermovadeca scienca institucio:

(1) La regularo kaj la aliaj oficialaj tekstoj de SUK cxiam uzas la nomon "lnternacia Lingvo" anstataux la pli malfrua, tipe movadeca kromnomo "Esperanto".

(2) Enhave nek la Esperanto-Movado nek la Internacia Lingvo mem estas precipe reliefigataj per la kursoj de SUK, kiuj tamen senescepte okazas en ILo.

Menciindas cxi tie, ke la kvina praformo de la unua volumo de la libroserio de AIS (,,Propedeùtiko de la Klerigscienco Prospektiva", 1984) estis la kursteksto por klerigkibemetika seminario, kiun la auxtoro gvidis dum SUK 1981.

2. ILo kiel ekstermovada sciencolingvo.

La kibernetika laborgrupo de la gerrnanlingva klerigteknologia asocio GPI (siatempe "Gesellschaft für Programmierte Instruktion", nun "G. f. Pädagogik und Information") jam 1974 rekomendis ekuzi ILon kadre de la kibemetika pedagogio, post kiam GPI dum sia simpozio en Wiesbaden (D) en la aprilo de tiu jaro estis oficialiginta duan kibernetikan laborgrupon, ILUS (,,Interlinguistik und Sprachkybernetik"), kies unua gvidanto estis Hermann BEHRMANN, kaj kiu uzadis du laborlingvojn: la Germanan kaj ILon La 15an de novembro de la sama jaro Hermann BEHRMANN fondis en Paderbom (D) kune kun la auxtoro, kun profesoro WEESER-KRELL kaj kun aliaj sciencistoj kai instruistoj la EUxROPAN KLUBON, al kies laborlingvoj apartenas fakte kaj oficiale ILo. Euxropa Klubo elektis kiel sian prezidanton Hermann BEHRMANN, al kiu sekvis en cxi ofico 1978 la auxtoro, 1981 Fabrizio PENNACCHIETTI (I), 1983 Wim DeSMET (B) kaj 1985 Angelos TSIRIMOKOS (GR / B). Euxropa Klubo, kiu aktivas en la kampoj kulturpolitika, lingvopedagogia kaj scienca, okazigis 1976-07-16/30 en Primosxten (YU) "Intemaciajn Somerajn Universitatajn Semajnojn" (ISUS), dum kiuj okazis kursoj kaj prelegoj en ses laborlingvoj: aux oni senpere prelegis en ILo aux okazis traduko el la Angla, Franca, Germana, Kroata aux Itala en ILon. Rektoro de ISUS kaj dekano de ties ekonomi- kaj jurscienca fakultato estis Aleksandar HRSTIC de la ekonomika altlernejo Split (YU), vicrektoro kaj dekano de la fakultato pri klerigscienco, kibernetiko kaj interlingvistiko (laux la nombro de la kursoj kaj de la partoprenantoj la plej granda) farigxis la auxtoro. A. JONES de la universitato de Leuven (B) transprenis la dekanan rolon por la fakultato pri natur-, ingxenier- kaj medicinaj sciencoj, Siegfried MASER, siatempe Braunschweig (D), tiun por la fakultato pri estetiko kaj literaturscienco, kaj Silvio CECCATO, Milano (I), akceptis gvidi la kvinan ISUS-fakultaton: Bazteorio kaj Formalscienco. Krome prelegis dum ISUS i.a. la profesoroj Milosx LANSKY, Vladimir MUZIC, Oton PANCER kaj SZERDAHELYI Istvan. La kadra temo estis: "Ekonomiaj rilatoj kaj scienca kunlaboro en plurlingva Eùropo". La eldonejo LEUCHTTURM / ZEBISCH KG aperigis dulingve grandan parton de la kursmaterialoj kaj prelegtekstoj de ISUS (1978 kiel duan eldonon "Klerigo kaj Prikalkulado", kompilita kaj aperigita kiel laborpresajxo jam gxustatempe antaux ISUS fare de Hermann BEHRMANN kaj Spomenka SxTIMEC; 1979 sekvis la "Enkonduko en la Interlingvistikon", kompilita fare de Tazio CARLEVARO kaj Günter LOBIN; la unua prateksto de la supre menciita "Propedeuxtiko de la Klerigscienco Prospektiva" trovigxas en "Klerigo kaj Prikalkulado"). – ISUS farigxis laux pluraj vidpunktoj la modelo por la Sanmarina Universitata Sesio (SUS), kiun okazigis la unuan fojon 1983-12-27/1984-01-06 denove EUxTROPA KLUBO Plie: inter la rektoro de ISUS kaj la auxtoro okazis detalaj interkonsiligxoj ne nur pri dauxrigado de ISUS en Primosxten, sed ecx pri la kreo de portanta, universitateca organizo, celanta sxtatan agnoskon en Jugoslavio.

La infiltritgxo de ILo en ne-Esperantistajn sciencajn rondojn plirapidigxis post ISUS unuavice en la kibernetikajn kongresojn, asociojn kaj revuojn. Oni trovas superrigardon sur la pagxoj 3-8 de la internacilingva parto de la aktoj de la IXa Intemacia Kongreso de Kibernetiko en Namur (B) 1980: ,,Lingvokibernetiko", kompilita fare de H.G. FRANK, YASHOVARDHAN kaj B.FRANK-BÖHRINGER (kromvolumo 1982 de "grkg/ Humankybernetik" – kvaronjara revuo, kiu ekde 1982 aperadas kvarlingve, kaj ek de 1983 regule publikigadas la dokumentojn pri la evoluo de AIS). Tamen necesas citi cxi tie la "Internacian Sciencan Simpozion", kiun kunorganizis sub la auxspicoj de la Association Internationale de Cybernétique (AIC) EUxROPA KLUBO 1979-04-13/18 en Marilia (BR), cxar cxi tiu simpozio kies aktoj bedauxrinde neniam aperis (detalan raporton oni trovas en Euxropa Dokumentaro 22, 1979), fariéis mejlosxtono cxe la vojo al AIS. Oficialaj lingvoj estis ILo kaj la loka, t.e. la portugala lingvo. Ses de la sep siatempaj estraranoj de Euxropa Klubo partoprenis kaj prelegis: krom la auxtoro kiel la siatempa prezidanto la kolegoj Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Eoin O'CARRA (IRL), Paul NEERGAARD (DK), Wim DESMET (B), kaj – George R. BOULANGER (B), siatempe kune kun PENNACCHIETTI dejxoranta vicprezidanto de Euxropa Klubo.

BOULANGER, tiam jam 7Ojaragxa, estis eklerninta ILon cele la partoprenon je la simpozio de Marilia, konvinkigxis pri la utileco de cxi tiu lingvo por la scienca komunikado, kaj sukcesis en sia kvalito de prezidanto de AIC akceptigi ILon kiel trian kongreslingvon (post la Franca kaj la Angla) de la IXa Internacia Kongreso pri kibernetiko en Namur (B) 1980-09-08/13. La samrangeco speguligxis en la tiam elektita nova estraro de AIS: po tri elektitoj venis el la franca kaj el la angla lingvoregionoj, la tri aliaj – Fabrizio PENNACCHIETTI (I), Oswaldo SANGIORGI (BR) kaj la auxtoro – el la "tria lingvo-mondo" kaj uzis por sciencaj celoj i.a. ankaux ILon. Entute kvin de la naux AIC-estraranoj, inkluzive la reelektitan prezidanton BOULANGER, estis membroj de Euxropa Klubo. (Vidu krom la jam menciita internacilingva parto de la kongresaktoj ankaux la detalan raporton en Euxropa Dokumentaro 26/27, aprilo/septembro 1980.)

Oni ne povas subtaksi la meriton de Georges R.BOULANGER por la kreskanta ekstermovada uzadò de ILo – merito, kiun la Esperanto-movado agnoskis per aplauxdo, kiun li ricevis 1982-07-25 (kelkajn semajnojn antaux sia subita morto) kiel honora gasto dum la inauxguro de la 67a UK en Antwerpen (B). AIC ja estis la unua internacia, scienca asocio ekstermovada, kiu oficiale ekuzis ILon kiel sciencolingvon. (Euxropa Klubo ne nur aktivas en la scienca kampo.) Tio rompis tabuojn. La plej tradiciricxa germanlingva kibernetika revuo GRKG ("Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft" – ekde 1982: "grkg/Humankybemetik") estis ja kuragxinta publikigi ekde sia jarvolumo 16 (1975) planlingvajn resumojn – preskaux senescepte en ILo –, sed nur en alikolora aldonajxo "Homo kaj Informo"; nun, ekde la jarvolumo 23 (1982), gxi publikigadas artikolojn kaj resumojn krom en la Germana ankaux "en la tri laborlingvoj de AIC". Cxi tiuj tri "AIC-lingvoj" krom eventuale la kongresloke oficiala lingvo estas ankaux la laborlingvoj de gxemela asocio de AIC: de la Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS), kies fondo estis decidata 1983-08-27 en Namur (B) je la fino de la Xa Internacia Kongreso pri Kibernetiko, kaj kiu estis registrata – post elekto de la direktoro de la sanmarina Instituto pri Kibernetiko, Aureliano CASALI, kiel prezidanto – en San Marino komence de januaro 1984 dum la unua SUS. (Vidu la raporton en grkg/Humankybemetik 25/1/1984.) La decido de AIC influis ankaux senpere la lingvopolitikon de AIS, por kiu komence nur ILo estis proponita kiel oficiala lingvo: dum la unua interkonsiligxo de sespersona delegacio de Euxropa Klubo kun la sanmarina ministrino pri klerigo kaj kulturo, Fausta MORGANTI, 1983-07-11, Aureliano CASALI instigis al la sagxa kompromiso uzadi en AIS cxiujn laborlingvojn de AIC.

3. La evoluo de AIS gxis la oficialigo.

Du motivoj – esence diversaj, kvankam ne hazarde interligitaj per la agintaj sciencistoj – kondukis al la propono krei la Akademion Internacian de la Sciencoj:

(1) La ILo-parolantaro bezonas stabiligan sciencan (pli gxenerale: kulturan) centron.
(2) La kibernetiko ideo nova kaj ankoraux malgranda (kvankam per sia informadika brancxo rapide kreskanta) sciencogrupo bezonas internacinivelan agnoskon kaj institucian stabiligon.

La unuan motivon kontentigas la artikolo 4 de la AIS-statuto, la duan la strukturigo de AIS en ses sciencajn sekciojn, el inter kiuj la kibernetiko trovigxas kiel memstara sciencogrupo inter la natursciencoj kaj la prihomaj sciencoj. La unua propono, krei internacian universitaton internacilingvan en San Marino ekestis en la septembro 1979 pro amika kunveno de kelkaj membroj de Euxropa Klubo (Albino CICCANTI, Rino FANTINI, Marina MICHELOTTI, Fabrizio PENNACCHIETTI kaj la auxtoro) en San Marino. La auxtoro, kiu estis vizitanta la unuan fojon la Respublikon de San Marino, estis preleginta en ILo (kun itala traduko fare de Fabrizio PENNACCHIETTI) pri la propedeuxtika valoro de la ILo-instruado en la elementa lernejo dum itallingva kongreso pri "Scuola dell'infanzia e nuovi contenuti educativi" – Aureliano CASALI prezidis en la kongrespalaco. Post la malsukcesa klopodo dauxrigi la iniciaton de ISUS en Jugoslavio la supozo estis alloga, ke nur en malgranda sxtato sen jam rigidigxinta scienca instituciaro estas reala sxanco reekflamigi la Primosxtenan torcxon.

Maljam 1981-08-18 la auxtoro, feriumante en Braunlage (D), skribis kiel vicprezidanto de Euxropa Klubo (PENNACCHIETTI estis intertempe farigxinta ties prezidanto) al la gimnazia profesorino Marina MICHELOTTI mane la jenan leteron:

En via kvalito kiel delegitino de Euxropa Klubo por Sanmarino mi petas vin, preni kontakton provizoran
(1) kun la ministrino pri kulturaj aferoj de via respubliko
(2) kun la direktoro de la kibernetika instituto, ingx. Casali
pro la jenaj proponoj, kiujn mi volonte (post reveno al Paderborn la 29an de auxgusto) ripetos sur oficiala papero aux de mia instituto aux de Euxropa Klubo en germana aux internacia (... ) lingvo, se tio utilas! (Momente la lingvaj baroi estas tro altaj por miaj senperaj kontaktoj!)

Mi estis 3 semajnojn en sudameriko... . Cxi-okaze mi ankaux informigxis en Barra Mansa (Brazilo) – ... – pri la tiea privata universitato (fondita antaux 14 jaroj, momente 3600 gestudentoj en 6 fakultatoj) kai la kun gxi ligito radio- kaj televidstacio. Tio, kune kun miai antauxaj interparoloj kun prof. d-ro Valentinuzzi (direktoro de la kibernetika instituto de Buenos Aires) kaj prof. d-ro Oswaldo Sangiorgi (kibernetikisto de la universitato de Sao Paulo kaj direktoro de la pedagogia sekcio de la sxtata televido de Sao Paulo) – ambaux estas ital-lingvanoj! – plifortigis mian konvinkon, ke estus utile kai eble, ke la kibernetikaj institutoj en San Marino, Paderborn, Berlin, Buenos Aires ktp. kunlabore kreus en San Marino "postgradan" universitaton (t. e. por studintoj, kiuj celas doktorigxon en aplikadkampoj de kibernetiko) en 1983, do en la jaro de la 25a datreveno de la fondgxio de la Internacia Kibernetika Asocio kaj en la jaro de ties Xa mondkongreso (kiu povus translokigxi al San Marino!). Tiel diversaj internaciaj sciencaj kunlaborprojektoj, en kiuj partoprenas i.a. la universitatoj kaj esplorcentroj en Budapest, Paderborn, Berlin, Flensburg, Buenos Aires, Sao Paulo, Rio, kaj – ek de nun! – ecx Pekino, povus ricevi geografian centron, pli neuxtralan ol gxis nun estis Paderborn. Oni povas limigi tian "Internacian Universitaton" al jare 2-4-semajnaj kursoj kaj tiucele ekzemple translokigi la gxisnunajn SUK (=Someraj Universitataj Kursoj) de la universitato de Liegxo (Belgio) ekde 1983 al San Marino (mi mem en julio cxijara estis SUK-preleganto). Aux, aliflanke, oni povas lauxeble forte pligrandigi la aktivecojn de tia "Internacia Universitato San Marino" iel analogie al la modelo de Barra Mansa, sed plejgrandparte kun profesoroj, kiuj cxefe apartenas al naciaj universitatoj de pluraj landoj de la unua, dua kaj tria mondo (tiei ke ne necesas salajri ilin); en tiu kazo la Internacia Universitato povus farigxi teleuniversitato por fakoj de internacia intereso.

Mi sxatus – lauxeble en la cxeesto de la nuna prezidanto de Euxropa Klubo, prof. d-ro Pennacchietti – pli detale prezenti tiujn proponojn (kiujn mi en praformo jam estas skribinta al San Marino antaux 2 jaroj) al la ministrino por kulturaj aferoj kaj al kolego Casali antaux la estrarkunsido de la Internacia Kibernetika Asocio, kiu okazos meze de oktobro en Namur (mi estas – krom Pennacchietti, Torino, kaj Sangiorgi, Sao Paulo – unu el la vicprezidantoj ekster la angla kaj franca lingvoregionoj!). Tiel eblus la decido, okazigi la Xan kibernetikan mondkongreson 1983 en San Marino, kaj ellabori pli detalan, skriban projekton – eble prezentotan al UNESKO – dum la Novembra Renkontigxo en Paderborn. Se la ebloj principe interesas la sanmarinan flankon, mi petas pri 2-3 datproponoj por vizito (proprakosta) de mi kaj eble de kolego Pennacchietti.

La letero provokis la jenan telegramon, kiun la auxtoro ricevis la 30an de oktobro 1981:
PER DISCUTERE CONTENUTI PROPOSTI TRAMITE LETTERA DEL 18 AGOSTO C.A. INVIATA ALLA PROF.SSA MARINA MICHELOTTI EK, POSSIBILE INCONTRO DAL 15 AL 25 NOVEMBRE, PREVIA CONFERMA TELEGRAFICA O TELEFONICA CORDIALMENTE IL DEPUTATO FAUSTA MORGANTI.
La interparolado okazis merkredon la 25an de novembro en la oficejo de la ministrino. Per dankletero de 1981-11-30 la auxtoro informis sxin:
...Vereinbarungsgemäß habe ich mich umgehend an die Arbeit gemacht und den beigefügten Text sowie den Rundbrief verfaßt; beides geht morgen an zunächst 15 west- und osteuropäische, nord- und südamerikanische und asiatische Professoren. Aufgrund der Rückmeldungen und aufgrund einer schon vorliegenden Ergänzungsliste werde ich vor Weihnachten noch an mindestens 20 weitere Kollegen schreiben.

Die Liste der Empfänger schicke ich an Frau Michelotti, damit sie zusammen mit Herrn Kollegen Casali die versprochenen Druckschriften nachreicht.

La menciita cirkulero de la sama tago komenc[igx]is jene:
Kune kun prof. d-ro F. Pennacchietti (kiel prezidanto de Euxropa Klubo) mi (kiel estrarano por politika agado) interparolis pasintan merkredon kvar horojn en San Marino kun la "Deputato" (t. e. ministrino) d-rino Fausta Morganti kaj kun la sanmarina ambasadorino cxe UNESKO, d-rino Edith Tamagni, pri la kunmetita projekto ("ILU"), pri kiu mi informas konfide vin same kiel la aliajn universitatajn (eks-)profesorojn en Euxropa Klubo, pri kiuj mi konjektas, ke ili estas aux estis plenrajtaj universitataj profesoroj (en la senco de la rajto, prijugxi laborajxojn celantajn docentigxon aux doktorigxon aux diplomigxon resp. magistrigxon) kaj gxis nun konas ILon almenaux tiomgrade, ke ili povus prijugxi tiulingvajn tekstoin en la propra fako kaj kapablas kompreni fakan prelegon en cxi tiu lingvo.
La adresitoj estis demandataj pri ilia preteco kaj tempa eblo kune "detale ellabori la projekton surloke" kaj cxi-okaze fari "publikan prelegon ... lauxeble en rilato al la kibernetiko (cxar la ununura scienca institucio de la Sxtato San Marino estas ties Instituto pri Kibernetiko, kiu farigos gxermo kaj administracia centro de la proponota Internacia Libera Universitato San Marino)". La adresitoj estis krome petataj proponi invitindajn "plenrajtajn, lingve kapablajn universitatajn profesorojn ekster Euxropa Klubo". Piednote estis anoncitaj informcelaj sendajxoj el San Marino: "po unu ekzemplero de 'Mallonga Historio pri Respubliko San Marino' kaj de la ununura scienca revuo sanmarina "Civiltà Cibernetica'." – La kunmetita, unupagxa projektskizo estas malpligrandigite represita sur pago 12.

La cirkuleron de 1981-11-30 kune kun la projektskizo ricevis poste ankaux 28 aliaj profesoroj (el cxiuj tri euxropaj sxtataroj, el Cinio, Usono kaj sudameriko) kun akompana letero de 1981-12-23:

Kara kolego,
antaux nelonge mi jam sendis la kunmetitajn leteron kaj informilon al la universitataj profesoroi, kiuj estas membroj de Euxropa Klubo. Mi opinias, ke la enhavo ankaux por vi povas esti interesa. Do, bv. pritrakti la leteron – kvankam iom malfrue – esti sendita ankaux al vi. Mi gxojus ricevi de via flanko pozitivan respondon!
Kun plej afablaj bondeziroj por la jaro 1982
sincere via
prof. d-ro Helmar FRANK

1981-12-26 la auxtoro informis la ministrinon Fausta MORGANTI:
... Keine bisher eingetroffene Rückäußerung ist abratend. Zwei Kollegen zögern bis zu einer genaueren Information, 11 unterstützen das Projekt einer internationalen freien Universität San Marino nachdrücklich. Allerdings können einzelne Kollegen aus Gesundheits- oder Devisen-/Visa-Gründen 1982 fast sicher nicht nach San Marino kommen, sind aber zu schriftlicher Beratung bereit.

In der Woche vor und/oder nach Ostern 1982 haben zugesagt, eine Teilnahme an einer Beratung und Erstellung einer Entscheidungsvorlage vorzusehen: Prof. Dr. Paul Neergaard, Kopenhagen, Prof. Dr. Ivo Lapenna, London, Prof. Dr. Popovic, Belgrad, Prof. Dr. Georges R. Boulanger, Brüssel, Prof. Dr. Georg Meier, Berlin-Ost (...), Prof. Dr. Fabrizio Pennacchietti, Turin, und ich selbst. ...

Ich wäre Ihnen nun dankbar, wenn Sie noch im Januar entscheiden könnten, ob das Treffen in San Marino sinnvoll ist, und gegebenenfalls von wann bis wann. ...

La ministrino pri klerigo kaj kulturo reagis per la rapidletero de 1982-02-15/1681pfR kiu trovigxas malpligrandigite sur la pagxo 14.

La auxtoro sendis 1982-02-25 kopion de tiu pasinttage ricevita rapidletero al la universitataj profesoroj kiuj intertempe estis respondintaj, kaj informis ilin, ke "pere de kolego Pennacchietti eblis interkonsenti kun la direktoro de la Instituto pri Kibernetiko de San Marino, kolego Casali, ke la unua, ankoraux duon-oficiala preparkunsido okazu ekde pasko 1982". Li krome informis, ke neniu respondis negative, sed ke "pro saneca, distanca kaj viza kialoj venonttempe ne povos partopreni sed forte apogas la projekton la kolegoj Tammelo, Valentinuzzi kaj Szerdahelyi", dum du kolegoj "iom heziteme respondis ... pro la gxis nun ne suficxa informo" kaj aliflanke vojagxpretas la kolegoj Neergaard, Lapenna, Pennacchiett, la auxtoro mem kaj "eventuale Boulanger, Mattos, Meier, Popovie kaj Sherwood ... certakondicxe ... la kolegoj Fukuda, Mabesoone kaj Machado."

Fakte la tempo ne suficxis por realigi kunvenon de grupo da kunlaborpretaj kolegoj en la sanmarina Instituto pri Kibernetiko, kie kun kolego Casali nur Fabrizio Pennacchietti kaj la auxtoro diskutis inter la 12a kaj la 15a de aprilo 1982 pri itallingva decidhelpa teksto. La internacilingva skizo de cxi teksto (dato: 1982-04-13) titolas jene: "Internacia Libera Akademio de Sciencoj San Marino" kun la piednoto: "Kaze ke sen malplifaciligo de la realigo kaj sen plilongigo de la tempo eblas tuj starigi universitaton, estu anstatauxita en cxi teksto la vorto 'Akademio' per la vorto 'Universitato'." Kiel oficialajn lingvojn la skizo proponis nur ILon krom – "por cxiuj dokumentoj servantaj al enlandaj celoj de la Respubliko de San Marino same kiel por la korespondado interna en la itala lingvoregiono – la Itala". La skizo proponis kiel fondomembrojn – celante ekvilibron inter la diversaj kontinentoj kaj politica grupigxoj – krom A. Casali kiel la direktoron de la Instituto pri Kibernetiko de San Marino la universitatajn profesorojn Bociort (R), Boulanger (B), Frank (D), Fukuda (J), Kawamura (J), Lapenna (GB), Ilattos (BR), Meier (DDR), Muzic (YU), Neergaard (DK), Pennacchietti (I), Sherwood (USA), Szerdahelyi (H) kaj Valentinuzzi (RA) – kaj "pro ofico" reprezentantojn de la registaro de RSM kaj de diversaj "internaciaj organizoj, kiuj flegas la Internacian Lingvon kaj ties uzadon ankaux por scienca internacia kunlaboro". Laux la skizo tiuj fondomembroj "rajtas alelekti kromajn ... membrojn, kiuj en siaj landoj jam akiris la staton de plenrajtaj universitataj profesoroj".

La lasta alineo proponas: "La kvaronjara revuo Civiltà Cibernetica ekde la fondigxo de la Akademio farigxos ties oficiala bulteno kaj enhavas tiucele krom italaj ankaux inter- nacilingvajn tekstojn."

La skizon ricevis la ministrino pri klerigado kaj kulturo en ILo kun itala traduko je la fino de la postpaska kunestado en San Marino. –

Por informigxi, cxu eventuale la projekto almenaux parte povus interesi alian sen-universitatan euxropan sxtaton, Euxropa Klubo pri tio demandis 1982-03-24 germanlingve la registaron de Lihxtensxtajno, kaj 1982-04-02 franclingve la konsilantarojn de Monako kaj Andoro. Negativaj respondoj venis la 10an de auxgusto 1982 el Monako kaj la 20an de julio 1983 el Lihxtensxtajno; el Andoro nenia respondo venis. –

Maljam 1983-05-19/1682pfR ekestis en San Marino la unua oficiala decido, kies teksto trovigxas en ILa traduko en grkg/Humankybernetik 1983 (vol. 24, kajero 2, pj 92-94).

Tiu cxi revuo ek de tiam transprenis la rolon planitan antauxe por Civiltà Cibernetica, tiel ke la sekvinta evoluo estas dokumentita per la tieaj sciigoj pri AIS, kiuj estas en cxi tiu dokumentaro eloriginale represitaj (vidu la Parton 2).

La dilemo inter la deziro, havi internacian akademion aux universitaton unuflanke kaj havigi – aliflanke – la eblon, akiri sxtate agnoskitajn titolojn, fine solvigxis per fondo 1985-09-13 de la Akademio kiel memstara internacia instanco, kaj de la aprobo 1985-10-31 de la kadra legxo pri sxtata universitato, kiu ebligas la sxtaten agnoskon de la akademia laboro. Pro tiu cxi lauxjura disigo nek la registaro de RSM nek ties Sxtata Instituto pri Kibernetiko havas pro-oficajn membrojn de AIS, sed estos partneroj de ties laborado. Tion oficiale konkretigas la letero de Ministrino Fausta MORGANTI de 1985-12-09/1685 pfR, represita sur p. 17.